La "Tabula Peutingeriana" estas mezepoka kopio de antikva romia mapo el la 3a jc p.K. En ĝi estas montrataj la stacioj laŭ la konsulaj vojoj. Laŭ la Klodia Vojo estas tiel signite: "Roma - Ad Sextum VI - Careas VIII - Ad Nonas VIIII - Sabate XII - Foro Clodo - Blera XVI - Tuscania VIIII - Materno XII - Saturnia XVIII - Succosa VIII - Cosa"