AKVOPULO (Angelo Branduardi)
La pulce d'acqua
- Trad. Giuseppe Castelli -
Vian ombron akvopulo prenis for
kaj nun vi ne fartas bone,
kaj la muŝ’ aŭtuna de vi premita
ne emas al pardon’.
Al la akvo de l’ rivero eble vi
tro klinis vin fripone.
Vi reen vokas la ombron, ĉu?
Sed ĝi ne venos plu.
Vian ombron akvopulo prenis for
kaj nun vi ne fartas bone;
la serpento verda de vi premita
ne emas al pardon’.
Kaj nun vi povas sole kanzoni
por igi ĝin pardoni:
vian ombron reen pro skrupul’
donos la akvopul’.
Il dono del cervo
- Trad. Pier Luigi Cinquantini -
Diru ho sinjoro, dum vi kviete sidas,
ĉu estis fruktodona la ĉasa aventur’.
La makulitaj kapoj de sovaĝaj tigroj,
iliaj densaj feloj por la tapiŝoj.
Sur la montetoj post la monato kvara,
por la ĉasado tutsola iris mi.
Tiel okazis, ke kortimeme
mi embuskis kontraŭ la damao,
anstataŭe venis cervo,
ĝuste antaŭ mi haltis ĝi,
Tiel okazis, ke kortimeme
mi embuskis kontraŭ la damao,
anstataŭe venis cervo
ĝuste antaŭ mi haltis ĝi.
Ploras mi pro l’ fato, ĉar baldaŭ mortos mi,
lastan jen donacon ofertos mi al vi:
miaj grandaj kornoj, Sinjoro nia,
per oreloj miaj vi povos trinki.
Klara spegulo por vi jen la okulo,
per miaj haroj penikojn faros vi.
Se mia karno iĝos la nutraĵ’,
mia fel’ utilos dum malvarm’
kaj hepato mia vin provizos per kuraĝ’,
Kaj okazos tiel, sinjoro,
mia korpo servos vin sep fojojn:
regalante vin per fruktoj
regalante vin per flor’.
Diru ho sinjoro dum vi kviete sidas
ĉu estis fruktodona la ĉasa aventur’
LA LUNO (Angelo Branduardi)
La luna
- Trad. Giuseppe Castelli -
Subite iun tagon
ne emis plu la lun'
de tiel for rigardi al la ter’.
Ŝi kaptis do kometon,
sin kovris per mantel'
kaj paŝis ĝis la fino de l' ĉiel'
kaj tre miris, ke
tiu blanka ebeno
ne estas neĝo.
Vundite ĉe l' piedoj
pro akraj ŝtonoj ŝi
plorante, kaŝe, devis kuri for.
Fronti nudpiede
la mondon estas peze tro.
Ŝi nun de supre ĝin spionas do.