KARULINO (L. Dalla)

Cara

- Trad. Giuseppe Castelli -

Kio min antaŭas? Ne plu mi vin parolas.
Diru kion vi ŝatas; mi ne plu komprenas
ĉu iri vi jam volas; aŭ ĉu vi dormemas?

Tiomas via harar', ĝin ne eblas kalkuli;
forigu la botelon kaj lasu min okuli,
ĉu al tiom da haroj oni povas fiduli.

Mi havas lokon en la koro kie ĉiam blovas vento
por viaj jaroj malmultaj, mia tuta jarcento;
kaj komprenendas nenio: sufiĉas sidi en silento,

ĉar mi verkis unu kanton je ĉu mia pento;
necesas min atento por ke ne fali envinen,
aŭ en viajn okulojn se vi venos pli proksimen.

La noktparfumon, sciu,
vi ja povas enfali, kaj povos vidi neniu;
sed por iu kiel mi, enkaptito,
kiu volis preni vin ĉemane, vin porti al la lito...
Sopire, en kordetru',
ne vin rigardi okulen, dum mi mensogas vin plu:
mi ĉion, se mi ne konus vin, ŝanĝus;
mi ne ploradus tiel, vi glaciaĵon ne manĝus.
Vi kuras post la vento kaj similas papilion,
kaj kun tiu tia sento vi turnas vin rigardi ion:
foron timas vi: ne timu, flugu min kaj min proksimu.

Sed mi konas vin bone kaj mi povas diveni:
vi foremas, sed foriri ne signifas finpeni
kaj mi nenial ekmiras, sed ne povas mi veni.

Tiel, kiel papilio, vi leviĝis por forkuro
sed memoru, ke mi povus vin alnajli al la muro,
se ne logus ankaŭ min tiu fluga aventuro;

kaj la nokto tiam ekis per frostigo kaj ŝanceloj,
la patrinnokto klopodanta por kalkulo de la steloj;
estis mi nur kraĉaĵulo, kaj diris "Ho, nur restas nulo..."

La noktofin' jam ĉeas
kaj estas stulte klopodi ĉesi larmi per rido, do mi veas,
sed por iu kiel mi - kia pento -
kiu volis preni vin ĉemane kaj kuni sur tegmento...
Aŭdiĝas ke trajno venas.
Kia bela mateno, kaj kiel ĝi serenas.
Bonan nokton, mia anim';
mi tuj malŝaltos la lumon, kaj estu tiel ĉi.


immagine divisoria delle canzoni

4/3/1943 (L. Dalla)

4/3/1943

- Trad. Carlo Minnaja -

Laŭ la diro li estis belulo, el maro li venis
parolis alilingve, sed amon li komprenis.
Tiun tagon li venis al panjo, herbej’ kiel lito,
plej dolĉa hor’ antaŭ ol finis lin milito.

Tiel ŝi restis sola en ĉambro la ĉambro alstranda,
kun unu robo nura, kaj ĉiam pli malgranda
kvankam nomon ne konis ŝi, kaj eĉ la landon ne konis
tuj atendis min kvazaŭ donacon kiun amo proponis.

En tiu tago panjo deksesan jaron finis;
por mi trinkejajn strofojn al lulo ŝi destinis;
min premante al sin’, kaj je maro odoris la sino,
per vindotukoj ludis la rolon de virino

Kaj eble nur por ludo, aŭ pro la ammemoro
ŝi volis mian nomon laŭ nia Di-sinjoro.
De ŝia viv’ mallonga, memoro, memoro plej forta
sumiĝas en ĉi nomo, kiun mi plu surportas.

Kaj eĉ nun kiam mi ludas kartojn sub vininfluo
por la havenuloj mi estas Infan’ Jesuo.

immagine divisoria delle canzoni

PLACO GRANDA (L. Dalla)

Piazza Grande

- Trad. Carlo Minnaja -

Sanktuloj pagas mian manĝon certe ne
sur la benkar’ en placo Granda
sed ĉe malsat’, vendisto kiel mi, ho ve
ĉeestas ne.

Multaj amikoj kun mi dormas sur la herb’
L’ amantoj en la placo Granda
missortojn, amojn ĝustajn kaj ne, scias mi,
kaj ĉion pri.

Laŭ stilo mia
al mi necesus ja kareso plia
laŭ stilo mia
al mi necesus nepre revo plia.

Mankas al mi reale vera famili’
Hejm’ mia estas placo Granda
Fideme amon prenas mi kaj donas mi,
ĝis venas fin’.

Virinoj donas al mi amon certe ne,
mi ŝtelas ĝin en placo Granda
kaj da friponoj kiel mi, feliĉe ke
ĉeestas ne.

Laŭ stilo mia
al mi necesus ja kareso plia
al mi necesus vere preĝi Dion,
sed vivon mian ŝanĝos mi neniam plu.
Laŭ stilo mia
kio mi estas estis volo mia.

Littukojn blankajn por kovril’ ne havas mi
sub la stelar’ en placo Granda
se viv’ ne havas revojn, havas mi
ilin por vi.

Kaj se ne estos plu personoj kiel mi
venu la mort’ en Placo Granda
inter la katoj kiuj sen mastroj kiel mi
ĉirkaŭas min.


immagine divisoria delle canzoni

VENONTJARE (L. Dalla)

L'anno che verrà

- Trad. Giuseppe Castelli -

Do, amiko, mi skribas
por distri min de l’ enu’;
kaj ĉar tiom vi malproksimas,
mi skribu pli laŭte, ĉu?

Post kiam vi foriris
la novaĵo estas, ke
jar’ malnova finiĝas jam;
sed pri io plu problemas tre.

Ni ne plu emas eliri
eĉ kiam estas festo;
iuj metis eĉ sakojn da sablo
protekte de l’ fenestro;

kelkfoje daŭras semajnojn
la silento kiu vundas;
kaj kiam mankas io por diri,
la temp’ eĉ tro abundas.

Sed laŭ ĵusa informo
aŭdita per televido
venos kun la novjar’ transformo:
ni atendas ĝin kun granda fido.

Trifoje estos Kristnasko,
la tagoj festoplenos;
ĉiu Kristo povos lasi la krucon
kaj la birdoj finfine revenos;

haveblos io por manĝi
kaj lum’ dum tuta jaro;
la mutuloj ekpovos paroli
kiel jam la surdularo;

kaj ĉiu ajn amoros
laŭ sia propra plaĉ’;
ankaŭ pastroj ekrajtos edziĝi
post atingo de certa aĝ’;

kaj oni ne tro protestos
pro ebla malaper’
de tiuj, kiuj malhonestos
aŭ kretenos sen esper’.

Vidu, do, amiko,
ke ne konvenas skeptiko,
kaj vidu mian kontenton
ĉeesti tiun ĉi momenton;
vidu, vidu, vidu, vidu,
vidu, do, amiko,
necesas ion inventi
por povi iom humuri,
por malesperon ne senti;
kaj se ĉi tiu jaro pasos tro rapida,
vidu, do, amiko,
ke iĝas tiom decida
la partopren’ per mia briko.

Nova jaro alvenas;
post jar’ finiĝos ĝi.
Esti preta mi penas:
plej gravas tio ĉi.


immagine divisoria delle canzoni

Listo de la kantoj laŭ esperanta titolo - Listo de la kantoj laŭ originala titolo