24 MIL KISOJ (A. Celentano)

24 mila baci

- Trad. Luigi Minnaja -

Amu min,
mi vin tre amas!
Kaj nun per 24 mil kisoj
vi ja komprenas, kial amo
ĝuadi volas per mil kisoj,
per mil karesoj ĉiuhore.
Per tiuj 24 mil kisoj
feliĉaj kuras for la horoj
de tago brila, ĉar al vi
ĉiusekunde kisas mi.
Ne la mensogojn mirindegajn,
frazopjn de am' pasioplenajn,
sed kisojn sole petas mi:
je, je, je, je, je, je, je!
Per tiuj 24 mil kisoj
tiel freneza estas amo,
en tia tago senkonscia
ĉui minuto estas mia.

Per tiuj 24 mil kisoj
feliĉaj kuras for la horoj
de tago brila, ĉar nun vi
per tiuj 24 mil kisoj
de mi deprenis la konscion.
Kaj vin per 24 mil kisoj
ĉiusekunde kisas mi!

immagine divisoria delle canzoni

EMOCIO NE PAROLAS (A. Celentano)

L'emozione non ha voce

- Trad. Pier Luigi Cinquantini -

Mi pri am’ ne povas diri,
emocio ne parolas
Mi apenaŭ povas spiri
antaŭ vi ĉar vi tro brilas.
Jen animo mia ŝvelas
kiel dum somer’ muziko,
ĝis la emo min ŝancelas
kaj min logas ĉiu via kis'.

Estu mi kun vi sincera
por vi ĉion mi fordonus.
Se vi estus malfidela
mi neniam vin pardonus.
Ĉiam restos mi amika,
kvankam plena de ĵaluz’.
Jes, ne estas mi logika,
sed por mi vi ja valoras tro.

En miaj brakoj dormos vi
serenanime,
kaj tio gravas por ke ni
povu plene senti nin ni mem.
Kromdonos vivon vi al mi
jam nekonatan.
Amkunulino mia vi
estos dum vi volos tion ĉi.

Karakteroj malsimilaj
tre facile malkonsentas,
sed ni dise maltrakvilas
kaj nur nulo ni nin sentas
Estas ni ligitaj ene
de profunda nia am’
kiu donas la konvinkon
ke ne estingiĝos ĝia flam’.

En miaj brakoj dormos vi
serenanime
kaj tio gravas por ke ni
povu plene senti nin ni mem
Kromdonos vivon vi al mi
jam nekonatan.
Amkunulino mia vi
estos dum vi volos tion ĉi.

Nin vivtenos, scias vi,
sole amo kaj sincer'
kaj konfido reciproka.
Ne plu gravos la ceter’

En miaj brakoj dormos vi
serenanime
kaj tio gravas por ke ni
povu plene senti nin ni mem,
senti nin ni mem.

immagine divisoria delle canzoni

KARESO EN PUGNO (A. Celentano)

Una carezza in un pugno

- Trad. Giuseppe Castelli -

Je noktomezo mi
sendube serĉos vin
kaj ĉie ajn vi estos mia:
mi premos la kusenon en la brakoj
dum mi serĉos la vizaĝon;
mirinda el la ombr' aperos ĝi.
Kaj ŝajnos al mi kapti stelon
el la ĉieleg',
do vi ne vere malproksimos
ĉar en mia mano vi ekbrilos.

Sed tre timeble vi
je noktomez' kaj tri
jam pensos pri alia viro...
Mi sentas min perdiĝi kaj la mano
kie vi antaŭe brilis
fariĝis jam fermita pugno nun:
malbona kiel nun ĝis nun neniam estis mi;
do kiam noktomezo venas,
se vi min ne abomenas,
pensu min almenaŭ horon
kaj fermita pugn' anstataŭiĝos per kares'.

...Mi premos la kusenon en la brakoj
dum mi serĉos la vizaĝon;
mirinda el la ombr' aperos ĝi.

Sed tre timeble vi...

immagine divisoria delle canzoni

LA KNABO DE STRATO GLUCK (A. Celentano)

Il ragazzo della via Gluck

- Trad. Renato Corsetti -

Temas pri knabo, unu el ni,
ankaŭ naskita en ĉi strato Gluck
en iu domo ekster la urbo
homoj trankvilaj honestlaboraj
kie kreskadis herbo tamen nun ne kreskas plu
kaj aranea urbo regas nun per sia bru'

Tiu ĉi knabo de strato Gluck
kutimis ludi en kampoj kun ni
sed iam diris mi loĝos en urbo
kaj tion diris larmaokule;
mi lin demandis ĉu vi vere ne ĝojas
ke vi finfine ekloĝos en urbo?
Tie vi trovos ĉion, ko nun mankas al vi
eblos vin bani hejme kaj ne plu kun la kokinoj

Mi tie ĉi "li diris" estis naskita
kaj tie ĉi restas nun mia koro
ĉu estas eble ke vi ne komprenas
vivi ĉi tie ja estas fortuno
ludi sen ŝuoj kurante sub suno
dum en la centro mi spirados cementon
Sed venos tago kiam povos mi reveni ja
amikoj trajnoj min salutos per sia fajfad'
Hŭa hŭa

Pasas la jaroj kaj ok estas longaj
kaj nun la knabeto fariĝis plenaĝa
sed li memoras pri l' malnova domo
nun li ĝin povas aĉeti per mono
tamen ne trovas tiamajn amikojn
nur domegojn kaj domojn asfalton kaj brikojn
tie kreskadis herbo, tamen nun ne verdas plu
kja aranea urbo regas nun per sia bru'

Sed kial kial oni senĉese
ĉiam konstruas domegojn
kaj ne lasas la herbon
ne lasas la herbon
ne lasas la herbon,
ho ne, mi ne toleras plu
ne, mi ne toleras plu.

immagine divisoria delle canzoni

LAZURA (A. Celentano)

Azzurro

- Trad. Giuseppe Castelli - Pier Luigi Cinquantini -

Serĉi dum jaro la someron,
kaj jen subite ĝi tie ĉi.
Ŝi forveturis al la maro
kaj en la urbo nur restis mi.
siblas el super la tegmentoj
preterfluganta aviadil'.

REFRENO
Lazure: la posttagmezo tro lazure longas por mi.
ja klare, ke mi ne havas plu rimedojn sene de vi.
do eble ĉu mi ne prenu trajnon por veturo, vetur' al vi?
Sed mense, krom trajno vera jen trajn' dezira laŭ la mala voj'.

Iam, en korto de preĝejo
kun multa suno, dum fora jar',
ofte dimanĉe mi tutsola
nur promenadis, sen ajna far'.
Nun mi enuas pli ol tiam:
eĉ mankas pastro por solidar'.

REFRENO

Serĉi Afrikon tra l' ĝardeno
sub oleandro aŭ baobab':
tion faradis mi infano;
nun estas homoj, ne eblas plu.
Oni akvumas viajn rozojn
leono mankas, nenia spur'.

REFRENO

immagine divisoria delle canzoni

SUZANA (A. Celentano)

Susanna

- Trad. Giuseppe Castelli -

Nur semajn' en Portofino,
pli ol jar' en St. Tropez
kaj vi diris "Papageto,
mi ne amas por pasteĉ'";
vi fuĝis do al Malibu
kun pograndisto de bijoux...

Suzana,
Suzana,
Suzana,
Suzana mon amour.

Mi turist' estis tiĉina,
vi reĝino de Pigalle;
vestis vin hundo pekina
kaj triangulet' el stras';
kaj fuĝis vi al Malibu
kun pograndisto de bijoux.

Suzana,
Suzana,
Suzana,
Suzana mon amour.

Mian monon mi foruzas,
jam min ĉasas uzurist';
sorĉistinoj min priruzas
kaj informas min pri vi.
Kun mi dormas via edz'
kaj li manĝas kiel reĝ'...

Suzana,
Suzana,
Suzana,
Suzana mon amour.

Tri monatojn mi atendas
vin en tiu ĉi trinkej';
mi subskribis kvadratmetron
da kambioj jam, sed plej
min ĉagrenas la nesci'...
Eble iam revenos vi.

Suzana,
Suzana,
Suzana,
Suzana mon amour.

Suzana,
Suzana,
Suzana,
Suzana mon amour.

Mi atendas... Mon amour!

immagine divisoria delle canzoni

LA TEMPO IRAS FOR (A. Celentano)

Il tempo se ne va

- Trad. Giuseppe Castelli -

Tiu robo al mi tute novas:
kian senton en mi ĝi ekmovas.
Kiam vidos ĝin via patrin’,
mi ne scias, ĉu bridos ni ŝin...
Ĉu vere tio estas vi?
Dekkvarjaraĝa, iom pli.
Viaj pupoj perdiĝis en kel’;
viaj paŝoj, virina ribel’.
Telefone ĉiama sekreto:
tiom multaj aferoj laŭ drato.
Mi demandus kun kiu, sed vi
plendus kontraŭ la inkvizici’.
Tra pordo ne fermita, jen
ŝminkaĵ’, mamzono: kia scen’...
Baldaŭ via elir’ dum vesper’:
kaj pri dormo neniu esper’.

Kaj dum la tempo iras for,
vi jam ne sentas vin infano;
maltrankviliĝas mia kor’:
al mi pri tio mankis plano.
Kaj dum la tempo iras for
kun ĉiuj zorgoj, revoj kaj vetoj.
De l’ retaj ŝtrumpoj venis hor’:
adiaŭ al la ŝtrumpetoj.

Viriniĝi ja tute normalas,
sed filino, nu, tre specialas.
Koramikon vi havas jam, ĉu?
Ĉu pro li vi jam ploris en sku’?
La jupo mallongiĝis jam,
tra l’ gestoj malnaiva flam’.
Baldaŭ via elir’ dum vesper’:
endormiĝi eĉ mankos esper’.

Kaj dum la tempo iras for,
vi jam ne sentas vin infano;
maltrankviliĝas mia kor’:
al mi pri tio mankis plano.
Kaj dum la tempo iras for
kun ĉiuj zorgoj, revoj kaj vetoj.
De l’ retaj ŝtrumpoj venis hor’:
adiaŭ al la ŝtrumpetoj.

immagine divisoria delle canzoni

Listo de la kantoj laŭ esperanta titolo - Listo de la kantoj laŭ originala titolo