BOTEL' DA VIN' (G. Allwright)

Jolie bouteille, sacrée bouteille

- Trad. Georges Lagrange -

Botel' da vin', mi ŝatas vin,
sed ĉesu nun la turmento.
Klopodu por min lasi for:
obeu mi al prudento.

Almozklopod' en urba kot'
stratkantis mi ja kun obstin',
se ĉu mi per nura moner'
pagos botelon da vin'?

Botel' da vin' mi ŝatas vin,
sed ĉesu nun la turmento.
Klopodu por min lasi for:
obeu mi al prudento.

Kaj sub la pluv' mi staras plu
venas tedaĵoj nun sen fin'
sed por mi nur estas plezur':
havi botelon da vin'.

Botel' da vin' mi ŝatas vin,
sed ĉesu nun la turmento.
Klopodu por min lasi for:
obeu mi al prudento.

Mi kuris tra la urba strat':
soifas mi ĝis la kulmin'
kaj sen skrupul' petas de ul'
pagi botelon da vin'.

Botel' da vin' mi ŝatas vin,
sed ĉesu nun la turmento.
Klopodu por min lasi for:
obeu mi al prudento.

Vigla predik', tikla pedik'
instruas nin pri la abstin',
sed tamen mi preĝas al Di'
doni botelon da vin'.

Botel' da vin' mi ŝatas vin,
sed ĉesu nun la turmento.
Klopodu por min lasi for:
obeu mi al prudento.

immagine divisoria delle canzoni

LA DIZERTONTO (B. Vian)

Le déserteur

- Trad. Georges Lagrange -

Sinjoro Prezident'
mi skribas ĉi leteron
kaj havas mi esperon,
vi legu kun atent'.

Alvenis jen paper'
kun la ordon-invito
foriri al milito
mekrede je l'vesper'

Mi diras sen rezon'
ke tion mi ne faros
mi sur la ter' ne staros
por murdo de la hom'.

Ne ofendiĝu vi
se mi per ĝi vin spitas,
mi ĉion mem decidas
kaj tuj dizertos mi.

En mia juna aĝ'
formortis mia patro,
foriris mia frato
kaj brulis la vilaĝ'.

Patrino pro sufer'
jam kuŝas en la tombo,
ne zorgas ŝi pri bombo
ne zorgas eĉ pri verm'
Dum mia kaptitec'
jam oni la edzinon
forŝtelis kaj animon
kaj pasintecon eĉ.

Jam morgaŭ sen prokrast'
fermiĝos mia pordo
al jaroj de la morto
kaj fuĝos mi kun hast'.

En almozpeta viv'
mi iros tra la mondo
mi estos vagabondo
kaj diros re al vi:

"Rifuzu al buĉad'
rifuzu murdinciton
ne faru vi militon,
rifuzu al murdad'".

Se fluu nun la sang'
la propran do vi donos,
jen kion mi proponos,
Sinjor' de alta rang'.

Kaj se vi serĉos min
eksciu trup' ĝendarma,
ke estos mi senarma:
ĝi pafu do sen tim'. 2F

immagine divisoria delle canzoni

HOMA VIVO (M. Le Forestier)

La vie d'un homme

- Trad. Georges Lagrange -

Al kiu ĉiam samnivelis,
al ve de pia konfesi'
al kiuj mem neniam ŝtelis,
al vi de meza opini';
al kiuj ŝatatas ĉiam plendi,
al kiuj timas pro l' baston',
ripetos mi sen plu atendi
ke sidas Petro en prizon'.

Sinjor' juĝisto dormu pace
en via lit' post la labor';
vi agis juste kaj sagace;
detalojn etajn lasu for.
Jam ĉi aferon al arĥivo,
alia sekvos por inform',
ĉar kiom pezas homa vivo
kompare kun juĝista dorm'?

Fieru do vi, jurianoj:
vi venĝis vin per bela gest',
pro via viv' de tristaj nanoj
kaj de respekto sen protest'.
Malsami estas ja motivo
de kulpo ĝis kondamn' al mort',
ĉar kiom pezas homa vivo,
kompare kun via komfort'?

Nun fine ĝoju memkontente,
post la enket', vi, komisar',
vi trovis nomon diligente,
ne gravas se 'stas nur erar'.
Ne gravas se vi en aktivo
atingas celon per la fort'
ĉar kiom pezas homa vivo,
kompare kun bela raport'?

Vi atestantoj de la dramo,
disputis ofte pri la pruv',
sed trafas lin dumviv-kondamno,
vi pravas do, nenia dub'.
Laŭ devo kaj por la edifo,
obeis vi al bona mor',
ĉar kiom pezas homa vivo,
kompare kun via memor'?

Ne ŝatas Petro pri kompato,
ne fluos do ĉagrenparol';
mi diros nur kolere, frato,
ke hontas mi pro ĉi popol'.
Mi krios plu al pasivo,
al la forgeso sen pardon':
nu kiom pezas homa vivo,
kaj vivos Petro en prizon'!


immagine divisoria delle canzoni

KIO PLU RESTAS (C. Trenet)

Que reste-t-il de nos amours?

- Trad. Giuseppe Castelli -

La vent'
frapadas ĉe mia pordo
kantante pri am' kaj morto
vespere dum la aŭtun'.

La sent'
min kaptas jam de angoro
kaj min frostigas memoro
pri l' amoj de mia jun'.

Kio plu restas, iamaj amoj?
Nenio festas, neniaj flamoj;
nur unu fot' - jam flava fot' -
laŭ eksa modo.

Kio plu restas el sent' naiva,
rido duopa, ĵuro porviva?
Nur eta kart' en iu part'
de la komodo.

El la aprilaj vesperoj stelaj,
vento trahara kaj kisoj ŝtelaj,
kio plu restas el ĉio ĉi?
Nu, diru vi.

Nomon murmuri, vidi vizaĝon,
duonmemori foran vilaĝon
kaj la junaĝon de mia am'
el la iam'.
Ne plu
en la mallum' man' en mano,
ne plu karesa spontano;
nek ĝoj' freneza, nek plor'.

Ne plu
kaŝitaj floroj en libro:
jam malaperis la vibro
samkiel faras vapor'.

Kio plu restas...

immagine divisoria delle canzoni

KION VI LERNIS EN LERNEJ'? (G. Allwright)

Qu'a-tu appris à l'école?

- Trad. Georges Lagrange -

Kion ĉi-tage vi lernis do
en lernej', mia fil'?
Kion ĉi-tage vi lernis do
en lernej', mia fil'?

Mi lernis pri la bona mor'
kaj ke mensog' 'stas ja horor',
ke ĉiuj vivas en liber',
krom kiuj sidas en karcer'.
Jen kion mi lernis lerneje, paĉjo,
tion mi lernis en lernej'.

Kion ĉi-tage vi lernis do
en lernej', mia fil'?
Kion ĉi-tage vi lernis do
en lernej', mia fil'?

Ke la ĝendarm' protektas nin
kaj la juĝist' kaj gilotin',
ke estas pun' nur por krimul'
eĉ se 'stas foje miskalkul'.
Jen kion mi lernis lerneje, paĉjo,
tion mi lernis en lernej'.

Kion ĉi-tage vi lernis do
en lernej', mia fil'?
Kion ĉi-tage vi lernis do
en lernej', mia fil'?

Ke pravas nia registar'
kaj gvidas nin ĉiam sen erar',
ke l' prezident' de l' respublik'
'stas mem spertul' pri politik.
Jen kion mi lernis lerneje, paĉjo,
tion mi lernis en lernej'.

Kion ĉi-tage vi lernis do
en lernej', mia fil'?
Kion ĉi-tage vi lernis do
en lernej', mia fil'?

Ke foje justas la milit'
ĝin faru ni kun ĝoj' kaj sprit',
ke mortu ni por la patri',
kaj havos mi eble ŝancon pri...
Jen kion mi lernis lerneje, paĉjo,
tion mi lernis en lernej'.

immagine divisoria delle canzoni

LETEROJ (M. Le Forestier)

Les lettres

- Trad. Georges Lagrange -

Maj'! Mil naŭcent dek du. Al kara la edzin',
de pli ol unu jar' mi jam forlasis vin
kaj teron kaj kultivon.
Mi foriris soldat' obee al destin',
en temp' de forpermes' mi venos kaj en fin'
mi restos tutan vivon.
Mi certe venos nur somere por la draŝ'
ĉar por piedirant' tro longe tia marŝ'.
La viton priatentu.
Ĉefe ĝi pro forlas' ne mortu sub herbar'.
Pruntu vi ĉe l' rikolt' ĉevalon de l' nabar'.
Skribu min, ne silentu.

En vintro de dek tri al edzo al karul'
malofte venas vi. Ja tempon, laŭ regul',
nur kurtan vi disponas.
Scias mi, ke marŝad' je cent mejloj nur por
laboradi en kamp' certe vin tenas for,
mi tial vin pardonas.
Olduloj diras jam, ke iĝos tuj frosteg'
kaj mankas al mi fort' nun por la ligno-seg'.
La patro kun merito
segis mem tiom da por daŭri ĝis april'.
Sed ĉu ja kredas vi, laŭ urba informil',
ke estos nun milito?

Aŭgusto de dek kvan, al kara la edzin',
plej tarde je l' aŭtun' i ree vidos min,
por festi pri la venko.
Estas plej fortaj ni. Sed mi rikoltu l' grenon (*)
ĵus naskiĝis bovid', atendu la revenon (*)
de mi por ĝia vendo.
Oldiĝas patro un, li estas laca jam
mi segos lignon mem, ŝpariĝu lia san'!
Mi ŝanĝos la adreson.
Ne plu skribu al mi, nun kara la edzin'
ĉar sen dub' je l' aŭtun' ni ree vidos nin:
festos ni tenerecon.

En vintro de dek kvin, al edzo al karul',
tro longis jam la temp' mi devis post kalkul'
veturi en la urbon.
La bovidon mi do forvendis ĉe l' foir',
mi vizitis l Ĵak' al la maljuna vir'
finpagis mi la ŝuldojn.
Ne paŝas plu la patr'; ne restas unu groŝ',
sed elturniĝos mi. Sen mono en la poŝ'
ŝparegos mi pli multe.
Kiam vi venos re por estri en la dom',
se nenio 'stos plu kaj plu ne restos mon',
ni vivos jam senŝulde.

Aprilo de dek ses, al kara la edzin'
pro via bona kor' mi ne gratulas vin:
grasigas vi friponon,
helpas vi al rabist'. Sufiĉis duonpag'.
Ĉar per la honestec' ni ĵetas en ĉi tag'
al tomboj nian monon.
Laŭdire la milit' tre longe daŭrus plu,
tri jarojn eble eĉ, aliaj diras du.
La tagoj tie samas.
Devas ni kun firmec' elteni kun obstin'
ne klopodas vi nun, mi ne aprobas vin.
Gravas ne, mi vin amas.

Alvenas nun la fin' de tiu vivrakont'
alvenas jam la fin' kaj restis sen respond'
plej lasta ĉi letero.
Tion mi trovis mem en polva subtegment'
en pasinta somer' - nur flava document' -
je tag' de pluvvetero.
Sed diru kial do jam estis lasta paĝ'
sed diru kial d, pasante tra l' vilaĝ'
plurfoje sen ekspliko,
turnis mi vidon for de l' militmonument'
kvazaŭ mi timus je legi en ĉi moment'
la nomon de amiko.

immagine divisoria delle canzoni

NE FORLASU MIN (J. Brel)

Ne me quitte pas

- Trad. Jopetro Danvy -

Ne forlasu min
ĉar forgesos ni
ankaŭ foje ĉi
ke mi vundis vin.
La temp' estu for
de gajeco sen
pro la miskompren'
kaj klarigi por
forviŝiĝu l'hor'
kiam mortis plu
pro tro ofta "ĉu"
feliĉo de l' kor'
Ne forlasu min
Ne forlasu min
Ne forlasu min
Ne forlasu min

Al vi donos mi
perlojn en girland'
en pluvo de land'
kie pluvas ne.
Grundon fosos mi
ĝis post mia mort'
estu via korp'
or' kaj lum radi'
por honori vin
estos amo reĝ'
estos amo leĝ'
estos vi reĝin'
Ne forlasu min
Ne forlasu min
Ne forlasu min
Ne forlasu min

Ne forlasu min
kreos mi en pens'
vortojn ja sen senc'
por vi kun kompren'
mi parolos pri
geamantoj por
kiuj flamis kor'
unu fojon pli
ĉar vi kun renkont'
al li eblis ne
reĝo mortis ve:
jen mia rakont'
Ne forlasu min
Ne forlasu min
Ne forlasu min
Ne forlasu min

Ofte vidis ni
ŝpruci ree flam'
el praa vulkan'
aĝa tro laŭ dir'
ŝajne post la brul'
povas ja teren'
doni pli da gren'
ol bona april'
kaj ĉu dum vesper'
fajro en ĉiel'
de or' kaj malhel'
estas ne gener'?
Ne forlasu min
Ne forlasu min
Ne forlasu min
Ne forlasu min

Ne forlasu min
mi ne ploros plu
ne parolos plu
tie kaŝos min
min gajigos vid'
de vi en la danc'
kaj aŭdo de l'kant'
via kaj la rid'.
Ke fariĝu mi
l'ombr' de via ombr'
l'ombr' de via man'
l'ombr' de via hund'
Ne forlasu min
Ne forlasu min
Ne forlasu min
Ne forlasu min

immagine divisoria delle canzoni

PARAŜUTISTO (M. Le Forestier)

Parachutiste

- Trad. Georges Lagrange -

Vi estis je l' dekoka jar',
vi havis jam la ruĝan ĉapon,
kaj lernis nur pri unu far':
al ĉio pafon.
Nevole iĝis vi faŝisto,
paraŝutisto.

Kaj do de batal' al batal'
pormiĝis la inteligento,
kaj scias vi, ke en real'
'stas nr du gentoj:
l' bonmora kaj la terorista,
paraŝutisto.

Kaj vi fariĝis galonul'
heroo de ĉiuj malvenkoj
kaj kronis gloro kaj gratul'
viajn inventojn,
de vi, torturspecialisto.
Paraŝutisto.

Alvenis tiam la honor'
ordenoj belaj kaj medaloj,
pro ĉiuj faloj,
pro ĉiu kruc' sur via listo,
paraŝutisto.

Sed bedaŭrinde pro misŝanc'
finiĝos nun la temp' milita.
Ne plu batal' ne plu da sang'
estont' fuŝita;
finita la labor' artista.
Paraŝutisto.

'Stas nur laboro de virin',
komandi al viroj kun menso,
cetere mi instruis vin
pri l' ĝusta senco
de l' vorto kontraŭmilitisto.
Paraŝutisto.

Ja daŭras plu via talent'
aranĝas vi ĉiun embuskon.
Sen vera paf' estas event'
de nun sen gusto.
Vi tial eble ŝajnas trista.
Paraŝutisto.

Se jukas vin la konscienc'
ke monon gajnas vi sen batoj,
utilu plu via scienc'
ĉe viaj fratoj:
dungiĝas nun ŝtatpolicistoj;
paraŝutisto.

immagine divisoria delle canzoni

PLEZUR' DE L'AM'

Plaisir d'amour

- Trad. Francesco Pignatelli -

Plaisir d'amour ne dure que un moment
chagrain d'amour dure toute la vie.
Plezur' de l' am' nur daŭr' de moment'
ĉagren' de l' am' daŭras la tutan vivon.

Rigard' de vi briligis lumon por mi
vi portis ĉielon ja kiam vi rigardis min.
Por mi lia am', kaj ĉio mirinda ŝajnas
ĉielarko brilas en mia hejmo, por mi lia am'.

Kaj nun ĉio for, kiel sonĝ' en la maten'
sed vorto plu restas en kor-fund': por mi lia am'.
Plezur' de l' am' nur daŭr' de moment'
ĉagren' de l' am' daŭras la tutan vivon.

immagine divisoria delle canzoni

PRIZONOJ (F. Beranger)

Prisons

- Trad. Georges Lagrange -

Rakontas olda kant', ke iam en prizon'
laŭdire 'stis en Nantes, sidadis ja kaptit',
sed kiu ĝuis pro l' filino de l' gardist'.
Nu, kion faris ŝi ne diras la kanzon'
vizitis ŝi vespere lin e lia lit'
kaj restis dum la nokt' filino de l' gardist'.

Do kion faris ŝi ne diras la kanzon'
sendube en vesper' ŝi lulis per kares'
sendube en la nokto' ŝi lulis al forges'.
Sed poste diris li, tiklante ĉe l' menton':
"Kabino estas mi nun laca de amor',
malligu manojn vi, mi fuĝos morgaŭ for".

Forpasis bona temp' de amo en prizon'
en kiu gardistin', knabino sen skrupul'
allogis per la kor', konsolis per la vul(v)'.
Formortis bona temp' de l' inoj sen kalson'
en kiu la kaptit' rilati povis kun
filino de l' gardist' aŭ eĉ kun nura hund'.

Knabino eĉ la hundo tamen 'stas person'
'stis tamen vera vivo pli humana ol
la elektrona pord' kaj kemi-kamizol'.
Anstataŭ la knabin' nun restas sen rezon'
nur la Vidvin' Permane, la svingo de la tub'
kaj plu ĝis la frenez' solece la masturb'.

Ekzistas en la lando nun model-prizon'
en kiu sidis bubo pro la ŝtel' de aŭt'
lin dresis la gardisto kaj taniĝis haŭt'.
En la model-prizon', prizono sen pardon'
prizono sen knabin', sed kun ŝtaldisciplin'
kaj simple je la fin' la knab' pendumis sin.

immagine divisoria delle canzoni

SIMPATI' (Pink Martini)

Sympatique

- Trad. Giuseppe Castelli -

Ĉi tiu ĉambro ŝajnas al mi kaĝo,
la sunradioj venas tra l' fenestro.
Ekstere hotelknab-arme' minacas jam
forporti min.

Mi ne emas al labor',
manĝi mi ne emas tro;
emas mi al malmemor'
kaj fumas do.

Mi flaris antaŭ longe am-parfumon
pli dolĉan eĉ ol milion' da rozoj;
sed nun sufiĉas unu floro apud mi
por malsaniĝ'.

Mi ne emas...

Malfier'
kaj malesper'
mortigas min, klare, ĉu ne?
Envias mi
pri la simpati':
mi ja ĝin ne konas tre.

Mi ne emas...

immagine divisoria delle canzoni

TION NENIAM VIDIS MI (G. Allwright)

Ca je ne l'ai jamais vu

- Trad. Georges Lagrange -

Mi venis hejmen en vesper'
post drinketo de vin'
ĉevalon trovis en la stal'
kaj mi ne konis ĝin.
Mi tial petis de l' edzin'
"Kiu do en la stal'
ĉi beston lokis sen skrupul'
anstataŭ mia ĉeval'?"
"ŝtopiĝis jam via okul'
vi drinkis tro da vin'
estas nur bovin' por la melkad':
ĝin donis via patrin'".
Mi faktojn strangajn konis, eĉ
stultulojn kun premi',
sed selon sur iu melkobest'
neniam vidis mi.

Mi venis hejmen en la nokt',
post drinketo de vin':
feltĉapon vidis ĉe la hok',
mi ne rekonis ĝin.
Mi tial petis de l' edzin':
"Kiu nova model'
de ĉapo pendas tie ĉi
anstataŭ mia ĉapel'?"
"ŝtopiĝis jam via okul',
vi drinkis tro da vin'
'stas nur malnova kaserol'
ĝin pruntis la avin'".
Mi faktojn strangajn konis mem,
ekapojn de simi',
sed kaserolon nur el felt'
neniam vidis mi.

La postan nokton en la dom'
post drinketo de vin'
sur seĝo kuŝis pantalon'
mi ja rimarkis ĝin.
Mi tial petis de l' edzin':
"Kies do pantalon'
ĉi tie kuŝas sur la seĝ'
anstataŭ mia kalson'?"
"Ŝtopiĝis jam via okul'
vi drinkis tro da vin'.
Ĝi estas nur nigra ĉifon'
ĝin lasis najbarin'".
Mi faktojn strangajn konis jes,
eĉ homojn kun mani',
sed ja ĉifonon kun la zip'
neniam vidis mi.

Alvenis mi en frumaten'
post drinkado de vin'
kaj vidis kapo sur kusen'
ĝi ne similis min.
Mi tial petis de l' edzin':
"Kiu 'stas tiu knab'?
Jen kiu kuŝas en la lit'?
ne ŝajnas mia kap'"
"Ŝtopiĝis jam via okul'
vi drinkis tro da vin'.
Ĝi estas nur dika melon'
ĝin portis la onklin'".
Mi vidis ormedalojn pro
spert' en agronomi',
sed jam lipharojn sur melon'
neniam vidis mi.


immagine divisoria delle canzoni

VEKIĜO (P. Julien)

Réveil

- Trad. ? -

Lasu min for el dormovertiĝ'
lasu min dum akir' de konfid'
lasu min dum ekĝu' pro vekiĝ'
lasu min dum reakiro de fid' en mi, en mi, en mi

Se ovojn kovis mi
dum jaroj mil kaj plu
se vortojn tordis mi
nun ili estos nur
rigora suvenir'
kaj kava revaer'
post mia vid-akir'.
Mi estas nur esoer'
mi dormis eble tro
pro via forta vol'
kaj tempo pasis pro rol'
El mi nur venis flor'
por la vir-influ'
el mi eliris plor'
por malofta viv-ĝu'.

Vi ĉiam revis min
obea kun kapric'
senvola kun obstin'
kun dolĉo kaj kun spic'.
Mi longe aŭdis pri
laŭd al mia silent'
pri mia virto kant'
montriĝis via sci'.
Mi dormis dum la jun'
dum temp' kuris sen fin'
kaj sen sci' pri la sun'
kiu povus ĝeni min
ordono via jen
kvazaŭ pastra komand'
ĉe sun' estas malben'
sub lun' via reĝland'

Dormanta belulin'
vekiĝis en arbar'
la princo kun fascin'
nur estas fablovar'.


immagine divisoria delle canzoni

VILAĜANO (F. Beranger)

Departement 26

- Trad. Georges Lagrange -

Tion ĉi rakontis li, Jozef' 'stas lia nom',
kvardekjara en april' kaj sulka la vizaĝ'
estis dum aŭtunvesper', mortetis la vilaĝ',
sidis li sur ligna benko antaŭ sia dom'.

Naskas idojn la ŝafin', kapridojn la kaprin',
kiam do mi zorgos mem pri propra la ŝafar'?
Mi revenis tien ĉi post la dudeka jar'
la valizoj plenas per soleco nur sen fin'.

Por ŝi, kiun atendas mi, penadis mi sen plend'
rekonstruis domon mem dimanĉon post sabat'
kun heitado kaj friduj' kaj radiaparat',
tien foje venas mi kaj sidas en atend'.

Sed dum mi laboris plu mi skribis al ĵurnal'
fotobildon sendis mi por svatoanoncet';
kaj respondis unu jam, ke logas ŝin la pet';
venis ŝi el Bretoni' al ni en la montar'.

Frederiko la spicist' ŝin gvidis al mia pord',
fojon dum la rondvendad' en olda veturil'.
Kiam mi renkontis ŝin ni staris vid-al-vide;
kial do ŝi venis nun: ni restis nur sen vort'.

Vizitigis domon mi, parencojn eĉ al ŝi,
ni babili provis plu amike kaj kun dec',
kun sincero dankis ŝi pro nia afablec';
ial tamen, diris ŝi, ne restos tie ĉi.

Por ŝi, kiun atendas mi, mi skribis al ĵurnal',
fotobildon sendis mi, kaj ĉion laŭ neces',
unu iam diros jes al mi kun interes',
unu iam venos al, kaj restos en montar'.

Tion ĉi rakontis li, Jozef' 'stas lia nom',
kvardekjara en april' kaj sulka la vizaĝ'
estis dum aŭtunvesper', mortetis la vilaĝ',
sidis li sur ligna benko antaŭ sia dom'.

immagine divisoria delle canzoni

LA VIROJ (H. Tachan)

Les z'hommes

- Trad. ? -

Alpisas li kontraŭ la mur'
kaj ŝuojn kovras la malpur'
starpiso samas je sekur'
por viro

Horizontalas akvoflu'
pipilkojn li posedas du
pependajn sub la tiel plu
de viro

Kun sia sceptro en kalson'
kaj periskopo sub la zon'
kvazaŭ karoto aŭ baston'
jen viro

Kaj el ĉi tiu akvokran'
ŝraŭbita je la ventroplan'
fluas milit', fluas infan'
tra viro

Rakontas li pri in-konker'
ke inoj pensas per uter'
ride dum trinko de bier'
kun viro

Rakontas li pri mimilit'
kun nostalgio en subit'
lalarmoj fluas sen limit'
el viro

Vireco en la dorsosak'
orgojlo en kartoĉpak'
kaj agresemo sur la jak'
ĉe viro

Vokos vin "samseksemul',
duona in', vermo kaj pul'"
se vi ne boksos laŭ regul'
la viro

Li amas inojn kun pasi'
foje nur temas pri hobi'
"ili ne estas kiel ni"
ni, viroj

Li amas inojn sen hezit'
pasivajn, ĉarmajn kaj kun sprit'
prefere, tamen, en la lit'
de viro

Ĉu en bebej' aŭ en buduar'
en kuirej' aŭ e trotuar'
li amas inojn sen avar'
li, viro

Kaj ĉu putin' aŭ Penelop'
kajĉu vipur' aŭ antilop'
finfine temas pri truŝtop'
far viro

Revolucia ĉefa trajt'
estas triumbfo de la rajt'
aludas mi je homa rajt'
por viro

Ne temas vere pri rifuz'
sed pluraj lingvoj pro konfuz'
samigas homojn en la uz'
je viro

Al inoj sen revoluci'
fortondis kapojn kun pasi'
de ĉiam kaj en ĉiu naci'
la viroj

Naskomaŝin' iĝis ĉinin'
laborformik' afrikanin'
ne inda la indianin'
pro viro

Vualon kreis en Islam'
ĉastzonon kreis por la dam'
kaj la kialo estis am'
ĉi viro

Kaj en la kampo de prostat'
eĉ komunisto-demokrat'
ofte nur estas kaco-krat'
ĉar viro

Pardonu min, min ĝenas pik'
ie ĉi sub la umbilik'
ĝuste ĉe mia pov-radik'
de viro

Pardonu min, mondosinjor'
el via fort' kaj povangor'
el ĉio ĉi mi emas for
el viroj

Al ĉiu la revoluci'
kiu por li nun taŭgas pli
ĉu kamarad' estos kun mi?
Kun viro?



Listo laŭ originala titolo - Listo laŭ Esperanta titolo

Listo de la italaj kantoj laŭ originala titolo - Listo de la italaj kantoj laŭ Esperanta titolo