INTERNACIA ARKEOLOGIA LABORBRIGADO

Blera (Viterbo)

Regiono Lazio, Centra Italio

LA LABORO FARITA DUM LA LASTA IAL
(iom da pacienco dum la malfermo: estas diversaj fotoj)

- Pri kio temis

- La loĝejo kaj la manĝoj

- Kion oni devis kunporti


- Gravaj informoj

- Kiel oni atingis la lokon

- Aŭtobusaj horaroj

Aliĝo

PRI KIO TEMIS

Blera estas eta vilaĝo, etruskdevena (Etruskoj=popolo kiu vivis dum la IX-II jc a.K. en centra Italio). Ĉirkaŭ ĝi estas granda nekropolo kun etruskaj tomboj. Pro la paso de la tempo tero kaj vegetaĵo kovris ĉi tiujn tombojn. Per la laborbrigadoj oni liberigis ilin el de la tero kaj la vegetaĵoj. La nekropolo, kiun oni purigis havas tombojn de la VII-VI jc a.K. La laborbrigado daŭris kutime de 7 ĝis 10 tagoj. Oni laboris dum mateno, kaj kelkajn tagojn ankaŭ kelkajn horojn posttagmeze. Dum la liberaj posttagmezoj okazis ekskursoj al la arkeologiaj kaj naturplenaj lokoj de la ĉirkaŭaĵo.

La ĉi-dekstra foto reprezentas
tipan etruskan tombon apud la laborkampo

 

LA LOĜEJO KAJ LA MANĜOJ

Oni dormis en mezlernejo kun dormsakoj kaj aermatracoj. La laborkampo situis je 10 minutoj da piedirado de la lernejo.
Oni manĝis en infanĝardeno, kie estis kuirejo. Oni liveris tag- kaj vespermanĝon.

La ĉi-maldekstra foto reprezentas internon de etruska tombo (virina lito).

KION ONI DEVIS KUNPORTI

Pro tio, ke oni laboris en la vegetaĵo kaj tero, estis singarde kunporti fortikajn ŝuojn, longajn pantalonojn kaj laborgantojn. Kompreneble estis varme, kaj do estis utilaj ankaŭ ŝortoj por surmeti ilin ekster la laboro.  Laborilojn oni liveris. Muzikiloj, estis bonvenataj por kunkanti dum libera tempo, kaj ankaŭ bankostumo.

GRAVAJ INFORMOJ

- Ĉiuj partoprenantoj dum la laborado estis asekuritaj.
- Pro organizaj kialoj, ne estis vegetara menuo. Tio signifas ne ke ĉiu manĝo estis viandbaza, sed ke por vegetaranoj menuo estis ne tre varia.
- La nombro de la partoprenantoj, kiel vi povis legi en la unua paĝo, estis limigita: ni povis akcepti ĝis 35, tio pro organizaj kialoj, t.e. oni ne povis kuiri por pli da homoj. Kaze de tro da aliĝintoj oni donis prioritaton al tuttempaj partoprenantoj.
- Oni rajtis veni unu aŭ du tagojn antaŭ la laborbrigado por viziti la ĉirkaŭaĵojn (Romo distas cirkaŭ unu horon da vojaĝo per aŭtobuso; plaĝo duonhoron), loĝante en la lernejo, sed oni devis memzorgi pri siaj manĝoj.
- Al la laborbrigadoj partoprenis ankaŭ bleranoj.


Ŝtuparo malkovrita dum la 3a IAL


Laboro por la espereblaj venontaj laborbrigadoj

KIEL ONI ATINGIS LA LOKON

PER AŬTO

- Laŭ la Ŝtata Ŝoseo SS1 Aurelia:
atingu Tarquinia'n kaj veturu direkten al Viterbo. En Monte Romano iru dekstren, laŭ la indiko, al Blera.
- Laŭ la Aŭtoŝoseo A1:
elveturu la aŭtoŝoseon ĉe la elirejo Orte. Laŭveturu la kvarkoridoran ŝoseon ĝis la elirejo Vetralla (preterveturu Viterbo'n), tiam sekvu la indikojn al Romo ĝis Cura di Vetralla (9 km) tie iru dekstren, laŭ la indikoj, al Blera.

PER TRAJNO KAJ AŬTOBUSO

En Blera ne estas fervojo. La plej proksima stacidomo estas Vetralla (situanta en Cura di Vetralla).

- Se vi alvenas de Romo: en stacidomoj Termini, Tiburtina (B-linio de metroo), Ostiense (B-linio) (depende de la horoj) estas trajnoj al Viterbo, eliru en stacidomo Vetralla, atingu la vojkruciĝon al Blera (1000 metrojn for de la stacidomo). Tie prenu la unuan aŭtobuson al Blera (la lasta aŭtobuso transiras je la 19.30 ĉirkaŭ).
- Kiel alternativon al la trajno (eĉ pli rapida) vi povas preni aŭtobuson al Blera en la ĉefhaltejo Saxa Rubra. Por atingi la haltejon vi devas preni metroon A-linian ĝis la haltejo "Flaminio", tie prenu la urban trajneton ĝis la haltejo Saxa Rubra. En la ĉefhaltejo prenu la unuan aŭtobuson al Blera. Alie vi povas preni aŭtobuson al Viterbo (ĉiun duonhoron) kaj eliri en Cura di Vetralla (9 km-ojn for de Blera), de tie prenu koincidan aŭtobuson aŭ petveturu.
- Se vi alvenas de Civitavecchia: iru al la haltejo de aŭtobusoj en placo Vittorio Emanuele (1000 metrojn for de la stacidomo), kaj prenu la unuan aŭtobuson al Blera (vidu la horojn malsupre).
- Se vi alvenas de Orte prenu la trajnon al Viterbo. La lasta trajno utila ekveturas je la 17.55. En Viterbo prenu aŭtobuson al Blera (por la horoj subtrahu 20 minutojn de tiuj sub Cura di Vetralla).


Tombo malkovrita dum la 3a IAL.

Laboro por eblaj estontaj IAL'oj


 

Iru al la indekso - Iru al la itala versio de la Hejmpaĝo

Reiru al la komenco

Ritorna alla pagina WEB di Blera