BUŜODEROZO * (F. De André)

Boccadirosa

- Trad. -


Ŝia nomo estis Buŝoderozo
ŝi donis amon ŝi donis amon.
Ŝia nomo estis Buŝoderozo
ŝi donis amon por la etoso.

Kiam ŝi haltis ĉe l'stacidomo
de la vilaĝo Sankta Pipino
ĉiuj rimarkis unuavide
ke ŝi ne estis pia monaĥino.

Iu amoras nur pro enuo
iu amoras pro profesio
Buŝoderozo nek unu nek dua
ŝi ja amoras pro pasio.

Sed la pasio ofte instigas
al la satiĝo de propra volo
ne kalkulante ĉu la kunulo
havas edzinon aŭ fraŭlan vivrolon
.
Tiel okazis, ke ŝi abrupte
estis nomita la "virinaĉo"
de ĉiuj hundinoj de la vilaĝo
ekkoleraj pro perdo de l'kaĉo.

La edzinaro de vilaĝeto
tamen ne brilas pro iniciatemo
iliaj venĝoj nur restis fivortoj
de venĝaj agoj nur restis la emo.

Oni jam scias ke ĉiuj konsilas
sentante sin Jezuo en la templo,
oni jam scias ke ĉiuj konsilas
se ne plu eblas la fia ekzemplo.

Tiel okazis ke maljunulino
kiu neniam estis edzino
nun prenis finfine la guston ja frandan
solvi problemon por ĉiuj tre grandan.

Kaj retorike al kokritulinoj
ŝi paroladis: "Ha stultulinoj,
la ŝtelo de amo estos punita
ĉar de la leĝo ĝi estas regita.

Kaj ili iris al policestro
sen ia timo, kun sia plendo
"Tiu aĉulino havas klientojn
certe pli multe ol po granda vendo".

Kaj tuj alvenis la policistoj
kun la bastonoj kun la bastonoj
kaj tuj alvenis la policistoj
kun la vizaĝoj de tre feraj homoj.

Estas konate ke la policistoj
ofte ne agas laŭ propraj leĝdevoj,
sed ne kiam ili uniformas
kaj de ŝi prenis la lastajn revojn.

Ĉiuj alkuris al stacidomo
eĉ policestro kaj lia pedelo
ĉiuj alkuris al stacidomo
por svingi per mano kaj per ĉapelo.

Por finsaluti ŝin kiu portis
sen monpostuloj sen monpostuloj;
por finsaluti ŝin kiu portis
iom da varmo al vilaĝuloj.

Estis ŝildego blua
kun granda skribo flava:
"Se vi foriras Buŝoderozo
kun vi foriras la tempo rava".

De la novaĵo la originalo
tamen koniĝas sen tagĵurnalo,
kiel la sago post pafa puŝo
kuras scio de buŝ' al buŝo.

Kaj ĉe la venonta trajna stacio
estis pli granda manifestacio
iu donas kison, iu donas florojn,
iu antaŭmendas por si tuj du horojn.

Kaj ankaŭ la pastro ne malamante
inter preĝado kaj ceremenio
l'efemerecon de la beleco
li ŝin alvokas al procesio.



LA FIŜKAPTISTO (F. De André)

Il pescatore

- Trad. N. Minnaja - R. Corsetti -


Kuŝante sub la lasta ombro
fiŝisto drivis tra la dormo
sur la vizaĝo sulk' subtila
al subrideto tre simila.
Murdinto venis al la plaĝo
estis infana la vizaĝo
estis timplenaj la okuloj
de aventuroj du speguloj.

Li diris:"Panon donu haste
kaj vinon verŝu seprokraste
al mi soifa kaj malsata
pro murdo nun persekutata!"
Duonmalfermis la okulon
kaj panon rompis la aĝulo
kaj vinon verŝis pro kompato
pri la soifo kaj malsato.

Kaj estis varmo dummomenta
tuj poste kuro kontraŭventa
kun la vizaĝo al la suno
dum fuĝo de minaca nuno.
Pri fiŝkaptisto la memoro
baldaŭ ŝanĝiĝis al doloro
al la sopir' pri knaba gajo
en korto dum jam fora majo.

Ĝendarmoj venis al la strando
kaj laŭte sonis la demando:
"Ĉu vidis vi, ho maljunulo,
murdinton pasi dum forkuro?"
Kuŝante sub la lasta ombro
fiŝisto drivis tra la dormo
sur la vizaĝo sulk' subtila
al subrideto tre simila.



FRANCA MAJO * (F. De André)

Canzone del Maggio

- Trad. Renato Corsetti -


Ankaŭ se nia ribelo
tute ne estis en via la celo,
se la timo pro la vido
klinigis vian vizaĝon,
se la fajro ne atingis
eĉ vian poseda?on,
ankaŭ se vi vin taksas kvitaj
vi estas tamen envolvitaj.

Eĉ se nenio okazas
laŭ viaj burĝaj sentoj,
fabrikoj refunkcios,
kaptitoj: d tri studentoj.
Vi taksis ĝin amuzo
de kio estos malgranda uzo;
klopodu nun vin pensi kvitaj:
vi estas jam envolvitaj.

Ankaŭ se vi ekfermis
viajn pordojn je nia veno,
kiam nokte nin postkuris
la polico je marŝa veno,
ne tuŝis vin la akro
de tiu fimasakro.
Ankaŭ se vin ne tuŝis tio
vi estis tie, laŭ nia opinio.

Ankaŭ se ĉe via pordo
ne plu regas la malordo,
nek estas la ĥaoso
de nia ribela etoso,
eĉ se vi plene fidas
je tio kion vi televidas,
ankaŭ se vi vin verdiktis kvitaj
vi estas tamen envolvitaj.

Se vi havas opinion
ke ŝanĝis ni nenion,
ĉar vi balotis nove
por la ordo kaj malprove
ĉar elektis vi forpelon
de ĉia ŝanĝo, de ĉia ribelo,
ni venos ree al via pordo,
kaj ni fajfados pri via ordo:
kvankam vi vin kredas kvitaj
vi estas tamen envolvitaj.



LA KANTO DE MANJO (F. De André)

La canzone di Marinella

- Trad. Giuseppe Castelli -


Jen diros mi pri Manjo la tutan veron:
ŝi falis dum printempo en riveron;
kiam la vento vidis ŝian belon
el la river' ĝi portis ŝin sur stelon.

Sola kaj sen memoro pri malĝojo,
vi iris sen amrev' laŭ via vojo;
sed venis reĝ' sen kron' kaj sen eskorto
kaj frapis fojojn tri ĉe via pordo.

Blankis kiel la luno la ĉapelo
kaj kiel amo ruĝis la mantelo;
ial tuj sekvi lin vi estis preta
samkiel sekvas kajton knabo eta.

Okuloj viaj belis sub la suno,
okuloj viaj lacis sub la luno;
li viajn lipojn kaj hararon buŝis
kaj viajn koksojn per la manoj tuŝis.

Kaj daŭris la ridetoj kaj la kisoj
ĝis fine restis sole la irisoj
vidantaj vin per stela okularo
tremi pro l' vent' kaj pro l' kisad' sen ŝparo.

En la riveron laŭ la onidiro
vi falis glite dum la hejm-reiro,
kaj ne volante kredi vian morton
cent jarojn li plu frapis vian pordon.

Jen, Manjo, kant' pri vi: al la ĉielo
vi flugis kaj vi loĝas nun sur stelo;
kaj kiel ĉiu roz' aŭ aĵo bela
nur tagon daŭris via viv' fabela.



LA MILITO DE PIERO (F. De André)

La guerra di Piero

- Trad. Renato Corsetti -


Dormu trankvile en kampa la tombo
ne estas rozo por doni la ombron
por doni la ombron al via terkavo
jen estas nur ruĝa granda papavo
Apud la bordoj de mia rivero
mi volas vidi nur fiŝan laŭnaĝon
ne plu kadavrojn en tre juna aĝo
kiujn forpuŝas la flu' al infero
Tion vi diris dum lasta somero
nun kun aliaj en kota la tero
vi trejnadas malĝoje pro endo
kaj neĝon kraĉas al vi frosta vento

Haltu vi Piero, haltu momenton
kaj vin surblovi permesu la venton
ĝi flustru la leĝon de ĉiu batalo
se donas vi vivon, jen estas medalo.

Sed vi ne aŭskultis pasadis la tagoj
kaj la sezonoj kaj multaj fiagoj
kaj vi forfuĝis armean la flagon
estis printempo kaj tre bela tago.
Dum vi kunportis animon tornistre
vi vidis homon ja kvazaŭ prodistre
li havis saman pripenson en koro
sed de la vesto malsaman koloron
Pafu lin, Piero! Pafu lin lerte!
Kaj por finmurdo pafu lin certe!
Ĝis lia falo rapida al grundo
ĝis lia morto la morto de hundo
Kaj se vi celos ja rekte la koron
li havos tempon nur por la foriro
sed al vi tempo ne mankos por miro
miro pri homo kaj lia doloro.
Dum havas vi tian senton anime
li tuj turniĝas, vin vidas, ektime
abrupte fajras la armilaro
malgraŭ de vi kompleza la faro

Vi falis al tero sen veo sen krio
kaj ekrimarkis vi kun emocio
ke via vivo jam longas neniom
ke ne plu estos reven' eĉ por iom

Vi falis al tero sen veo sen krio
kaj ekrimarkis vi kun emocio
ke tiu estos la lasta vivsceno
pro vi neniel estos reveno

Ninjeto mia pro morto en majo
min kaptas multa eĉ troa malgajo
Ninjeto mi al la nigra infero
preferus iri dum vintra vetero

Kaj dum vin gapis de l'sulkoj la greno
pafilon tenis vi per forta teno
vortojn vi tenis ja firme en buŝo
kiuj ne likvos pro suna la tuŝo.

Dormu trankvile en kampa la tombo
ne estas rozo por doni la ombron
por doni la ombron al via terkavo
jen estas nur ruĝa granda papavo.



REĜ' KARLO (F. De André)

Carlo Martello

- Trad. Renato Corsetti -


Reĝ' Karlo batalis kun la maŭro
nun kronas lin per laŭro
la danka patroland'
la suno printempa varme klaras
rebrilas l'armilaro
de l'venka triumfant'.
La sango de l'reĝ' kaj malamiko
makulas la tunikon
per sama la kolor'
sed pli ol la brulo de la vundo
sentiĝas en profundo
la pikoj de amor'.

Milit' estingas emon al gloro
por la venkanto serĉinta honoron
sed ĝi ne lasas momenton por ĝui amoron
Kiu devigis edzinon tre ĉarman
port sur korpo ĉastzonon malvarman
riskas perdi ŝlosilon kurante
en batalon plej varman.

Ĉi-vorte lamentis reĝ' kristana
kliniĝas ondo grena
lin kronas la florar'
de brava venkint' la ŝtalan bildon
la lancon kaj la ŝildon
spegulas fontan-klar'.
Subite, ĉu ver' aŭ iluzio?,
sur akvo la vizio
de am' aperas nun:
la blonda hararo mamojn nudajn
defendas de la krudaj
radioj de la sun'.

"Neniam vidis mi jam tian belon,
neniam plukis mi jam tian stelon"
diras reĝ' Karlo glitante rapide de l'selo.
"Ne proksimiĝu, ho vi kavaliro,
estas mi ĝuo nur por unu viro,
fontan' pli facila satigu soifan deziron".

De l'drasta parolo surprizita
sentante sin mokita
li haltis tuj kun gap'
sed povis la malsat' pli ol doloro
li helmon kun furoro
deprenis de la kap'.
Ĝi estis armil' lia sekreta
de Karlo jam uzita
en dubo pri sieĝ':
al la ino aperis nazohoko
vizaĝ' inda je boko
sed estis ja la reĝ'.

Se vi ne estus la suvereno",
(Karlo la longan glavegon demetas)
"montri deziron forkuri ne estus ja peno;
sed ĉar vi estas por mi la sinjoro"
(Karlo la tutan kirason forĵetas)
"devas mi cedi min nuda je ĉiu pudoro.

Li estis tre valora kavaliro
kaj eĉ en ĉi turniro
triumfis li ĝis cel'.
Kaj poste ĉe l'fin' de l'amduelo
surgrimpi sur la selon
li provis kun ŝancel'.
Subite lin kaptis ĉe l'femuro
kaj al sinjor' fakturon
prezentas la knabin':
"Nu, ĝuste ĉar vi estas ja la moŝto
la rabatita kosto
nur estas frankoj kvin".

Ĉu estas eble pro mil diablinoj,
ke amaferoj en miaj landlimoj,
devas regule solviĝi ĉe aĉaj putinoj!
Kaj pri la prezo nur estus dirite,
ke mi memoras ke antaŭmilite
pri prezo trifranka estis ja konsentita.

Post diro kondutis li fripone
kaj saltis tuj leone
sur dorso de l'ĉeval'.
Vipante la beston senprokraste
li malaperis haste
en la fundo de la val'.
Reĝ' Karlo batalis kun la maŭro
nun kronas lin per laŭro
la danka patroland'
la suno printempa varme klaras
rebrilas l'armilaro
de l'venka triumfant'.



RIMINI (F. De André)

Rimini

- Trad. Renato Corsetti -


Tereza sekokule
gapas al la maro
por ŝi, ido de piratoj,
estas kliŝa faro
Tereza silentemas
ŝiaj lipoj skvamas
ŝi montras al mi amon perditan
en Rimini somere
far la sankta inkvizicio
eble perdita en Kubo
dum la revolucio
aŭ en Nov-jorka Haveno
dum sorĉistinĉasado
aŭ eble neniloke
sed neniu ŝin kredas.

Kaj Kolombo ŝin vokas
el sia portoseĝo
ŝi malŝlosas liajn ĉenojn
kaj refaldas la littukojn
"Por malĝoja reĝ' kristana" li diras
"mi eltrovis regnon
kaj li disbuĉis gin
sur kruco el ligno
dufoje mi eraris
dufoje pro tro-saĝo
aborti Amerikon
kaj gin rigardi kun domaĝo
sed vi, sed vi, la homoj
sub velo-horizontoj
ne donacu promesolandojn
al ne-plenumontoj".

Nun Tereza el "Harry's Bar"
gapas al la maro
pro ŝi, ido de spicistoj,
esta kliŝa faro
ĉe la kolo pendas klingo
ŝi maljunas jam jarcenton
mi pri ŝi malmulton scias
sed verŝajne ŝi ne fias
"Unufoje mi eraris" ŝi diras
"unu foje pro tro-saĝo
aborti idon de strandgardisto
kaj ĝin rigardi kun domaĝo
sed vi, sed vi, en Rimini
kun glaciaĵoj kaj turistoj
neniam vi plu vetu
pri la ido de spicistoj".



SEND-KRIK (F. De André)

Fiume Sand Creek

- Trad. Renato Corsetti -


Ili prenis nian koron
sub kovrilo tre malhela
sub mortinta eta luno
dormis ni en sonĝo bela.
Estis junulo-generalo
turkiskolora uniformo
estis junulo-generalo
ido de norda ŝtormo.
Arĝentas nun dolaro
surfunde de Send-krik.

Malproksimis niaj viroj
laŭ la spuroj de bizonoj.
La muziko kiu foris
ade iĝis pli malfona.
Ree fermis mi okulojn
sed mi estis daŭre tie.
Mi demandis mian avon
"Ĉu ĉi tiu estas revo?"
Jes, foje kantas fiŝoj
surfunde de Send-krik.

Kaj mi sonĝis tiom forte
ke elfluis sang' el nazo.
Fulmotondro en orelo
en alia paradizo
kaj la larmoj pli malgrandaj
kaj la larmoj tre pli grandaj.
Kiam la ardo de la neĝo
floris per helruĝaj steloj.
Nun infanoj dormas
surfunde de Sed-krik.

Kiam la suno levis la kapon
trans la ŝultrojn de la nokto
restis nur hundoj kaj fumo
kaj dispelitaj tendoj.
Sagon pafis mi al ĉielo
nur por igi ĝin elspiri
sagon pafis mi al vento
nur por igi ĝin elsangi,
de la tria sago plue
al la fundo de Send-krik.



ŜPINU LA LANON * (F. De André)

Fila la lana

- Trad. Renato Corsetti -


En milito de Valŭa'
de Brian' la grafo mortis.
Ĉu li estis ulo brava
ni ne scias, ne jam certe;
sed grafino forlasita
bedaŭrante lian morton
dum jarcentoj kaj jarmiloj
ŝi ploradis sian sorton.

Ŝpinu la lanon, la tagojn ŝpinu;
kredu ankoraŭ ke li revenos.
Libro de dolĉaj sonĝoj de l' koro
paĝojn malfermu al sia doloro.

Jam centope kaj milope
nun revenas la arme'
al familioj ili alvenas
al la urb' kaj al sia ej',
sed grafino forlasita ne retrovos sian amon
kaj la koron ne varmigos
de l' kamen' la granda flamo.

Ŝpinu la lanon, la tagojn ŝpinu;
kredu ankoraŭ ke li revenos.
Libro de dolĉaj sonĝoj de l' koro
paĝojn malfermu al sia doloro.

Kavaliro en batalo
vi ne konas malkuraĝon
estu akra via glavo
kaj fiera la vizaĝo;
al sturmanta malamiko
estu trafa kontraŭstaro:
vin atendas malpacience
ŝi malantaŭ la remparo.

Ŝpinu la lanon, la tagojn ŝpinu;
kredu ankoraŭ ke li revenos.
Libro de dolĉaj sonĝoj de l' koro
paĝojn malfermu al sia doloro.



TRIA INTERMEZO (F. De André)

Terzo Intermezzo

- Trad. Nicola Ruggiero -


La polvo la sango la muŝoj l' odoro
en stratoj en kampoj la homoj al morto
kaj vi nomas ĝin milito sen scio pri ĝi
kaj vi nomas ĝin milito sen klariga kial'.

Aŭtun' en okuloj, somero en koro
la emo por doni, l' instinkto por havi
kaj vi, vi ĝin nomas amo sen scio pri ĝi
kaj vi, vi ĝin nomas amo sen klariga kial'.

Listo de la kantoj laŭ esperanta titolo - Listo de la kantoj laŭ originala titolo