Les bêtes ne sont pas si bêtes que l'on pense

Molière, Anfitrione



LA RAJTOJ DE BESTOJ

De la komenco de la t.n. civilizacio, oni neniam konsideris la bestojn indaj je respekto aŭ estaĵoj kun rajtoj (almenaŭ en la okcidenta penso). Jam en la Biblio oni parolas pri homo kreita laŭ Dia aspekto, kaj Dio mem diris, ke ili estru super la teraj estaĵoj: "Kaj Dio diris: la akvo aperigu vivajn estaĵojn, laŭ ilia speco, brutojn kaj rampaĵojn kaj surterajn bestojn, laŭ ilia speco; kaj fariĝis tiel. Kaj Dio kreis la bestojn de la tero, laŭ ilia speco, kaj la brutojn laŭ ilia speco, kaj ĉiujn rampaĵojn laŭ ilia speco. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona. Kaj Dio diris: ni kreu homon laŭ Nia bildo, similan al Ni; kaj ili regu super la fiŝoj de la maro kaj super la birdoj de la ĉielo kaj super la brutoj, kaj super ĉiuj rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero. Kaj Dio kreis la homon laŭ Sia bildo, laŭ la bildo de Dio Li kreis lin; en formo de viro kaj virino lin. Kaj Dio benis ilin, kaj Dio diris al ili: Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la teron kaj submetu ĝin al vi, kaj regu super la fiŝoj de la maro kaj super la birdoj de la ĉielo, kaj super ĉiuj bestoj kiuj moviĝas sur la tero".1

Jen unu el la originoj de la okcidenta penso. La dua devenas de la greka tradicio. El tiu tradicio Aristotelo estis la plej grava fondinto de nia nuna penso. Li asertis, ke la naturo estas hierarkio, kie la raciaj estaĵoj estas faritaj por tiuj kun plej grandaj raciaj kapablecoj: "La plantoj estas faritaj por la bestoj kaj la bestoj por la homo, tiuj hejmaj, ĉar li utiligu kaj manĝu ilin, tiuj sovaĝaj, se ne ĉiuj, almenaŭ la plej granda parto, por ke li manĝu ilin kaj utiligu por aliaj necesoj, por vestoj kaj aliaj iloj. Se la naturo do nenion faras malperfekta aŭ senutila, por la neceso de la homo, la naturo faris ilin ĉiujn".2

Dum la jarcentoj, la ĉefa ideo pri la rilatoj inter homoj kaj bestoj restis, kun kelkaj esceptoj (Sankta Francisko el Assisi, Leonardo da Vinci, Michel de Montaigne, k.a.), tiu de Aristotelo, kun kelkaj negativaj pintoj, kiel tiu de Kartezio, kiu detruis la bildon de la bestoj, kiel sentopovaj estaĵoj.

Ĝis la 18a jarcento, tamen, neniu filozofo en siaj teorioj, traktis la bestojn, kiel indajn je ia konsidero. En la diversaj teorioj la filozofiado ĉiam haltas antaŭ la problemo de nehomaj estaĵoj, ignorante ilin aŭ donante al ili nur kelkajn liniojn, kiel en Kant: "Koncerne la bestojn, ni havas nenian rektan devon al ili. La bestoj ne havas memkonscion kaj do ili estas nenio alia ol rimedoj fronte de celo; tiu celo estas la homo".3

Kato kun okuloj benditaj por vivisekciadoEn la sama epoko de Kant, ekestas lumeto en la tenebroj. Utilisma filozofo, Jeremy Bentham, trafas la veran esencon de nia problemo. En sia verko Introduction to the principles of morals and legislation (Enkonduko en la principoj de la moraloj kaj leĝaroj) li diras: "Alvenos la tago, kiam la cetero de la bestaj estaĵoj povos akiri tiujn rajtojn, kiuj neniam estis neitaj al ili se ne fare de la tiraneco. La francoj jam malkovris, ke la haŭtkoloro ne estas kialo, pro kio homa estaĵo estu forlasita al la kapricoj de torturanto. Iam oni povos ekagnoski, ke la nombro de la kruroj, la vileco de la haŭto aŭ la longo de la kokcigo estas kialoj same malsufiĉaj por forlasi sentipovan estaĵon al la sama destino. Kio alia devus streki la linion netranspaseblan? La rezonipovo, aŭ eble la parolipovo? Sed maturaj ĉevalo aŭ hundo senkompare estas bestoj pli raciaj, kaj pli komunikivaj ol infano unutaga, aŭ unusemajna, aŭ eĉ unumonata. Sed eĉ konsentite ke ne tiel estus, kio gravus? La problemo ne estas: "ĉu ili povas rezoni?", nek: "ĉu ili povas paroli?", sed: "ĉu ili povas suferi?".

Post li, tamen, malgraŭ la publikigo de "La origino de la specioj" de C. Darwin, kiu definitive forigis la ideon de la homo fremda al la bestoj, la situacio ne ŝanĝiĝis, escepte de kelkaj izolitaj voĉoj, kiuj komencas, ĉefe en Britio, proponi per leĝoj kondiĉojn pli... homajn por la bestoj.

Tio daŭris ĝis 1975, kiam aperis revolucia verko, Animal Liberation (Bestliberigo), fare de Peter Singer, profesoro pri filozofio kaj direktoro de la Centro de Homa bioetiko ĉe la Monash University de Melbourne. Tiu eseo, kiu fariĝos la biblio de la plej ekstrema ekologiismo (vegetarana, cela al besta liberigo), malfermas finfine la debaton pri tiu problemo, ĝis tiam tiel neglektita. Singer ekigas la argumentadon de la konsideroj de Bentham: "La gravo ne estas, ĉu ili inteligentas, kvarpiedas, aŭ povas paroli, sed ĉu ili povas suferi?".

Tigro en kaĝoDo, por streki la disigan linion inter ni kaj la aliaj bestoj, ni ne povas elekti inteligentecon, parolipovon aŭ alian econ, ĉar tiel ni ne povas certi, ke ĉiuj homoj estu maltrans tiu linio: beboj, handikapitoj aŭ cerbdomaĝitoj, estas certe malpli inteligentaj ol multaj bestoj... Se vi elektus la aspekton, kiel barieron, vi estus kulpa pri iu tipo de rasismo: la speciismo, kiu ne estas malpli grava. Fakte la rasistoj, kiam ne plu havas argumentojn por pruvi la superecon de sia raso super la alia, enkondukas la arguementon: raso. Same la speciisto: kiam li/ŝi ne plu povas subteni la superecon de ĉiu membro de sia specio, antaŭmetas la aspekton. Do: speciismo = rasismo.

Nu, la linio disiga povas esti nur la suferipovo. Ĉiuj estaĵoj kun tia eco povas havi rajtojn, dum la aliaj ne. Pro tio oni devas konsideri nur tiujn estaĵojn, kiuj havas la bazan intereson al nesufero, ĉiujn aliajn ne. Aŭ, pli bone, konsideri ĉi lastajn nur rilate al ilia signifo en la vivo de estaĵoj suferipovaj.

Enmetante la aliajn bestojn en nian cirklon ne signifas ke ni devas doni al ili niajn samajn rajtojn. Same kiel se la virinoj rajtas aborti, la viroj ja ne devas havi la saman rajton. Oni devas konduti laŭ la principo de egala konsidero de la interesoj. Bestoj certe ne havas intereson al la rajto voĉdoni, sed jes ja ne suferi. Do inter homa kaj besta suferoj oni devas havi egalan konsideron, ĉar sama kvanto de intensa sufero estas evitinda por ambaŭ saminterese. Tio kompreneble ne signifas, ke la morto de besto havas la saman valoron, kiel la morto de homo, kiu kapablas plani sian estontecon, havi eblon rilati kun familianoj, geamikoj, konscii pri sia ekzisto. Sed same oni pretu akcepti ke ankaŭ la vivo de homo forte handikapita aŭ cerbdomaĝita, ne valoras same multe kiel tiu de besto. Per tio oni ne volas, ke oni kondutu ale al la cerbdomaĝitoj, kiel oni faris ĝis nun ale al bestoj, sed oni ne daŭrigu tion ankaŭ al la bestoj. Per la ĉi supra argumentado oni volas komprenigi, ke disiga linio ne povas pasi laŭ la specio.

Ĉu la bestoj suferas?

Ĉu indas respondi al ĉi tiu demando nuntempe? Tamen...

Kato dum eksperimento al la cerboLa doloro estas tute persona sensacio. Ni ne scias ĉu homo apuda al ni, frapita de ŝtono suferas ion, sed, pro analogio (ni en lia situacio suferis) akceptas kredi pri tio. Pro la samaj kialoj ni povas akcepti, ke la bestoj suferas: simila nervosistemo, similaj reagoj al situacioj de ebla dolorigo, ktp. Je ĉi tiu punkto multaj ruzuloj povus rebati, ke ni ne povas scii ĉu ankaŭ la plantoj suferas. Ankaŭ ĉi tiu demando ne indus respondon, sed por fermi ankaŭ ĉi tiun argumenton, oni same respondos. La sufero de la plantoj neniam estis vere pruvita.4Kutime la naturo ekipis ĉiujn estaĵojn sentopovajn per la eblo eskapi la suferojn. Ni povas rimarki tion en ni mem aŭ en la aliaj bestoj. Se vere la vegetaĵoj povus suferi, ili certe havus la eblon eskapi ĉiujn eventojn iamaniere dolorajn. Tamen por refuti ĉian argumenton, oni ipotezu, ke ankaŭ ili suferas.

Por produkti unuon de vianda proteino necesas averaĝe (dependas de la besto predita) deko da tiuj vegetaĵaj, do ankaŭ manĝante nur vegetaĵojn oni kreus por ili dekoble malpli da suferoj ol manĝante viandon.

La vegetaranoj interesiĝas pli pri la bestoj ol pri la homoj.

Jen kutima aserto de la "viandomanĝantoj". Ĉu vere ne akcepti kaŭzi suferojn al la bestoj signifas malinteresiĝi pri la homoj?

Ni flanklasu la kazon de la vegetaranoj, kiuj ankaŭ okupiĝas pri volontulaj asocioj por la helpo al handikapitoj, maljunuloj, ktp, aŭ pri famaj homoj kiel Schwartz aŭ Gandhi, kaj ni rigardu nur la efikojn, por la homoj, de senvianda dieto. Kiel supre dirite, per la cerealoj uzataj por nutri viandbeston oni povas nutri dekoblon pli da homoj ol per ĝia viando; oni povus redukti la polucion kaŭzitan de la grandaj industriaj bredejoj, oni povus ŝpari akvon kaj energion kaj oni povus malhelpi la fordetruon de la arbaroj. Fine, se vere viandmanĝantoj emas kontribui al la bono de la homoj, per la mono ŝparita (pro tio, ke vegetarana dieto kostas malpli ol vianda) ili povus tiom da bono fari por la homaro.

La bestoj manĝas viandon, kial ni ne devus?

Alia kutima argumento kontraŭvegetara...

Ni certe povus vivi ne manĝante viandon, sed ĉu ili ankaŭ? Kutime ili estas gvidataj de l'instinkto, dum ni havas la eblon rezoni kaj elekti inter du manieroj vivi, aŭ inter du dietoj. Kiam estas pli konvena al ni, oni komparas la bestan inteligenton al nia, kiam ne plu, oni diras ke ili estas malsuperaj estaĵoj. Bonvolu rimarki, ke tio ne estas kontraŭdiro en mia tuta rezonado, ĉar mi neniam diris, ke la bestoj saminteligentas, sed mi diris, ke tia mezuro ne estas la justa por doni rajtojn.

TaŭrobataloLaŭ la tuta ĉi supra argumentado ni devos tuj fariĝi vegetaranoj. Mi ŝatas tiun ideon kaj batalos por tio, sed mi estas ankaŭ realisma kaj scias, ke tia paŝo estas sufiĉe abrupta de momento al la alia: ŝanĝi dieton kun multaj sekvaj konsekvencoj (kvankam por mi eĉ tio ne senkulpigas tian neelekton). Sed almenaŭ la plej kruelajn utiligojn de bestoj, oni povus komenci ĉesigi: feloj, ĉasado, vivisekcio, ludoj per bestoj, zoologiaj ĝardenoj, cirkoj kun bestoj.



1    Genezo, 1, 24-28.
2    Politiko, I, (A), 8.
3    Etikaj lecionoj.
4    Antaŭ kelkaj jaroj la libro The Secret Life of Plants (La sekreta vivo de plantoj) asertis, ke la plantoj posedas diversajn kapablojn, inter ili la suferipovon, sed ĉiuj aliaj provoj ĉe universitatoj ne povis pruvi tion, malkonfirmante la supre cititan libron (Natural History 83 (3), marto 1984, pĝ 18).


Hejmpaĝo