BELA SENKORULIN' (R. Cocciante)

Bella senz'anima

- Trad. Giuseppe Castelli -

Bonvolu sidi tuj sur tiun seĝon ĉi;
ĉi-foje aŭdu nur sen interrompi min:
mi tiom longe jam bezonis diri, ke
ĉi tiu nia viv’ nur estis viv’ sen cel’:
neniam ia ĝoj’, neniam ia plor’,
nenia dono kaj nenia preno ajn.
Kaptilo kaptis min kaj mi rezignas nun,
la vicon lasas jen por la venonta ul’:
li kompatindas ĉar lin trafos sufer’.
Kaj kiam dum la kuŝ’ li petos iom pli,
vi certe diros ″jes″ laŭ via fikutim’:
ŝajnigi sen skrupul’ laŭ via oportun’.
Sed nun mi konas vin kaj ĉesis la dolor’,
kaj baldaŭ en la lit’ mi ĝin balaos for:
nur restu la memor’ pri tiu ĉi vesper’.
Kaj vin malvestu do: vi prie lertas ja,
sed sen la iluzi’ ke mi trompiĝu plu.
Vi min sopiros tre, bela senkorulin’.


immagine divisoria delle canzoni

DUM PASAS LA JAROJ (R. Cocciante)

A mano a mano

- Trad. Francesco Pignatelli -

Dum pasas la jaroj vi sentas de l' vento
la frostan blovadon ŝtelantan la senton
de l' bela sezon' estingiĝas la flamo
ĝi baldaŭ forestos, kun ĝi via amo.
Dum pasas la jaroj dronadas en ploron
de viv’ nia kuna la dolĉa memoro
vi kuŝis ĉe koro de mi dumvespere
ni vivis malriĉe, sed riĉe espere.
Dum pasas la jaroj la am' iĝas cindro
la varmo estinta perdiĝas en vintro
la varm' kiam nokte vi kisis plenĝoje
ne nur kiel nune, hazarde kelkfoje.
Vi prenu la manon revenu proksimen
kaj flor' reburĝonos por ni enĝardene
ĝin vintro ne povos per frosto velkigi
kaj flor' reburĝonos per fort' de la amo por vi.
Dum pasas la jaroj rideto revenos,
la sama ŝtelita de l’ vento kruela,
sed vento redonos kaj sur la vizaĝo
okuloj rebrilos, ĉar amo revenis al vi.


immagine divisoria delle canzoni

MARGARETO (R. Cocciante)

Margherita

- Trad. Pier Luigi Cinquantini -

Mi ne povas plu prokrasti kaj tuj ion devas fari
ĉar mi devas antaŭ morgaŭ tro da aĵoj finprepari
kaj se ŝi jam endormiĝis, mi ne povas ekripozi
mi klopodos, ke ŝi morgaŭ ne plu povos min forgesi
kaj por ke ĉi tiu nokto povu venki la malhelon
pligrandiĝu dolĉa luno kaj plenigu la ĉielon
kaj por ke sur ŝia vizaĝo reaperu la rideto
brilu suno dum morgaŭo kaj prilumu ŝian portreton
kaj por ke ŝi poste povu kanti l' kantojn jam lernitajn
ekkonstruos mi silenton ĝis hodiaŭ ne aŭditan
vekos mi la geamantojn kaj eĉ faros mi proklamon
"Ni brakumu nin pli forte ĉar ŝi tre deziras amon",
poste kuru ni sur stratoj kaj ni dancu ĝis l' aŭroro
ĉar ŝi tre deziras ĝojon kaj malamas la rankoron
poste per sitel' da farbo kolorigu ni la murojn
domojn, stratojn kaj palacojn ĉar ŝi amas la kolorojn
ni rikoltu ĉiujn florojn disflorantajn dum printempo
kaj konstruu ni lulilon por kunkuŝi dum amtempo
poste flugu ni ĉielen kaj ni prenu por ŝi stelon
pro la Margareta bono, pro la Margareta belo,
pro la Margareta dolĉo kaj pro ŝia sincereco
kaj ĉar Margaret' amoras tutan nokton kaj sen ĉeso
kaj ĉar Margareto estas revo kaj gustigas vivon
kaj ĉar kiel vent' ŝi povas suferigi pro l' naivo
kaj ĉar estas por mi ĉio ŝi kaj estas mia manio
Margaret' estas margareto kaj ŝi fine estas mia
Margareto estas mia.


immagine divisoria delle canzoni

MI KANTAS (R. Cocciante)

Io canto

- Trad. Giuseppe Castelli -

La falo de nebulo dum mateno,
la ŝtonoj laŭ vojeto tra l’ ebeno,
la falko kiu levos sin, la sunradioj en uzin’,
la neĝo kiu kun obstin’ kuros al maro,
la spur’ de ies kapo sur kuseno,
la paŝo hezitema de infano:
en la rigardo la fier’, la man’ levita tra l’ aer’,
la ĝoj’, la fido, la esper’: pri ĉio ĉi kaj la ceter’

mi kantas kun man’ en poŝo, kantas
per festa buŝo, kantas
je banda paŝo, kantas
kure tra l’ vento, kantas
la viv-vojaĝon, kantas
la printempiĝon, kantas
ĉi tiun preĝon, kantas
por ke vi aŭdu min:
endas kantadi, ĉiam kantadi.

La kuirejo kun la kaf-odoro,
la familio antaŭ la laboro,
la lifto malgraŭ la pane’, la am’ al mia urbo se
la homoj ridetemas je ĉiu angulo,
la branĉoj displektitaj tra l’ ĉielo,
iranta maljunul’ en tuta solo;
ne daŭros ĉiam la somer’, sed restos ĉiu tritiker’
se man’ kolektos en liber’: pri ĉio ĉi kaj la ceter’

mi kantas kun man’ en poŝo, kantas
per festa buŝo, kantas
je banda paŝo, kantas
kure tra l’ vento, kantas
la viv-vojaĝon, kantas
la printempiĝon, kantas
ĉi tiun preĝon, kantas
por ke vi aŭdu min:
endas kantadi, ĉiam kantadi, kantadi.

(Kantas) kun man’ en poŝo, kantas
per festa buŝo, kantas
la viv-vojaĝon, kantas
kure tra l’ vento, kantas
mi kantas la viv-vojaĝon, kantas,
mi kantas por ke vi aŭdu min.


immagine divisoria delle canzoni

Listo de la kantoj laŭ esperanta titolo - Listo de la kantoj laŭ originala titolo