MI, AMANTE SOLE VIN (S. Endrigo)

Io che amo solo te

- Trad. Giuseppe Castelli -

Ekzistas havintoj de mil aĵoj,
de la bon' kaj de l' malbono de l' mondo.
Mi, havante sole vin,
vin ne forgesos plu,
vin ne forlasos plu
por serĉado de aventuroj.

Ekzistas amantoj de mil aĵoj,
perdiĝantoj laŭ la stratoj de l' mondo.
Mi, amante sole vin,
haltos tie ĉi
kaj donos nur al vi
ĉion, kio restas el mia jun'.

Mi, havante sole vin,
vin ne forgesos plu,
vin ne forlasos plu
por serĉado de iluzioj.

Ekzistas amantoj de mil aĵoj,
perdiĝantoj laŭ la stratoj de l' mondo.
Mi, amante sole vin,
haltos tie ĉi
kaj donos nur al vi
ĉion, kio restas el mia jun'.


immagine divisoria delle canzoni

NECESAS FLORO (S. Endrigo)

Ci vuole un fiore

- Trad. Umberto Broccatelli -

Aferoj ĉiutagaj
sekretojn povas diri,
se ilin vi rigardas
kaj aŭskultadas.

Por fari tablon, necesas ligno;
por fari lignon, necesas arbo;
por fari arbon, necesas semo;
por fari semon, necesas frukto;
por fari frukton, necesas floro,
necesas floro, necesas floro.
Por fari tablon, necesas floro.

Por fari floron, necesas branĉo;
por fari branĉon, necesas arbo;
por fari arbon, arbaron trovu;
por la arbaro necesas monto;
por fari monton necesas tero;
por fari teron, necesas floro;
por fari ĉion necesas floro.

Por fari tablon, necesas ligno;
por fari lignon, necesas arbo;
por fari arbon, necesas semo;
por fari semon, necesas frukto;
por fari frukton, necesas floro,
necesas floro, necesas floro.
Por fari tablon, necesas floro.


immagine divisoria delle canzoni

VENTO NEĜA (S. Endrigo)

Aria di neve

- Trad. Giuseppe Castelli -

Super la nuboj jen sereno,
sed nia amo ne estas de l' ĉielo;
kaj restas ni
ĉe l' aferoj de ĉiuj tagoj,
de tagoj kaj tagoj grizaj.

Via mieno: vento neĝa,
dum miaj vortoj maldolĉas pro nenio;
ĝis venos tempo,
kiam jam inter niaj manoj nenio restos plu.

Estas vivo da malesper'
tia vivo apud vi;
vi ne ridas, ne ploras, silentas nur
kaj ne scias eĉ kial ajn.

Laŭ la irvojo de nia amo
mi jam inventis milon da kantoj novaj
por vin ĝojigi,
pli ol milon da kantoj novaj;
sed vi ne kantas plu.

immagine divisoria delle canzoni

Listo de la kantoj laŭ esperanta titolo - Listo de la kantoj laŭ originala titolo