AMINDA (F. Buscaglione)

Carina

- Trad. Giuseppe Castelli -

Aminda (aminda),
vi ĉiutage iĝas pli aminda
sed kiel infaneto senpretenda
ne bone konas
la dolĉan ludon de la am’;

gracia (gracia),
neniu estas kiel vi gracia
ĉar via eta buŝo simpatia
deziras kison
kaj ne kuraĝas diri “ne”.

Aminda (aminda),
vi gajas kaj vi estas plej aminda
sed paŭte vi aspektas eĉ pli bele
kaj brilas stele sub la ĉiel’;

kaj do aminda, aminda, aminda por mi –
ju pli mi vin konas, vi ĉarmas des pli.
Kun via naivo,
aminda, vi naskiĝis por la am’.

immagine divisoria delle canzoni

BONAN NOKTON, SINJORINO (F. Buscaglione)

Buona sera, signorina

- Trad. Giuseppe Castelli -

Bonan nokton sinjorino, bonan nokton:
kiel belas kune revi en Napol'.
Tra l' ĉielo ŝajnas diri "bonan nokton"
malnova luno kiu gardas pri nia sol'.

Ĉiutage ni renkontas nin promene
kie akvo tuŝas teron en petol':
kiom multe ni parolis molmiene
en ĉi tiu lok' unika tra l' mondo,

kiom ofte flustris mi "amata mia" -
bonan nokton sinjorino, rekisu min,
bonan nokton sinjorino, rekisu min.


Notu: Alternative oni povas lasi la unuan verson kiel la originalan:
Buona sera signorina, buona sera.


immagine divisoria delle canzoni

TIA ETULIN' (F. Buscaglione)

Eri piccola

- Trad. Giuseppe Castelli -

Mi vin vidis,
mi vin ĉasis,
mi vin prenis,
mi vin kisis:
tia etulin',
etulin',
etulin'
por mi.

Vi silentis,
dolĉ-okulis,
kaj mi pensis:
do, ŝi ekbrulis.
Tia etulin',
etulin',
etulin'
por mi.

Jen
ekestis nia am' freneza:
ĝin
memori, kia ŝoko peza.

Mi ekkredis
je feliĉo.
Vi decidis:
geedziĝo.
Tia etulin',
etulin',
etulin', jes,
por mi.

[instr.]

Vi ricevis
dorlotadon,
lakton, kafon,
marmeladon -
tia etulin',
etulin',
etulin'
por mi.

Vi postulis,
ĉiam plendis,
mian katon
eĉ forvendis...
. Tia etulin' (jes ja),
etulin',
etulin'
por mi.

Vi
fumadis tro da cigaredoj
dum
mi gajnis monon per kartludoj.

Iun tagon
la forkuro
kun absurda
ia ulo:

mi vin serĉis, mi vin spuris,
li min timis, tuj forkuris,
mi vin kaptis per la kolo,
vi ekkriis "sentaŭgulo",
ie prenis revolveron
kaj alcelis mian koron.

Ha, ĉu?
Nu, do, pafu!
Pafu!
Ja pafu!

Malgraŭ ke vi estis etulin',
ja etulin',
tia etulin'
por mi!


Listo de la kantoj laŭ esperanta titolo - Listo de la kantoj laŭ originala titolo