LILI MARLEN'

Lili Marlen

- Trad. Renato Corsetti -

Ĉe la kazerno por la rendevu'
staris ĉi lanterno restanta sen detru'
nun revas mi pri la reven'
al rendevuoj sen ĉagren'
kun vi Lili' Marlen'
kun vi Lili' Marlen'.

Unu aspektis nia ombropar'
tuta arbo spektis ĉi amon sen kompar'
ĉar dum vespero kaj maten'
pludaŭris ĉiam sama scen'
kun vi Lili' Marlen'
kun vi Lili' Marlen'.

Sed trumpetisto ĉiam vokis min
eblis ne rezisto al fia disciplin'
kaj devis ĉesi la promen'
pro mia devo esti en
sen vi Lili' Marlen'
sen vi Lili' Marlen'

Vian lascivon bone konas ĝi
sed el via vivo min jam forstrekis ĝi
dum mi batalas sur posten'
ĉe la lanterno paŝas sen
sen mi Lili' Marlen'
sen mi Lili' Marlen'

El ĉi silento el ĉi tera grud'
levas min la tento al via am-inund'
se reaperos la seren'
mi pretos ree por promen'
kun vi Lili' Marlen'
kun vi Lili' Marlen'

immagine divisoria delle canzoni

LIL-MARLIN'

Lili Marlen

- Trad. Rikardo Ŝulco -

Ĉe la kazerno ĉe la granda pord'
staris ja lanterno kaj staras ĝi laŭ ord',
revidi volas tie ĉi
kaj stari sublanterne ni
iame Lil-Marlin'
iame Lil-Marlin'.

Niaj ombroj iĝis kune unuaĵ;
ke ambaŭ enamiĝis tuj iĝis videblaĵ'.
Kaj vidu nin la pasantar':
jen sub lantern' amanta par'
iame Lil-Marlin'
iame Lil-Marlin'.

Gardist' per gesto: eksonas dormsignal';
tri tagojn en aresto - Mi jam venas Kaporal'.
Ni tiam diris: "Ĝis revid'!"
Mi emus iri sen timid'
Kun vi ho Lil-Marlin'
Kun vi ho Lil-Marlin'

Vian paŝiradon sveltan konas ĝi
donas noktlumadon, pensas ne pri mi.
Kaj se atingus min fatal'
ĉu starus sub lantern' rival'
Kun vi ho Lil-Marlin'
Kun vi ho Lil-Marlin'?

El kvieta loko el la tera kuŝ'
levas min revvoko de l' enama buŝ'.
Dum turnas sin vespernebul',
mi ree estos lanternul'
ĉiame, Lil-Marlin'
ĉiame, Lil-Marlin'.

immagine divisoria delle canzoni

MACKIE MESSER

Mackie Messer

- Trad. ? -

Kaj la ŝarko havas dentojn
montras ilin sen hezit'
kaj Macheath tranĉilon havas,
kaŝas bone ĝin al vid'.

Ĉe Tamizaj akvoj verdaj
oftas nun subita mort'.
Ne la pesto tion kaŭzas
estas la Macheath-a ord'.

Kaj Ŝmul Meier malaperis
kiel kelka riĉa vir'.
Lian monon havas Mackie
sen riproĉo pro l' akir'.

Jenny Towler oni trovis
kun tranĉil' en la korsaĵ'
Mackie sur la kaj' ne scias
ion pri ĉi maljustaĵ'.

Alfons Glite, la transportisto,
kie li troviĝas nur,
eĉ se iu, do ne Mackie
scias ion pri la spur'.

Dum la Soho-brulo mortis
sep infanoj kaj oldul'.
En l' amaso staras Mackie,
lia scio estas nul.

Ho del ŝarko la naĝiloj
ruĝas ĉe la sangverŝad'.
2f. {Mackie Messer krimas gante,
zorgas lerte pri kaŝad.}

immagine divisoria delle canzoni

MEKI MESER

Mackie Messer

- Trad. Renato Corsetti -

Kaj la ŝarko havas dentojn
tuj videblajn sur makzel'
Meki havas la tranĉilon
kaŝas ĝin sub la mantel'.

De la ŝarko la naĝiloj
sange ruĝas en la mar'
sed ĉe Meki pro la gantoj
ne videblas la misfar'

Iun belan sunan tagon
homo mortas sur la strand'
Meki fuĝas trans angulo
sen esplor' kaj sen demand'

Kaj Ŝmul Majer malaperis
tio oftas ĉe riĉul'
Meki ĝuas lian monon
tre trankvile sen skrupul'.

Oni trovis Ĝeni Taŭla
kun tranĉilo en la kor'
Meki paŝas sur la kajo
ĉia pruvo estas for.

En la Soho-fajro mortis
sep infanoj kaj grizul',
Meki staras en l' amaso
mire gapas el angul'.

La vidvino neplenaĝa
ŝi vekiĝis kaj sen pli'
2f. {Ŝin kompensis l' asekuro
Meki, kiom kostis vi?}

immagine divisoria delle canzoni

Listo laŭ originala titolo - Listo laŭ Esperanta titolo

Listo de la italaj kantoj laŭ originala titolo - Listo de la italaj kantoj laŭ Esperanta titolo