ILI ESTAS NUR KANTAĴOJ (E. Bennato)

Sono solo canzonette

- Trad. Giuseppe Castelli -

Mi memoras bone, ke
antaŭ jaroj en trinkej'
iel ekaŭdiĝis la diskilo:
en la rev' de eta knabo
la gitaro estis glavo
kaj ĉiu malkredant' estis fiulo...
Eble tiu ĉi kantemo,
eble tiu ĉi flugemo
min atingis ĝuste tiun fojon;
estis frenezaĵo, eble,
aŭ nur estis la kapablo
paroli ĉiam laŭ la propra plaĉ'.

Mi ne estos prezidanto,
nek la ĉefa direktanto
de l' fervojoj aŭ de la poŝtejo;
mi ne havos karieron
en ĵurnalo de l' vespero,
ĉar mi tuj portiĝus al karcero!
Mi neniam elektiĝos
por parolo, reprezento
aŭ decido pri la estonteco:
inter miaj samklasanoj
estas nur malfidinduloj,
malseriozaj estas ili!

Vidu, male: sciencistoj,
advokatoj, kuracistoj,
amas' da deputitoj kaj ministroj!
Pensu, ĝuste ĉi-momente,
dum mi stultumadas kante,
ili seriozas laborante...
Kaj pri ĉiu dub' aŭ penso
vin ĝenanta en la menso,
petu ilin kaj ne plu zorgadu!
Ili servos vin kun preto,
sen problem' kaj sen hezito,
ili tuj al vi respondos;
ĉe mi, ne pretas la respond',
mi fakas nur pri rokenrol'...
Se por vi bonas, bonas;
mi pli ol tiom ne povas fari!

Volis min impresario
laboranta por partio
kaj minacis: " Al vi ne prosperos
se ne estos vi kantisto
en ĉi tiu gasto-listo
de la grandioza landa festo!".
Diris li "Do, ne frenezu!
Bone pensu, ne rifuzu!
Ankaŭ dank' al ni vi estas fama...",
diris kun mieno drama
ke mi estas maldankema,
ribelulo kaj duonkrimul'!

Sed ĉu eblas ion fari?
Ne sukcesas mi normali,
ĉar instinkto igas min flugadi;
nek ludado nek fikcio,
ĉar la sola iluzio
troviĝas en la real', en la racio...
Sed al uloj hipokritaj,
sorĉistin-ĉas-fanatikaj,
diras mi: "Ne estas serioze?!"
Tiel estas se vi volas,
sed min lasu kontentiĝi:
ne min ĝenu per ĉantaĝoj,
aŭ per ĉiom da spiraĵo
mi kriados: "Sed kia timo?
Ĉu politiko, ĉu kulturumo?
Ili estas nur kantaĵoj,
ne min ĝenu per ĉantaĝoj,
ili... ili... ili estas nur kantaĵoj!"...


immagine divisoria delle canzoni

LA KATO KAJ LA VULPO (E. Bennato)

Il gatto e la volpe

- Trad. Giuseppe Castelli -

Kia hasto! Vi kuras, jes, sed kien vi?
Vi komprenos se nur momenton aŭdos vi.
Li, la Kato, kaj mi, la Vulpo: estas ni kompani';
vi povas fidi nin...

Al ni diru pri ĉiu via problemaĵ':
la plej bonaj ni estas en ĉi tiu kamp'.
La kontrakton vi nur subskribu
kaj videblos tuj, ke
neniel estos pent'.

Ni malkovras talentojn kaj ne fuŝas ja;
ĉe ni ekspluatiĝos via kvalitar'...
Al ni donu nur kvar monerojn
kaj aliĝu konkurson
por la ĉiama fam'!

Bonega negoco, vidu!
Ne perdu ĉi tiun ŝancon,
alie poste pentos vi:
okazas ne ĉiutage
disponi du konsilantojn,
du financistojn
kiuj laboradas por vi...

Subskribu tuj sen hezito, sen prokrast':
nur kontrakto laŭleĝa, simpla formalaĵ'.
Ĉiujn rajtojn vi lasu al ni, kaj fariĝu per ni
stelul' de la muzik'!

Kia hasto! Vi kuras, jes, sed kien vi?
Tre bonŝanca vi estis renkontante nin!
Li, la Kato, kaj mi, la Vulpo: estas ni kompani';
vi povas fidi nin,
vi povas fidi nin,
vi povas fidi nin...


immagine divisoria delle canzoni

LA ROK' DE ŜIPESTRO HOK' (E. Bennato)

Il rock di Capitan Uncino

- Trad. Giuseppe Castelli -

Homoj! Pro kio tia silent'?
Ek tuj! Ek al raport', sen atend'.
Sponĝo! Vi, pendigindulo!
Ĉu eble, ke neniu moviĝas?
Sed ĉu estas mi aŭ ne la ŝipestro
de tiu ĉi aĉa ŝipo, de tiu ĉi aĉa ŝipo?

Ĉu estas mi aŭ ne ŝipestro Hoko?
Do se aŭdiĝas la voko,
rapidu ĉiu pro tio,
ke mi ĉiujn disŝiros kiuj malrapidos!

Ĉu estas ia novaĵ'
pri tiu Petro Pan?
Mi volas lin viva, sed
mi havos lin ĉe l' pied'
kaj ekos torturad'!

Li ĉiam mokas min
kaj fanfaronas li,
kaj tiu mukular'
lin aŭskultadas ĉar
ili kredas lin heroo!

Sed li estas nur ajnisto,
li estas sinmontristo;
el miaj malamikoj
jen la plej danĝera,
la unua de la listo!

Ĉu ne skandalas vin,
ke meze de duelo
li prenis mian manon
kaj manĝigis ĝin
al tiu krokodilo?

Sed li ne povos fuĝi,
por li ne estas loko!
Per miaj propraj manoj,
eĉ per mia hoko,
okazos reciproko!

Jen li vidiĝas, kaj lia bando kunvenas!
Ili timegu: kapitulaco konvenas...
Mi ne volas kaptitojn! Sufiĉas unu ostaĝo;
la pravo estas ĉe via flanko, memoru tion: antaŭen al surŝipiĝo! Antaŭen
al surŝipiĝo!
Ĉu estas mi aŭ ne ŝipestro Hoko?
Do komenciĝu la ĥoro!
Ekkantu ĉiu kun mi, kaj ripetiĝu kun mi
la tuta sloganaro:
"Ni estas verpiratar'!
"Ni luktas por idear'!
Ni trejnas nin lerneje
por malmolmieni
kaj timigi onin!

Sed kion vi ne ŝatas?
Sed kio ne normalas?
Ni bruas ja, ĉu ŝoko?
Sed ni laboradas
por ŝipestro Hoko..."

Pri la revoluci'
mi estas profesoro!
De l' tuta piratad'
mi estas la teori',
mi estas la lumturo!

Sed ĉu komprenis vi?
Nu, reklarigos mi:
por skuo de la mondo
ne sufiĉas vortoj,
sed necesas bombo!

Mi estis sateganto,
nenionfaradanto;
nun monon paĉjan mi
elspezas tie ĉi,
batale ĉe la fronto!

Ĉu volas vi varbiĝi
kaj bele tatuiĝi?
Sed de la plonĝtabulo
ĉiu rifuzulo
devos enmariĝi...

Oni mallaboremas, ĉu?
Mi oferadas min por vi,
kaj tia estas via danko!?...


immagine divisoria delle canzoni

Listo de la kantoj laŭ esperanta titolo - Listo de la kantoj laŭ originala titolo