AMO MIN ĈIRKAŬAS (Wet Wet Wet)

Love is all around

- Trad. Giuseppe Castelli -

Mi sentas en la fingroj
de l'man' kaj de l'pied':
amo min ĉirkaŭas
kaj kreskas la obsed';

legeblas en la vento,
en ĉiu ebla lok';
nur mankas evidento
de via reciprok'.

Pri miaj sentoj vi scias jam:
min tute kaptis ĉi tiu am'.
Neniu eko, neniu fin'
ĝis mia am' atingos vin.

Mi vidas la vizaĝon
kuŝante sur matrac',
dum mi rememoradas
pri ĉiu via fraz'

kaj ĉefe pri l' promeso:
per ĝi vi kaptis min,
min kaptis la neceso
de mia kunulin'.

Pri miaj sentoj vi scias jam:
min tute kaptis ĉi tiu am'.
Neniu eko, neniu fin'
ĝis mia am' atingos vin.


immagine divisoria delle canzoni

ANDROMEDA HEIGHTS (Prefab Sprouts)

Andromeda heights

- Trad. Giuseppe Castelli -

Konstruos ni hejmon
ĉe flanko de monto
kaj trans nubar'
kaj ties bar'.

Dum ni finlaboros
la steloj deĵoros
kun ni en pac',
for en la spac'.

Uziĝos nek brikoj,
nek fer', nek beton':
de nia kvartal'
malleviĝus la ton'

kaj ligno forputrus
pro aĝ' kaj neglekt':
konstruos ni hejmon
per am' kaj respekt'

kaj ĝin konstruinte
ĝin nomos Andromeda Heights.
Konstruos ni hejmon
ĉe flanko de monto
kaj trans nubar'
kaj ties bar',

laŭ plan' ambicia,
dezir' utopia
sed jam real',
ĝis el la val'

la homoj ĝin vidos
kaj diros "Ho jen,
vi finis: ĉu ankaŭ
ni rajtas je ven'?";

kaj de l' cinikuloj
alvenos konfes':
"Jes, ni kredis, ke temas
pri nura adres',

sed nun ni agnosku:
ĝi estas Andromeda Heights".

Konstruos ni hejmon
ĉe flanko de monto
kaj trans nubar'
kaj ties bar'.

Dum ni finlaboros
la steloj deĵoros
kun ni en pac',
for en la spac'.


immagine divisoria delle canzoni

ANĜEL' DE HARLEM (U2)

Angel of Harlem

- Trad. Giuseppe Castelli -

En decembra frostmalsek'
alteriĝ' ĉe JFK;
neĝakviĝis la ŝose',
en BLS aŭdiĝis son' de Anĝel'.

Novjork' ŝajnis kristnaskarb':
mia estis tiu urb' (Anĝel').

Anim', la amo kaptis min;
do, ĝis, Anĝel' de Harlem.

Birdland' ĉe l' kvindek tri:
strate sonas sinfoni';
jen John Coltrane kaj Superam',
Miles kaj ŝi aspektas jam anĝele.

Brilokula fraŭlin' Tag'
vidas veron trans mensog' (Anĝel').

Anim', la amo kaptis min:
do, ĝis, Anĝel' de Harlem.

Ho ho ho...
Ŝi kantas per la koro!
Avenua blua lum':
ŝvelas la okuloj dum
glas' malplenas, kantas ŝi;
vi kaptiĝis, scias Di',
kaj perdiĝis vi, blindul'
en malĉefa stratangul',
kiel eksplodanta stel'
kial plenas la ĉiel';

kun la ŝuoj de l' Diabl'
(anĝelblusa savkapabl')
vi ja ne ŝajnis Anĝelo...
Jes ja, Anĝel' de Harlem.



Anĝel', Anĝel' de Harlem...
immagine divisoria delle canzoni

ASPEKTAS ŜI (Roxette)

The look

- Trad. Giuseppe Castelli -

Marŝe kiel vir',
frape per martelo,
ŝi junegas kaj ŝi
estas sentimulo,
gusto de pluvero
aspektas ŝi.

Al la paradiz':
havas ĝi adreson
dum ŝi turnas min kaj
kolorigas kison;
hundsovaĝa amo
aspektas ŝi.

Aspektas ŝi, aspektas ŝi;
bluiĝas bruna okulparo per magi',
mi farus ĉiam ĉiel ĉion ajn por vi;
konklude: la la la la la aspektas ŝi.

Fajro en glaci',
nuda ĝis T-osto,
estas bat' en la kap':
jen la ama vesto.
Skuo de virbovo
aspektas ŝi.

Dancas la martel'
laŭ la banda sono
kaj ŝi estas mirakl':
ama oceano,
kiso al la sablo
aspektas ŝi.

Aspektas ŝi...

Marŝe kiel vir'...

Ĉiam ŝi: la la la la la...


immagine divisoria delle canzoni

BOTOJ EL LEDO (J. Baez)

?

- Trad. Francesco Pignatelli -

Ekŝipos mi for ho granda am'
ekŝipos mi for frumatene
eble estas io por sendi de la trans' de l' mar'
de la land' al kiu mi iros.

Estas ja neni' por sendi al mi

nur revenu tuj vi al mi kun hast'
de la trans' de l' oceano.

Tamen pensis mi eble povas emi vi
ion oran aŭ el arĝento
ĉu de la montaro de Madrid
aŭ de l' marbord' de Barcelono.

Se stelojn havus mi de la plej nigra nokt'
aŭ la ĝemojn de la mar' plej funda
ŝanĝus ilin mi por via kisar'
sola aĵ' kiun mi deziras havi.

Povus esti mi tre longe for
nur pro tio mi demandas
ĉu mi eble sendos ion memorigan pri mi

Ho kial vi kial vi demandas mi re
tio igas min suferi
la saman kion mi emas nun
emos mi denove morgaŭ.

Ho ricevis iam leteron mi
de lia ŝip' en tago griza

ĉu revenos mi al vi
tio dependos de mia emo.


Do atentu vi pri la frida vent'
atentu vi pri ŝtormoj
kaj jes io estas
kion vi sendu al mi
botopar' el led' hispana.


immagine divisoria delle canzoni

ĈU MI RESTU TIE ĈI? (Clash)

Should I stay or should I go?

- Trad. Giuseppe Castelli -

Do. kara, diru tuj al mi,
ĉu mi restu tie ĉi;
se vi apartenos min
mi plu restos ĝis la fin':
do sciigu tuj al mi,
ĉu mi restu tie ĉi.

Ĉiamas tiu tikl',
dum vi surgenuigas min;
tago bonegas, tago ne,
do se vi min deziras tre...
İaŭ! Sciigu tuj al mi,
ĉu mi restu tie ĉi.

Ĉu mi restu aŭ mi iru?
Ĉu mi restu aŭ mi iru?
Se mi iros problemegos,
kaj se ne problemoj regos;
do sciigu tuj al mi...

La nedecido ĝenas min: Esta undecision me molesta
se vi ne liberigos min, Si no me quieres librame
precize kiu estu mi, Diga me que tengo ser
kaj kiaj vestoj taŭgus min? Seves que robas me querda
Do sciigu tuj al mi Me tienes que desir
ĉu mi restu tie ĉi. Me debo ir o quedarme

Ĉu mi restu aŭ mi iru? JAHUU!
Ĉu mi restu aŭ mi iru? JIPIII!
Se mi iros problemegos, Si me voy - va peligro
kaj se ne problemoj regos; Me quedo is double
diru tuj, mi petas, do: Me tienes que desir
ĉu malvarmig' aŭ male blov'? Me debo ir o quedarme

Ĉu mi restu aŭ mi iru?
Se mi iros problemegos,
kaj se ne problemoj regos;
do sciigu tuj al mi
ĉu mi restu tie ĉi.


immagine divisoria delle canzoni

ĈU VI VOLUS IRI? (Dire Straits)

Where do you think you're going?

- Trad. Giuseppe Castelli -

Ĉu vi volus iri? Tre mallumas la ekster'.
Ĉu vi volus iri? Ĉu ne gravas la fier'?
Ĉu vi volus iri? Eble ne scias vi,
vi ja ne povas scii: ne estas ia loko por forir'.

Mi sentas viajn ŝanĝojn longe antaŭ pord-ating',
mi scias ke vi volus iri, mi scias kial venis vi;
de longe mi laciĝis ŝerci, mi volus liberigi vin,
sed ĉu vi volus iri? Ĉu ne pli bone veni kun mi...

Ne estas ja kialo,
sed vi povas plu dubemi,
se ne estos kun mi, knabo,
do devos esti sen mi.

Ĉu vi volus iri? Tre mallumas la ekster'.
Ĉu vi volus iri? Mi volus ke plu gravu la fier';
vi scias, mi laciĝis ŝerci, mi volus liberigi vin,
sed ĉu vi volus iri? Ĉu ne pli bone veni kun mi...


immagine divisoria delle canzoni

DE DU DU DU DE DA DA DA (The Police)

De do do do de da da da

- Trad. Giuseppe Castelli -

Ne pro malĝentil'
sed vortmalfacil'.
La vortoj: ĉekoj sen subskrib'
el la ĥaosa bank' en mi.
La elokvento min forportas
kaj la logik' min seksperfortas...

De du du du de da da da:
mi volas diri tion ĉi.
De du du du de da da da:
en la naiv' bonfartas mi.
De du du du de da da da:
mi volas diri tion ĉi.
De du du du de da da da:
nur veras tiu ĉi raci'.

La poetoj kaj la pastroj
de la vortoj estas mastroj,
vin per vortoj ili ligas
kaj per vortoj vin subigas;
la elokvento vin forportas
kaj la logik' vin seksperfortas...

De du du du...


immagine divisoria delle canzoni

DU PRINCOJ (Spin Doctors)

Two princes

- Trad. Giuseppe Castelli -

Jen du princoj tre angoras, mi diras tion
princoj kiuj vin adoras; nu, diru ĉion
unu poŝhavas diamantojn, li tre enspezas
unu promesas elefantojn. sed li frenezas

Unu surhavas ĉiam frakon, li tre enspezas
unu lombardis eĉ la jakon. sed li frenezas
Prenu lin, paĉjo vin pardonos; li ekprestiĝos
prenu min, paĉio vin bastonos. li freneziĝos

Prenu lin aŭ prenu min: sed ĉu vi ne vidas, ke mi amas vin?
Mankas arbo de la famili',
sed mi scias kia devus esti princ',
sed mi scias kia devus esti princ';

do se vi volos min por lulo nu, diru ĉion
kaj se vi nomos min etulo nu, diru ĉion
kaj se vi aĉetemas florojn nu, diru ĉion
kaj se vi parolemas horojn... nu, diru ĉion


immagine divisoria delle canzoni

JEN AMORE (D. Martin)

That's amore

- Trad. Giuseppe Castelli -

En Napoli,
urbo de am',
dum ge-renkont'
aŭdiĝas kant'...

Luno lumas al vi
kaj similas al pic':
jen amore.
Brilas ĉie la mond'
kvazaŭ ni drinkis tro
jen amore.
Sonoril' (ting-a-ling-a-ling, ting-a-ling-a-ling)
kantos pri vita bella;
kora gaj' (tippi-tippi-tay, tippi-tippi-tay)
dancos je tarantella (lucky fella).

Vin instigas aer'
kiel pastaĵteler':
jen amore.
Se vi dancas sur nub',
malgraŭ tiom da rub',
estas am';
se vi vivas en sonĝo
sed certas ne dormi,
signore,
'scusa me,
vidas vi
ree en Napoli,
jen amore!


immagine divisoria delle canzoni

KORBOKAZO (Green Day)

Basket case

- Trad. Giuseppe Castelli -

Ĉu vi aŭdos min
plendaĉi pri la viv',
pri ĉio kaj samtempe pri nenio?
Kaptis min sindrom',
la em' al muzikdram':
verŝajne ne utilas terapio.

Kelkfoje min frostigas pens',
kelkfoje trompas min la mens';
sumiĝas ĉio ĉi
kaj baldaŭ krevos mi:
ĉu estas paranoj'
aŭ nur malĝoj'?

La psikkuracist'
post sonĝo-analiz'
asertis: "Vi suferas pro l' abstino".
"Ne veegu plu"
ŝi diris pro l' enu':
pro mi tro malgajiĝis la putino.

Kelkfoje...

Pasas kontrolist':
oportunas persist'...

Kelkfoje...


immagine divisoria delle canzoni

MIA ŜARONA (Knack)

My Sharona

- Trad. Giuseppe Castelli -

Ho aminda etulin', ho etulin',
ĉu vi havas iom da temp', Ŝarona?
Ho, vi motorigas min, vi igas min
iri trans la limojn sen pent', Ŝarona.

Mi ne haltos ĉe la ide' malpurumi vin,
ĉiam estas puŝ' de la tuŝ' de junegulin',
mi-mi-mi-mi-mi-a!

Mi-mi-mi-mia Ŝarona, mi-mi-mi-mia Ŝarona.

Venu pli proksimen, ĉu, vi venos, ĉu?
kaj rigardu min ĉe l' okul', ŝarona.
Poste kokse estos plu la rendevu':
daŭras misterege la brul', Ŝarona.

Mi ne haltos...

Ĉu vi donos ĝin al mi, ĉu ĝin al mi?
Ĉu nur estas tempoafer', Ŝarona?
Ĉu vi estas la destin'? Ĉu maldestin'?
Ĉu nur mia mensa ĥimer', Ŝarona?

Mi ne haltos...


immagine divisoria delle canzoni

MIRINDAS LA MOND' (L. Armstrong)

What a wondervul world

- Trad. Giuseppe Castelli -

Verdas plej arbar' kaj jen magi':
ekruĝas roz' por vi kaj mi,
dum mi diras al mi ke mirindas la mond'.

Blankas plej nubar' tra l' ĉielblu':
la taga ben' dumnoktas plu
kaj mi diras al mi ke mirindas la mond'.

Jen ĉarma ĉielarko: tre buntas la mien'
kaj same la vizaĝoj de l' homoj dum promen'.
Jen manprem', jen salut': "Do, kiel vi?"...
Mi kortuŝiĝas pli kaj pli.

Sin aŭdigas beb' per laŭta kri':
mi lernis jam, sed ĝi lernos pli
kaj mi diras al mi ke mirindas la mond'.


immagine divisoria delle canzoni

NE PLU (FORGESU PRI MI) (Simple Minds)

Don't you (forget about me)

- Trad. Giuseppe Castelli -

Ĉu vi ne venos al mi?
Mi estos sola, dance, vi scias, bebo.
Pri ĉiu dub' aŭ problem'
diru, vin donu ĉe l' ekster' kaj la en'.
Sen lum' tre strangas la am'
kaj ĉiu mola aĵ' kiun ni faris jam.
La ŝanĝoj puŝos nin for
se lumo estos en via kor', bebo...

Ne plu forgesu pri mi,
ne, ne, ne, ne,
ne plu forgesu pri mi.

Ĉu vi min superos? Min rigardu, ne min amu;
pluvo falas, pluvo falas plu, plu, plu.
Ĉu vi min rekonos? Voku min aŭ marŝu pluen;
pluvo falas, pluvo falas plu, plu, plu.

Ne provu plu trompi min:
nun mi komencas, ni venkos fine; kaj mi
ne tuŝos viajn defendojn:
la vantem' kaj la malmemfid'.
Ne plu forgesu pri mi:
mi estos sola, dance, vi scias, bebo,
kaj mi puŝos vin for,
mi rekunigos nin ĉe la kor', bebo...

Ne plu forgesu pri mi,
ne, ne, ne, ne,
ne plu forgesu pri mi.

Kiam vi plumarŝos
voku mian nomon,
kiam vi plumarŝos
voku mian nomon,
kiam vi foriros,
ĉar vi ja foriros...


immagine divisoria delle canzoni

OMBRO DE L' LUNLUMO (Mike Oldfield)

Moonlight shadow

- Trad. Giuseppe Castelli -



La lastan fojon ŝi lin vidis: lin portis for ombro de l' lunlumo.
Li pasis plu, li atentigis: lin portis for ombro de l' lunlumo.
Li perdis sin dum la pasinta sabat', aliborde kaj tre for;
oni kaptis lin dum senespera batal' kaj ne sciis ŝi kiel iri plu.

La arboj flustras dum vespero: lin portis for ombro de l' lunlumo.
Ĝi kantas pri veoj kaj sufero: lin portis for ombro de l' lunlumo.
ŝi vidis nur la formon de la pafil', aliborde kaj tre for,
kaj ses fojojn forfuĝanto pafis al li, kaj ne sciis ŝi kiel iri plu...

En rest', en preĝ', nun mi vidas vin en la ĉiel';
en rest', en preĝ', nun mi vidas vin en la ĉiel'.

Je la kvara de l' mateno lin portis for ombro de l' lunlumo.
Aperis min mirinda sceno: lin portis for ombro de l' lunlumo.
Stelo ŝaltiĝis en la nokt' el arĝent', aliborde kaj tre for.
Ĉu reportos vin al mi la vent'? Kaj ne sciis ŝi kiel iri plu...

En rest', en preĝ'...

Aliborde kaj tre for...

Lin oni kaptis inter aliaj cent;
la nokto pezis sed plenvivis la vent', kaj ne sciis ŝi kiel iri plu...

Lin portis for ombro de l' lunlumo...
Lin portis for ombro de l' lunlumo...
Aliborde kaj tre for...


immagine divisoria delle canzoni

RESTU (MALPROKSIM-PROKSIME!) (U2)

Stay (far away so close)

- Trad. Giuseppe Castelli -

Jen verd', sep ĝis dek unu,
kaj halt' por cigaredskatol',
sed vi neniam fumis:
kontrolu pri la mon'.
La vest' kolizia;
la radoj iras, renversiĝis vi;
kaj se li vin batas, t.n.g.,
ĉar vi estas viva tiam nur:
nur tiam, ĉu ne?

Jen ruĝ', griza mateno;
vi stumblas: en la ŝose' estas tru'.
Ĉu vampir' aŭ viktimo,
tre dependas de l' kunul'.
Vi restis tie dum la reklamoj,
parkeriĝis la babiloj;
kaj vi rigardas nur trans min,
kaj vi parolas ne al mi;
se mi vin tuŝas, kion sentas vi?

Se restus mi, via nokto lasus vin.
Restu, la tag' honestos vin.
Restu, la nokt' sufiĉos nin.
Malproksim-proksime:
ek al la bruo, ek al la radi';
per satelit-televido
ni iru ĉien ajn.
Miami, Novorlean',
London', Belfast' kaj Berlin'...
Kaj mi ne povas voki plu,
kaj se vi falos al la sub',
kaj se vi krios, aŭdos vin mi nur.

Se restus mi, via nokto lasus vin.
Restu, la tag' honestos vin.
Kun la diabloj en dron',
kun anim' nova de l' bon',
restu, la nokt' sufiĉos nin.

Jamas la tria nokte,
dum nulopas kaj silentadas tre,
krom la bum' kaj la bruo
de anĝela fal' al ter',
krom la bum' kaj la bruo
de anĝela fal' al ter'.


immagine divisoria delle canzoni

TIEL ĈI (The Beatles)

Yes it is

- Trad. Giuseppe Castelli -

Ne vestiĝu ruĝe, ĉar
tion mi petegis, ĉar
per ruĝkoloraj vestoj vestis sin
mia in',
ho jes,
tiel ĉi.

La koloron de la fajr'
havis ŝiaj vestoj kaj
memorus mi pri ĉiu mia plan'
kaj elan',
ho jes,
tiel ĉi,
ho jes.

Kun vi mi ĝojus se eblus sukces'
pri amofino kaj pri forges',
tiel ĉi, tiel ĉi, jes, tiel ĉi...

Ne vestiĝu ruĝe, ĉar
tion mi petegis, ĉar
ruĝo malĝojkolora igas min,
spite vin,
ho jes,
tiel ĉi,
ho jes,
tiel ĉi.

Kun vi mi ĝojus...


immagine divisoria delle canzoni

TRAVIVOS MI (Gloria Gaynor)

I will survive

- Trad. Giuseppe Castelli -

Komence mi eĉ timis ke mi iĝis ŝton';
mi kredis ke sen vi min trafos nur sufok' kaj dron',
sed pri la fikondut' de vi
memori estis terapi':
mi lernis, do,
kaj malfacilis eĉ ne tro.

Do jen reven'
el fora spac':
mi vin renkontis hejmiĝante kaj malgajas la grimac'.
Ve, ŝanĝindintus la serur',
lasigindintus la ŝlosil'
se mi sciintus nur sekundon ke vi venos ĝeni min!

Iru for,
sen vort' nek bru',
tra tiu pordo,
ĉar vi bonvenas jam ne plu.
Vi min volis vundi, ĉu,
per trompa forsalut':
ĉu vi kredis
ke mi falos morta post minut'?

Ho, ne, ne mi!
Travivos mi,
ĉar tio eblas ĝis plu eblas amo kaj pasi':
plu restas viv' kaj ĝia gaj',
plu restas am' por ĝui kaj
travivos mi,
travivos mi,
hej, hej...

Foruzis mian tutan forton tiu ĉi labor',
saniĝis ĉiu pec' de mia kompatinda kor';
jam pasis tro da noktoj en
bedaŭregado pri mi mem:
terura frap',
sed releviĝis mia kap'.

Do vidu min:
nova person',
ne plu la eta am-ĉenita hom' de via kon';
vi simple emis al vizit'
por min reuzi sen skrupul',
sed mi ŝparas mian amon por alia, inda ul'.

Iru for...


immagine divisoria delle canzoni

UNU (U2)

One

- Trad. Giuseppe Castelli -

Ĉu jam pliboniĝas?
Ĉu samas ĉio ĉi?
Ĉu vin trankviligos, ke nun
iu estas por kulpig'?

Laŭ vi
unu am', unu viv'
necesas nin en la nokt';
unu am', ni ĝin dividu;
ĝi lasas vin, kara, se vi ne zorgas ĝin.

Ĉu nun vi malĝojas
kun enbuŝe la maldolĉ'?
Ĉu vi agas nun sen amo
kaj sen am' mi iru for?

Estas la temp' ne plu
por enlumigi estintaĵojn nun:
ni ja estas unu, ne sam'; ni devas,
ni devas porti ĉiun alian
unu.
Ĉu vi venis por pardono?
Ĉu por roli je Jesu'?
Ĉu vi venis por revivo
viakapa de leprul'?

Mi petis tro, ĉu pli ol tre?
Nenion donis vi kaj havas mi, jen.
Ĉu ni estas nur unu ul'?
Ni vundas nin, kaj ni revundas nin plu.

Laŭ vi
am' estas templo, am', supera am';
am' estas templo, am' supera am'.
Vi min enlogas, devigas min je ramp';
elteni ne povas mi se estas vi -
se estas vi nur vund'.

Unu am', unu sang',
unu viv' - vi faru devon, ne pli.
Unu viv' kun aliaj:
fratoj, fratinoj.
Ni ja estas unu, ne sam': ni devas,
ni devas porti ĉiun alian
unu.


immagine divisoria delle canzoni

ZOMBI' (Cranberries)

Zombie

- Trad. Giuseppe Castelli -

Alia kapo pendas
kaj infan' kaptiĝas;
la perforto silentigas:
pri ni ili misas.

Sed ne temas pri mi,
nek pri la famili':
en la kap', en la kap',
batalantoj;
kun la tankoj, la bomboj
kaj la pafilar',
en la kap', en la kap'
ili krias.

Via kapo, via kapo:
zombi', zombi', zombi'
en via kapo, via kapo,
zombi', zombi', zombi'...
Alia rompiĝanta
panja koro vicas;
se perforto silentigas
ni sendube misas.

Sama tem' sen ĉes'
de mil naŭcent dek ses:
en la kap', en la kap',
batalantoj;
kun la tankoj, la bomboj
kaj la pafilar',
en la kap', en la kap'
ili mortas.

Via kapo, via kapo:
zombi'. zombi', zombi'
en via kapo, via kapo,
zombi', zombi', zombi'...


immagine divisoria delle canzoni

Listo laŭ originala titolo - Listo laŭ Esperanta titolo

Listo de la italaj kantoj laŭ originala titolo - Listo de la italaj kantoj laŭ Esperanta titolo