DUM LA NOKTO NE (R. Arbore)

Ma la notte no

- Trad. Giuseppe Castelli -


Dum la tag' la ekzisto - kostas tro da persisto - dum la nokto ne!
Dum la tag' jen batalo - sen preciza kialo - dum la nokto ne!
Vi vekiĝas kun hasto: - mankas la dentopasto - dum la nokto ne!
Vi rigardas spegulen - kaj vin kraĉas okulen - dum la nokto ne!

Komenciĝas laboro, - forgesiĝas la koro - dum la nokto ne!
Vi fariĝas filistro - kiel ĉefa ministro - dum la nokto ne!
Kaj vi perdas estimon - ne trovante la rimon - dum la nokto ne!
Vin detruas la streĉ', - neglektiĝas la seks' - dum la nokto ne!

La streĉ', la streĉ', la streĉ' dum tago - dum la nokto ne!
En kaĉ', en kaĉ', en kaĉ' dum tago - dum la nokto ne!

Tago, daŭras via turment'; - tago, mankas la nova sent'...

Dum la nokto, dum la nokto, dum la nokto,
dum la nokto, dum la nokto, dum la nokto ne!

Kiel diras poeto: - dum la tag' estas ŝvito - dum la nokto ne!
Same diras deklaro - de la TEJO-estraro - dum la nokto ne!
Por la taga malpaco - ne haveblas kuraco - dum la nokto ne!
Neniomas amor', - premas vin la deĵor' - dum la nokto ne!

Deĵor', deĵor', deĵoro dum tago - dum la nokto ne!
Angor', angor', angoro dum tago - dum la nokto ne!

Tago, daŭras via turment'; tago, mankas la nova sent'...

Dum la nokto, dum la nokto, dum la nokto,
dum la nokto, dum la nokto, dum la nokto ne!



LA MATRACO (R. Arbore)

Il materazzo

- Trad. Giuseppe Castelli -


La seĝo tute taŭgas se oni volas sidi kaj ripozi;
brakseĝo tute ĝustas por sidi en sidĉambro kaj paroli;
komfortas la hamako por en ĝardeno dolĉe balanciĝi,
bonegas ja la sofo por kuŝi antaŭ la televidil';

sed la matraco,
sed la matraco,
sed la matraco provizas plej da ĝu';
sur la matraco,
sur la matraco,
sur la matraco haveblas la ekstaz'.

Mirindas la herbejo por vidi la ĉielon kaj stelaron;
tre belas ankaŭ plaĝo por ĝui la dormadon kaj la maron;
perfektas la kuseno se via kapo serĉas ion molan,
kaj venas la momentoj dum kiuj oni emas al litsof';

sed la matraco,
sed la matraco,
sed la matraco provizas plej da ĝu';
sur la matraco,
sur la matraco,
sur la matraco haveblas la ekstaz'.




Listo de la kantoj laŭ esperanta titolo - Listo de la kantoj laŭ originala titolo