Les préjugés, ami, sont les rois du vulgaire.
(Antaŭjuĝoj, amiko, estas la reĝoj de la popolaĉo)
Voltaire, Le fanatisme



INFORMOJ PRI MI

Mi naskiĝis la 9an de februaro 1962 (mia zodiaka signo estas Amforo), en Puteaux, Francio, kie miaj gepatroj estis elmigrintaj. Mi vivis en Francio ĝis la aĝo de 3 jaroj, kiam ni revenis al Blera, kie ankoraŭ nun mi vivas. Mi frekventis la malsuperajn lernejojn en Blera kaj la liceon en Viterbo, kie mi abiturientiĝis. Mi laboras de 1983. Nuntempe mi amuziĝas dum ferioj, frekventi esperantistajn kunvenojn, aŭ, organizi ilin ĉe mi, kiel okazis antaŭ kelkaj jaroj: en Blera, mi organizis de 1995 ĝis 1999 la IAL (Internacia Arkeologia Laborbrigado: vi povas vidi la rezultojn); en Assisi en 1997, kune kun aliaj, mi organizis la 53an IJK. Mi posedas triagradan diplomon italan de E-o kaj dum la pasinteco mi amuziĝis (eble mi troigas...) instrui Esperanton en Blera. Nuntempe mi estas la redaktoro de "l'esperanto", la oficiala revuo de IEF (Itala Esperanto-Federacio).

ŜATOJ

Se mi ne interesiĝus pri Esperanto, vi nun certe ne legus ĉi tion. Kiel mi diris supre, mi organizis la Internacia Arkeologia Laborbrigado en Blera, dum kelkaj someroj. Oni diras, ke ĝi estis sufiĉe amuza (mi ankoraŭ ne komprenis kial... eble... IAL). Bedaŭrinde nun, pro burokratiaj kialoj ne plu eblas. Aliaj miaj ŝatoj estas legado, muziko, poezio, teatro, mezepoka historio, etruskoj kaj arkitekturo de iliaj funebraj monumentoj, natura nutrado, bestismo (rajtoj de la bestoj: mi estas membro de LAV = Ligo Kontraŭ Vivisekcio) kaj ekologio (se interesas vin ekologio en la movado vi povas viziti la TTT-ejo de Asocio de Verduloj Esperantistoj), lingvistiko (internacia kaj itala). Lastatempe mi amuziĝas konstruante mian genealogian arbon. Ja ne por serĉi eventualajn nobelojn... Maksimume mi povas trovi paŝtistojn kaj tajlorojn (por mi tre bonas tiel). La familinomoj koncernataj en mia serĉado, krom Cinquantini, estas Pampana, Scialacqua kaj Scatena: se hazarde vi interesiĝas pri ĉi tiuj nomoj vi povas kontakti min.

Pri legado, kutime mi legas ion ajn, kio falas en miajn manojn...

Pri tio, kio koncernas muzikon, mi ŝatas kaj aŭskulti kaj ludi: mi kantas en la koruso de mia vilaĝo kaj estas membro de la teatra trupo "La Nuova Compagnia" (kiuj ĉeestis la 53an IJK-on en Assisi, en 1997 kaj la Nacian Kongreson en aŭgusto 1998 en Frascati (Italio) povis spekti ĝin aktoranta en la muzikalo Venu Rapide Homoj), ĝi plejparte prezentas muzikajn komediojn (se interesas vin, vi povas viziti ĝian hejmpaĝon - en la itala - kun multaj fotoj pri la spektakloj prezentitaj) . Mi ludis trumpeton en la vilaĝa bando, antaŭ multaj jaroj, nun mi kutimas tre malofte ludaĉi gitaron, kiun mi memlernis.

Iom pli da novaĵoj pri la Trupo. Ĝi estis fondita en 1993 kaj prezentis sian unuan komedion la postan jaron. De tiam ĝi prezentis diversajn muzikajn kaj prozajn komediojn. Dum la IJK kaj Nacia Kongreso supre menciitaj estis prezentita Venu Rapide Homoj (Forza Venite Gente), tre fama itala muzika komedio tradukita de Giuseppe Castelli kaj mi. Se vi volas, vi povas vidi kelkajn fotojn.

Miaj plej ŝatataj muzikĝenroj estas la klasika, la italaj "kantaŭtoroj", la akapela, la gospelo kaj spiritkantoj kaj kelkaj neitalaj kantistoj.

Miaj preferataj italaj kantistoj estas Lucio Battisti (kiu mortis en septembro 1998), Angelo Branduardi, Francesco Guccini, Mario Castelnuovo, Nino Buonocore, Rossana Casale, Fiorella Mannoia. El la eksterlandaj, Patricia Kaas, Sting, The Pogues (la malnova grupo). El la klasika, estas Bach kaj Mozart (ĉu vi konas ilin?). Se ankaŭ vi interesiĝas pri la akapela ĝenro, vi devas nepre aŭskulti Flying Pickets.

Mia intereso pri poezio naskiĝis danke al Esperanto: tro ofte oni asertis ke artefarita lingvo ne povas havi poezion mi volis kontroli ĉu veras. Post iom da sperto en la kampo mi povas certigi al vi, ke tio estas stultaĵo. Se vi volas ni povas pridiskuti tion.

La etruskoj. Nu, mi vivas en vilaĝo kun etruskaj originoj kaj mi ne povis eviti interesiĝi pri tio. Certe ĝi ne estas tutkomprenebla kialo (multaj el miaj samvilaĝanoj eĉ ne scias pri kio temas), sed kiam mi vizitigis la vastajn nekropolojn en la teritorio mi rimarkis, ke estis vere stulte ne scii la historion de tiaj monumentoj, do mi decidis interesiĝi pli funde pri tio. Se vi bezonas pliajn informojn pri ili retu al mi.

Pri bestismo ne indas, ke mi diru multe, nur mi citu la aŭtoron-filozofon, kiu vere revoluciis la pensmanieron en nia jarcento. Lia fundamenta verko estas "Animal liberation" (=Bestliberigo), mi varme konsilas legi ĝin kaj via vivo kaj pensmaniero ne plu povos estis la sama. Ĉu troigo? Provu por kredi. Jen, por komenci, artikolo de mi verkita antaŭ kelkaj jaroj por la revuo Monato.

BLERA KAJ MI

Mi estas tre ligita al mia vilaĝo, kvankam, pro hazardo, mi ne naskiĝis ĉi tie. Ĝi estas mia rifuĝejo, kie vivo ankoraŭ estas vivebla kaj kie infanoj ankoraŭ povas trankvile ludi en la stratoj. En ĝi, post laboro en pli granda urbo, mi povas ripozi, for de bruoj kaj polucio. En ĝi ĉiuj sin konas kaj plejofte salutas sin reciproke (ĉefe kiam oni renkontiĝas en aliaj urboj). Mi scias ke tio povas iom ĝeni kelkajn, sed funde se oni havas aferojn pli gravajn por atenti, nenio okazas. Sed kontraŭprofite se oni bezonas helpon, ĉiuj pretas doni: ĝi estas tre gastigema (vi povas demandi al homoj jam vizitintaj ĝin). Ĉirkaŭ ĝi kiel vi povas vidi el la foto, oni povas promeni en plena kamparo kiam oni emas. Kiuj partoprenis la IAL-ojn povas pli bone kompreni.
El ĝi, de tempo al tempo, mi eliras por vojaĝi aŭ viziti geamikojn tra la mondo.

Blera, kvankam eta, estas historiplena, ĉefe pri kio koncernas antikvaj epokoj: de prahistorio ĝis mezepoko, oni povas viziti restaĵojn ĉie en la teritorio.

Se vi ne jam faris pli supre, ĉi-sekve vi povas ĵeti rigardon al la vilaĝo:

Blera kaj ĝiaj historiaj epokoj
Blera kaj trairo de jarcentoj per ĝiaj pontoj
Blera interne
Blera kaj ĝia naturo
Blera kaj ĝiaj tradicioj

Iru al la enira paĝo - Iru al la itala versio

HEJMEN