AKVO BLUA, AKVO HELA (L. Battisti)

Acqua azzurra, acqua chiara

- Trad. Giuseppe Castelli -

Serĉi ŝin en la trinkej',
alparoli ŝin per "Hej",
ŝin demandi "Kiel vi?"
kaj eliri for kun ŝi;
ekde l'amo de ni du
tio ne okazas plu...

Akvo blua, akvo hela
per la manoj jen finfine nun trinkeblas.
Vi rigardas min malfie
kaj mi povas plu respiri
la parfumon de la amo pura
kiu venas de vi.

Ĉu ŝin voki? Jen ide'...
Ĉu liberas ŝi aŭ ne?
Kaj se ne, ne ĝenas tro:
ek al fest' amika, do;
ekde l'amo...

Je la kvara de l' maten'
ne finiĝis la festen',
kaj ĉar malfruiĝis jam,
por mi taŭgas ĉies am';
ekde l' amo...

immagine divisoria delle canzoni

ANKAŬ POR VI (L. Battisti)

Anche per te

- Trad. Giuseppe Castelli - Pier Luigi Cinquantini

Por vi faranta kafon antaŭ la leviĝ' de l' sun'
sen vidi per spegul', ĉu jam forkuris via jun';
ĝis preĝ' en preĝejo senkolora
kaj pensoj pri la mondo, kiu iĝis tiel fora.

Por vi, dum la mateno, hejmen revenanta, ĉar
neniu frostas plu kaj serĉas vin sur trotuar';
por vi metanta monon apud lin en dormo
kaj kromdonanta amon eĉ al tia ul' sen varmo.

Ankaŭ por vi
mi volus min oferi ĝis pere',
ankaŭ por vi
sed la kuraĝo mankas tre.
Tial mi, tial mi, tial mi
restas kun ŝi
por doni la atenton
kaj ĉiun mian senton
al ŝi, malkiel kiam
leterojn sendis mi sen adres'
kaj eble vi respondus: "jes".

Por vi vekanta vian filon, lin vestanta, kaj
akompananta lin lernejen sen esper', sen gaj';
por vi, kiu pagis tiom pro eraro
kaj tremas se proksimas vir' kaj vivas je sopiro.

Ankaŭ por vi mi volus min oferi ĝis pere',
ankaŭ por vi - sed la kuraĝo mankas tre.
Tial mi, tial mi, tial mi
restas kun ŝi
por doni la atenton
kaj ĉiun mian senton
al ŝi, malkiel kiam
leterojn sendis mi sen adres'
kaj eble vi respondus: "jes".

immagine divisoria delle canzoni

EMOCIOJ(L. Battisti)

Emozioni

- Trad. Giuseppe Castelli -

Okule sekvi ardeon trans rivero kaj mem deteriĝi kaj ekŝvebi;
kaj dum kuŝo feliĉa sur la herbo dolĉe strebi
al iu speco de ĉagreno.

Kaj vespere etendi la rigardon por malkovri trans la duno
la dormejon de la suno
kaj demandi al si kial falo de malĝojo en la korfundon
silentas kiel la neĝ' sur grundon.
Kaj veturi nokte kun la reflektoroj malŝaltitaj por mem sperti
ĉu tiel malfacile estas morti;

kaj streĉi dum momento siajn manojn
por senti, ke
ekzistas tre
mistera io, kiun ne,
vi ne komprenos pli:
nur nomu ĉion ĉi
"emocioj".

Eliri tute sola frumatene en kamparon kaj mallumon
por trovi sian memon
paroli kun fiŝisto pri lia laboro
dum pli ol horo
por ke ne tro sentiĝu la vivdoloro.
Kaj provi enterigi verdan etan planton kun la supozo
ke el ĝi iam povos flori rozo
Kaj pugnobati iun viron nur pro eta ĝeno aŭ ofendo,
sciante, ke ne pro tio estiĝas vundo;

kaj fermi dum momento la okulojn
por senti, ke
ekzistas tre
mistera io, kiun ne,
vi ne komprenos pli:
nur nomu ĉion ĉi
"emocioj".

immagine divisoria delle canzoni

LA ĜARDENOJ DUM MARTO(L. Battisti)

I giardini di marzo

- Trad. Giuseppe Castelli -

Pasis tiu ĉareto kaj "glaciaĵoj" kriis la homo.
La dudekan monate estis elĉerpita jam nia mono.
Mi ekpensis pri panjo kaj ĉiu ŝia robo flora.
La plej bela tutnigris kun floroj ne velkintaj ankoraŭ.
Ekster nia lernejo la knaboj la librojn forvendis.
Mi rigardis timeme sen ilin imiti kaj mi atendis
ĝis venkite mi ludis denove permense kaj pentis.
Telefone vespere vi iĝis malgaja ĉar mi silentis.

Kioma tag', kioma jar'?
Estas tempo por viv' kun vi en par'.
Miaj manoj ne plu tremas, vi vidas, ĉu ne?
Kaj en la anim' plej funde havas mi
ĉielegojn, senliman amon,
kaj pli kaj pli da am', kaj pli da am' al vi,
kaj montetojn kaj la bluon de river'
kie fluas ege dolĉe ĉiu mia malesper'.
Mian menson jam enestas tuta mond',
sed al miaj demandoj pri vivo plu mankas respond'.

La ĝardenoj dum marto revestas sin per novaj koloroj
kaj la junajn virinojn okupas novaj amaj deĵoroj.
Vi promenis kun mi kaj parolis pri miaj angoroj:
"Se vi helpos min certe foriĝos la aĉaj memoroj".
Sed eĉ ne unu vorto eĉ unu fipenson fortrenis;
mi vin lasis aktorin' hieraŭa kaj pluen promenis.

Kioma tag', kioma jar'?
Estas tempo por viv' kun vi en par'.
Miaj manoj ne plu tremas, vi vidas, ĉu ne?
Kaj en la anim' plej funde havas mi
ĉielegojn, senliman amon,
kaj pli kaj pli da am', kaj pli da am' al vi,
kaj montetojn kaj la bluon de river'
kie fluas ege dolĉe ĉiu mia malesper'.
Mian menson jam enestas tuta mond',
sed al miaj demandoj pri vivo plu mankas respond'.

immagine divisoria delle canzoni

IU TAG' ENUA (L. Battisti)

Una giornata uggiosa

- Trad. Giuseppe Castelli -

Mi min sonĝas ĉe tombej' en la kampar',
ombre de eterne flora ĉerizarb',
por iom da ripozo: du aŭ tricent jarojn,
por saĝiĝi kaj kuraci la angorojn.

Kaj mi sonĝas revekiĝe vin retrovi
ĉi tie, kun la sama kalsoneto roza:
ne plu la flago de turmenta maltrankvilo,
sed nura ornamilo de edzin' alloga.

Sed kia la kolor'
de iu tag' enua?
Sed kia la odor'
de vivo jam senĝua?

Sonĝas mi brakumon de amiko vera,
ne celanta uzi min por sinkonsol' dum tago senespera;
kaj homojn justajn, ne kaptitajn de la tento
de l' plej laŭmoda idear' de la momento.

Sed kia la kolor'...

Kaj mi sonĝas mian landon iom puran,
kun fiŝoj vivaj kiuj naĝas en river' ne fora;
mi sonĝas ne plu sonĝi pri Noveg-Zelando
por fuĝi for de vi, Brianco senhonora.

Sed kia la kolor'...

immagine divisoria delle canzoni

KAJ PENSI VIN (L. Battisti)

...e penso a te

- Trad. Giuseppe Castelli -

Finlabori kaj pensi vin;
iri hejmen kaj pensi vin;
ŝin alvoki kaj samtempe pensi vin.
"Hej, saluton" - Kaj pensi vin.
"Kien iri?" - Kaj pensi vin.
Ne respondi, sed ridete pensi vin.
Pri via viv' mi scias nul,
sed sola aŭ kun ul',
ĉu premas vin la sama pens' konstanta?
Ĉi tiu urbo grandas tro
por paro kiel ni,
jam sen esper' kaj tamen sin serĉanta, serĉanta

"Malfruiĝis" kaj pensi vin
"Ni revenu..." - Kaj pensi vin.
"Mi ne estis simpatia" - Kaj pensi vin.
Resti sola kaj pensi vin,
en mallumo - kaj pensi vin;
kaj sendorme pensi vin.

immagine divisoria delle canzoni

KAJ TAMEN MI FORGESIS PRI VI (L. Battisti)

Eppur mi son scordato di te

- Trad. Giuseppe Castelli -

Kaj tamen mi forgesis pri vi:
ne facila afer'.
Kialo vera mankis al mi;
ŝi tamen belis, jen ver'.
Nur plonĝo kie plejas la blu',
nenio plu.

Sed kia malespero
nur pro unu malkohero:
venis tento, ne venis sento.
Ne ploru do, kolbaso
kun da haroj verda maso:
nura tento, nenia sento;
kaj mi vin amas,
mi vin amas tute vere.

Kaj tamen mi forgesis pri vi,
ne respondis per ne'.
Vi tiom ploris pro tio ĉi:
mi estas besto, ho ve.
Nur plonĝo kie plejas la blu',
nenio plu.

Sed kia malespero
nur pro unu malkohero:
venis tento, ne venis sento.
Ne ploru do, kolbaso
kun da haroj verda maso:
nura tento, nenia sento;
kaj mi vin amas,
mi vin amas tute vere.

Tro
da malespero venas de
u-
nu malkohero, sole unu malkohero, tro
da malespero venas de
u-
nu malkohero, sole unu malkohero, tro
da malespero venas de
u-
nu malkohero, sole unu malkohero, tro
da malespero venas de

nur plonĝo kie plejas la blu',
nenio plu.

Sed kia malespero
nur pro unu malkohero:
venis tento, ne venis sento.
Ne ploru do, kolbaso
kun da haroj verda maso:
nura tento, nenia sento...

immagine divisoria delle canzoni

KIAL NE (L. Battisti)

Perché no

- Trad. Giuseppe Castelli -

En la granda magazeno puŝi la ĉareton
plenan pro la aĉetado de la semajnfin',
parolante jen pri varoj, jen pri ŝparoj;
enviciĝi ĉe la kaso dum vi premas min.

Sin prepari por vojaĝo al la skiferioj,
ekveturi frumatene je la sesa hor'.
Halti ĉe restoracio por manĝi ion;
resti dum du tagoj lite sen plu iri for.

Kial ne? Kial ne? Kial ne? Kial ne?
Ĉu vi amas min aŭ ne?
Ne sen ĉes', sed ĉefe jes.

Aĉetinte semojn, grundon, iujn grandajn vazojn,
surbalkone okupiĝi pri legomĝarden'.
"Malaperis la tomatoj"... "Ne kulpas katoj"...
Vin postkuri kompreninte tuj pri via em'.

Kun en man' turisma faldfoli' pri nia urbo
promenadi tutan tagon vizitante ĝin,
parolante angle aŭ niaslange:
kaj reveni hejmen vin nomante "sinjorin'".

Kial ne? Kial ne? Kial ne? Kial ne?
Ĉu vi amas min aŭ ne?
Ne sen ĉes', sed ĉefe jes.
Sed ĉefe jes, sed ĉefe jes.

immagine divisoria delle canzoni

KONSTANTE BELA (L. Battisti)

Comunque bella

Trad. Giuseppe Castelli

Vi, vestita per floroj
aŭ per urba lumar',
kun nebul' aŭ koloroj,
rozojn kolektanta nudpiede, kaj
vian kolon kovris tuko, kaj ĝi blankis plej:
vi
estis bela,
bela,
konstante bela.

Kiam viaj okuloj
brilis per ĉielarko,
kiam dornaj skrupuloj
kaj koler' venenis jam en via sin'
sole ĉar vi vidis inon alparoli min;
antaŭ ol mi, kompreninte, reelektis vin,
vi
estis bela,
bela,
konstante bela.

Ankaŭ kiam matenon vi venis vestita per pluvo,
kun rigardo skuita de amoro tutnokta - Jen, sidu do -
Mi nur estas virino, ne indas pardono.

Kun hararo malseka - Vi komprenos, ĉu? -
kun markita vizaĝo - Doloras kaj doloros plu -
kun okule la ruĝo,
dum remensogante vi asertis, ke
eĉ pli multe ol antaŭe vi min amis... Ve,
vi
estis bela,
bela,
konstante bela.

immagine divisoria delle canzoni

LUMO ORIENTA (L. Battisti)

La luce dell'est

Trad. Giuseppe Castelli

Pli maldensiĝas la nebul'
kiun spiras mi, ĉar leviĝas nun
la preskaŭ blanka sun' el orient'
kaj disvastiĝas ĝia lum'.
Mi kaptas la odoron fungan dum
memorojn sekvas mi al orient'.
Par' da etaj botoj, kaj supre ŝi,
kurado en la koto kaj daŭre ŝi,
kaj ŝiaj rozaj lipoj kaj fine: ni.
"Pardonu ke mi ne parolas slave"...
Ne komprenante ŝi respondis: "brave"
kaj ni ruliĝis inter spir' kaj "da".
Poste dum ni sidis en manĝej'
por trinko de buljon'laŭ kampa voj':
mi sentis ŝin plej mia kaj freneziĝis plej.

Sed branĉon mi surtretis: okazas ke
revenas mia penso
al via paŝ',
al via tuŝ',
al via spir' en mia buŝ',
al mia senc' kaj esenco,
al vi, mia menso
kaj kiel birdo ebria
fuĝas ĉiu pens' alia;
restas lok' nur por via vizaĝo:
ĝi kiel sun' kun ĝia ruĝo
brulas por mi.

Malsekas la folioj
kaj malvarma igas mian manon plu.
Jen kanto de fazan' el orient';
aŭdiĝas mianoma kri':
perdite tra l'arbaro volis mi
silente legi libron el la orient'.
La manoj ruĝaj kaj ne glataj tro
mian buŝon serĉas dum brakum' kaj mam'
sentiĝas blanka, mola inter ni:
"Amata, diru kial ridas vi:
ĉu vere tiom vin amuzas mi?"
Pri la respond' neniam haveblis sci'.
Ekis jam la grunto de la motor'
dum ŝi sur la ŝoseo restis for;
ŝi provis min postkuri en senutila plor'...

De for mi aŭdas pafon. Okazas ke
revenas mia penso
al via paŝ',
al via tuŝ',
al via spir' en mia buŝ',
al mia senc' kaj esenco,
al vi, mia menso
kaj kiel birdo ebria
fuĝas ĉiu pens' alia;
restas lok' nur por via vizaĝo:
ĝi kiel sun' kun ĝia ruĝo
brulas por mi.

immagine divisoria delle canzoni

MIA KANTO DE LIBER' (L.Battisti)

Il mio canto libero

Trad. Giuseppe Castelli

En ĉi tia mond' forpelanta nin mia kanto de liber': jen vi.
Kaj la univers' sin malfermas jam trans la bar' de la okul' kaj ĝia flam'.
Jam naskiĝas sento meze de plorkanto kaj altiĝas pli kaj pli la ir',
superas la akuzojn de l' burĝaro kaj ties emon al la mallibero,
puŝite de la spiro de la amo, de l' plej vera amo.

En ĉi tia mond'
sklava sen esper'
ekas spiri mi kaj vi - en liber'
kaj la nuda ver'
proponas sin al ni
kaj tute klara estas jam
la bild'.

Ŝtonoj iam domoj
kiujn kovris la sovaĝaj rozoj jam
revivas nun - kaj vokas nin.
Restis la arbaroj forlasitaj
kaj plu tute virgaj do:
malfermas sin,
brakumas nin.

Nova sent' komuna, emocio juna purege sin esprimas nun - en ni.
Nudiĝas fantomaro antaŭula kaj lasas la pentraĵon senmakula;
leviĝas varma vento de la amo, de l' plej vera amo, - kaj jenas vi:
ho, dolĉa kunulin', dubema pri via direkt?,
nu tamen sciu - ke vi ĉehavos min - laŭ via vol'.

Ŝtonoj iam domoj kiujn - kovris la sovaĝaj rozoj jam
revivas nun - kaj vokas nin.
Restis la arbaroj forlasitaj - kaj plu tute virgaj do:
malfermas sin, - brakumas nin.

En ĉi tia mond' - sklava sen esper' - ekas spiri mi kaj vi - en liber'
kaj la nuda ver' - proponas sin al ni - kaj tute klara estas jam - la bild'.
Nova sent' komuna, - emocio juna - purege sin esprimas nun - en ni;
nudiĝas fantomaro antaŭula - kaj lasas la pentraĵon senmakula;
leviĝas varma vento de la amo, - de l' plej vera amo, - kaj jenas vi.

immagine divisoria delle canzoni

PENSOJ KAJ VORTOJ (L. Battisti)

Pensieri e parole

- Trad. Giuseppe Castelli -

Ĉu vi scias pri infano ŝtelema
kiu ludis en loko senluma?
Ĉu pri suno tra l' fenestro plej alta scias vi?
Ĉu vi scias pri mondeto unustrata
kaj kinej' en kvartalo proleta?
Ĉu pri nia vojo laŭ la fervoj' scias vi?
Vi konas min,
vi scias ke
mi povus morti pro honesto kaj fidel';
pri mia nom'
ja scias vi,
kaj pri sekreta mia vera religi'.
Ĉu vi scias pri kampo tritika,
poezio de amo laika?
Ĉu pri mia tim' de mano amika scias vi?

Ĉu vi scias pri knabo naiva
Sed mia am' rokiĝis jam;

malkaŝema pri dolor' siaviva? Ke sinceris la ĵur'
la tempon kaj la venton

por forigo de ŝia virga pur', ĉu scias vi?
ĝi defias, scias vi... jes, scias vi.

Nun antaŭ mi la viv' malsamas, la nia jam nur fantomas.
La nova tempo jam min fortiras. - Kara, vi foriras, ĉu ne?

Helpu min, dio mia: ĉu mi ion esperu?
Nun antaŭ vi jen mi alia aŭ aliulo.

La nova tempo al ni prosperu: kara, ne koleru al mi.

Ĉu vi scias pri vojaĝ' al Anglujo?
Vi konas min, vi scias ke

Ĉu vi scias pri amita judino kaj okuloj gapantaj, kriantaj "mensogulo, jen fino"?
mi farus ĉion pro sincer' aŭ pro ide';

Ĉu vi scias pri junulo am-blinda, parolanta sed ne eksciinta?

Jes, scias vi.
Tamen nun ĉiu lia diro - (jen mister') fariĝis pura ver'.

Nun antaŭ mi la viv' malsamas, la nia jam nur fantomas.
La nova tempo jam min fortiras. - Kara, vi foriras, ĉu ne?

Helpu min, dio mia: ĉu mi ion esperu?
Nun antaŭ vi jen mi alia aŭ aliulo.

La nova tempo al ni prosperu: kara, ne koleru al mi.

immagine divisoria delle canzoni

SENPEKAJ DISTRIĜOJ -(L. Battisti)

Innocenti evasioni

Trad. Giuseppe Castelli

Ĉi tiu nova sentoplena frenez'
mian animon farbas sen pez'
dum antaŭĝua pretig' de kuseno.
Alveno,
aere jamas alveno:
naivparfuma mieno.

La diskludilo, la ruĝaj lumoj kaj
ĉampan' glacia: aventuro jam baldaŭas plej.
Mi faras fajron kaj sidiĝas sen ĝeno.
Alveno,
vesperos ies alveno:
mi fum-ridetas kun emo.

Sed kial do, jen vi, ĉi tie?
Ho, tute ne, kia ide'!
Mi ĵuras, ke mi atendis neniun.
Ĉu la etoso ne kutimas? Ĉu vere?
Sed kiaj pruvoj? Tamen ne:
ioma fajro por varmigi min;
malmulta lumo, ĉu por sonĝi vin...

Nu, tamen sidu tie, karegulin';
se eblas, provu ne plu ĵaluzi min;
hazarde, jen, mi trovis iom da ĉampanvin'...
Ho kara,
vi tiom belas, ho kara:
ridet' ne plu kontraŭstara.

Tre strange: iu frapis ĉe mia pordo.
Ĉu eble ŝerco, aŭ amiko, aŭ scias Di'?
Do bone, li laciĝos, ni restu tie ĉi:
ho kara,
vi tiom belas, ho kara;
min daŭre kaptas trem' kora...

immagine divisoria delle canzoni

LA SUNKANTO - (L. Battisti)

La canzone del sole

Trad. Giuseppe Castelli

Lazur' okula, or' plektaĵa kaj
ŝtrumpetoj viaj ruĝaj,
kaj la naiv' sur viaj vangoj du:
oranĝoj eĉ pli ruĝaj.
Kaj la malluma kelo kie ni
klopodis ne tro spiri
kaj viaj kuroj kaj la eĥ' de l' "Ne, ho ne:
ĉu vi min volas timigi?".
Kie vi estis, kion faris vi?
Nu, virino... Ino, diru
kion signifas "iĝis mi virin'"?
Kiom da brakoj vin brakumis - (scias vi)
por igi vin tio ĉi,
vi ne sciigos min sed ne gravas tro
(domaĝe).
Sed vi memoras verdan akvon, ĉu,
kaj blankan rokan fundon?
Kiukoloras - (diru) via okul'?
Neniam havos vi respondon.

Ho nigra maro, nigra maro, nigra mar'
al mi similis via travidebla klar'.
Ho nigra maro, nigra maro, nigra mar'
al mi similis via travidebla klar'.

La du bicikloj forlasitaj meze de l' herbej'
kaj ni en ombra kuŝo:
"La mondo donas multe pli da gaj'
kun flor' en via buŝo...".
Kaj jen subite la silent' inter ni
strangiĝas la mieno;
elbuŝa fal' de l' flor' dum eta kri':
"ĉesu nun per via mano".
Kie vi estis, kion faris vi?
Nu, virino... Ino, ino, diru
kion signifas "iĝis mi virin'"?
Rideton vian tro plenigas memfid' kaj memam'
mi vin ne konas, mi vin ne konas, vi timigas min jam
(domaĝe).
Sed ĉu memoras vi pri ĉiu ond',
pri l' ridoj kaj pri l' ŝaŭmo?
ĉu en okuloj viaj restas mond'?
ĉu brulas plu via flamo?

Ho nigra maro, nigra maro, nigra mar'
al mi similis via travidebla klar'.
Ho nigra maro, nigra maro, nigra mar'
al mi similis via travidebla klar'.

La suno malrapide jen leviĝas kaj
la lumo disĵetiĝas jam laŭ nia voj';
la ombroj, la fantomoj de la nokto
estas arboj kaj arbustoj daŭre floraj
aŭ okuloj de virino daŭre amaj kaj ploraj.

immagine divisoria delle canzoni

VENTO TRA L' VENTO - (L. Battisti)

Vento nel vento

Trad. Giuseppe Castelli

Kaj ni,
kaj ni...
Pro kio ni?
Ĉu ni nin trovis pro ies vol'?

Mi revekiĝis sola
sed vin renkontis kaj
flugo senkontrola
iĝis mia voj'.

Kun la sezono nova,
post la vitro
iam prujna,
jen blu';

en viaj brakoj varmaj
eĉ la lasta
tim' turmentis
ne plu.

Kaj ni:
vento tra l' vento.
Kaj ni:
nodo anima, dum
samas la deziro
ke ni mortu kaj ekvivu plu.
Kaj ni...

immagine divisoria delle canzoni

VOLUS MI... EBLE NE... TAMEN, ĈU (L. Battisti)

Io vorrei... non vorrei... ma se vuoi

Trad. Giuseppe Castelli

Kien vi, - kiam vi - restas sola?
Restas nur - la memor' - senkonsola.
Kiam ŝi - iris for - (jen ekzemplo),
mia dom' - per transform' - iĝis templo.
Kaj de tiam nur hodiaŭ ĉesis mia delir'
kaj pri mia sanig'
(time mi agnoskas) kulpas vi.
Kaj ni nun - estas jam - pli proksimaj:
"Volus mi..."
"Eble ne..."
"Tamen, ĉu?"

Kiel povas rifo - bari maron strebi?
En senvola drivo - mi komencas ŝvebi
trans eben' lazura - kaj trans verdo tera,
jen al sub' kuraĝe, - jen resupreniĝe,
tra ĉiel' sennuba - kaj dezerto suba,
ree al la alto - per miriga salto.
Kien vi, - kiam vi - restas sola?
Utopi', - tia flug' - senflugila.
Tiam mi - perdis min -(jen ekzemplo)
en liteg', - en memfleg' - kaj kontemplo.
Stalaktitis surplafone miaj tagoj kun ŝi,
proksimiĝis la fin';
time mi agnoskas ke nur vi vekis min.
Restas jam - inter ni - sola paŝo:
"Volus mi..."
"Eble ne..."
"Tamen, ĉu?"
Kiel povas rifo - bari maron strebi?
En senvola drivo - mi komencas ŝvebi
trans eben' lazura - kaj trans verdo tera,
jen al sub' kuraĝe, - jen resupreniĝe,
tra ĉiel' sennuba - kaj dezerto suba,
ree al la alto - per miriga salto.

immagine divisoria delle canzoni

Listo de la kantoj laŭ esperanta titolo - Listo de la kantoj laŭ originala titolo