ANORAKO (F. GUCCINI)

Eskimo

- Trad. Renato Corsetti -

Dimanĉo tia, tiam en septembro
verŝajne ĝi ne pezus tiel ĉi,
somero mortis laŭ alia tembro
ĝis antaŭ dudek jaroj pli-malpli.
Kun senkonscio en la pubo subo
revolucio kaŭris sub la saĝo,
vi plene pagas kaj laŭ inflacio
pro via tiu ĉi matura aĝo.
Sed dume vi ŝanĝiĝis tre malmulte
eĉ se nun estas en ekzpozici'
la io, kiun mi alstrebis stulte
kaj stulte filozofiumis pri.
Ĉe vi de tiam ne ŝanĝiĝis multo
kaj se vi nun komprenas pri orgasmo
duone klaras mia juntumulto
vi nun centjaras kaj sen entuziasmo.
Mi portis tiam simplan anorakon
pro malriĉeco kaj ne pro prefero:
ĝi ne simbolis klaskonscian jakon
por mi ne estis tio la afero.
Mi portis senmakulan konsciencon
kaj ĝin mortigi estis via celo,
vi uzis vian tutan paciencon
per fotoj familiaj kaj mantelo.
Jes ja, ŝanĝiĝis mi de tiu dato
la anorako, kiun konis vi,
ankoraŭ nun ĝin portas mia frato,
vi portus ĝin sed jam ne rajtas vi.
Ne eblas ŝanĝi flankon pro kapricoj
nur poste kaj pro ia mondospito,
vi nun promenas kun liberaj cicoj,
mi faris tion tiam sen medito.
Ni estis kune en Sankta Luĉia,
sub la servistarkado dum Kristnasko,
mi pensis ke Bolonjo estas mia,
dum dancis ni kun karnavala masko.
Ni ambaŭ lasis iun eksamikon
sen dramoj, sen kialoj, sen ŝancelo,
pro pulovero sentis mi ĝenpikon,
min ĝenis tiu aĵo, la mantelo.
Miaj fingroj sentis jam ribelimpeton,
sed mono tute mankis en la poŝo,
por mi vi pagis la kinejbileton
neniam iris vi kun ul' sen groŝo.
Mi ne komprenas kial vi min amis,
malsamis mi je ĉiu via kliŝo,
sed inter multaj, kiujn vi enflamis,
inklinis vi al ĉi bedaŭra fiŝo.
Unuafojaj floroj ne plu estis
en tiu jaro, en la sesdekoka,
finfine la ribelon mi ekfestis
aŭ simple fuĝis el medi' sufoka.
Ankoraŭ vi atendis ilin, tamen
mi jam diskriis ke ĵus "mortis Dio"
kaj mortis la sistemo, punkto, amen!
Kaj revis pri Dilan' kaj kompanio.
Kaj Ĝani ĵus revena de Londono
detale li prelegis pri LSD
lekciis al ni ĉiuj pri la fono
de geedziĝo laŭ hipia modo.
Ni kiuj ja neniam faris tion
ni kiuj ja neniam tion faros
ni spektis ĉi kreskantan utopion
kaj vidis ke problemoj ade aros.
Kaj eble nin konsolis nur amoro,
amoro kun iomo da perturbo,
en lito luprenebla nur dum horo
sur kiu kuŝis vice tuta urbo.
Amoro laŭ la stilo "je la diablo"
ĉu vidi aŭ ne vidi vian nudon
en tre malvarma ĉambra malagrablo
dependis de klimato ne de prudo.
Nun kiam ni ja povus tion fari
nun kiam la problemoj estas for
ni ree ŝatus por amoro stari
malantaŭ muro en malfrua hor'.
Nun kiam spertas ni pri preskaŭ ĉio
ni stare umus ree laŭ la kliŝo
kaj pro la damne granda nostalgio
ni riskus malpurigi vian tapiŝon.
Parolu ni pro emo al parolo,
ni ridu por ne plori ĉar en fin',
pensante pri tiama nia bolo,
mi gapas nun kompate vin kaj min.
Mi tamen nun imagas ke kvazaŭe
ni ree estas tiam en la fablo,
por esti dek kvin jarojn malantaŭe
kaj havi ĉion nur pro la probablo.
Je dudek jaroj ĉio estas ebla,
je dudek jaroj ĉio estas, eble.
Je dudek jaroj kiom da imagoj,
la kapo plenas nur je stultaj blagoj
aŭ eble tiam estis ni ni memaj
kaj la juneco estas iluzio
post diskoj kaj debatoj plurproblemaj
diru la veron, nu, ĉu restas tio?
Nun en septembro ĉi dimanĉa tago,
ĝi malrapide venas al la fino
kun la kutima tre sencela vago
dum zorgas mi pri aĵoj laŭ rutino.
Kaj same pensas eble la amikoj,
eksuloj, rezignintoj, forgesintoj
ludantaj per pasintomistifikoj
dum pensas ili pri malaperintoj
kun mia anorako laŭ kutimo
ankoraŭ ne sendita al arĥivo
mi faras mian eblon sed en limo
kaj morgaŭ zorgos, eble, pri la vivo,
plukantos mi al vi ĉi tiun kanton
kantitan same jam ali-okaze
ignoru ĝin, vi jam ignoris kvanton
kaj temas pri la lastaj ĉiukaze.

immagine divisoria delle canzoni

ARBO KAJ MI (F. Guccini)

L'albero e io

- Trad. Francesco Pignatelli - Giuseppe Castelli

Kiam alvenos la tago de l' fin',
post mia lasta rigard' al la mondo,
ne metu ŝtonon vi sur korpon mian
ĉar ĝia pezo tro premus min;

sed serĉu arbon plej junan kaj fortan:
jen la plej taŭga fina stacio;
mi nur deziras revenon postmortan
sub la cielon laŭdire de Dio.

Tiel, dum vintro, en lito subtera,
plu ĉe la arbo mi vivos sen ĝeno:
kvazaŭ dormante, mi restos espera
pri revekiĝ' dum baldaŭa mateno;

kaj kiam ni la printempon ricevos,
denove vivaj ni estos ankoraŭ
kaj miajn fingrojn el branĉoj mi levos
al la ĉielo mistere kolora.

Kaj se somere la venton allogos
ama invito de floraj burĝonoj,
flagojn foliajn ni kune flirtigos
kaj al la vivo ni kantos kanzonojn.

Tiel ni restos dum jaro post jaro
sur mondo tera, arbo kaj mi:
vintre, somere, eternos la staro
kontraŭ ĉielo laŭdire de Di'.

immagine divisoria delle canzoni

AŬTOGRILL (F. GUCCINI)

Autogrill

- Trad. Giuseppe Castelli -

La knabino post la benko la bieron miksis kun la 7up;
ŝiaj dentoj kaj la kavetoj vangaj ridis taŭge por afiŝ',
kiel tiuj eksponataj en la eta Autogrill;
kamionoj forbalais miajn revojn per brufrap'.

Bela estis ŝi, sed nematura, malgajeta, blond-neblonda,
kiel herbo de fervojkrutaĵo, kiel floro senpretenda...
La silento difektiĝis nur pro ĥimeraro mia,
kiun fingre mi desegnis en glasrondo fantazia.

La fenestro kaj la vojo pro malalta suno brulis,
la vizaĝon sodakvujo per la suno respegulis;
kaj aperis fulmosignoj ĉirkaŭ la benzinpumpilo,
kaj mi... Mi frostis pro malgaj' kaj malfacilo.

Iom honte mi elektis diskon, ekfunkciis la diskil':
mi nue emis senti min en sceno de malnova Fox-a film';
sed por ke ŝin ne ridigu tiu aĉa filma kliŝ',
mi batetis te-skatolon kun la bildo de la hind'.

Sed mi estus ja devinta diri "Mi vin volus alparoli"
kaj, prenante ŝian manon sur la benko "Ĉu ni povos ĉiam soli?
Ĉu vi povas senti, tuŝi tiun ĉi melankolion?
Ni ne lasu ĝin elflui, ni foriru, faru ion!"

Knare haltis mia disko kaj gutadon aŭdis oni,
kaj la pezo de l' aer' daŭrigis pezi kaj neoni;
dum superis la glasbruon mia penda fraza aro,
kaj mi... La ejo eniriĝis de geparo.

Kaj subite, kiel ofte okazadas, ekŝanĝiĝis ĉio tie,
la kurtenoj roznilonaj la relumojn viŝis for maliluzie:
la ŝoseo min forvokis, ŝin restigos la labor',
do, mi lasis kvincentliran kromon kaj mi iris for...

immagine divisoria delle canzoni

CIRANO (F. Guccini)

Cirano

- Trad. Giuseppe Castelli -

Bonvolu proksimiĝi, al mi bonvolu veni,
sinjoroj mallongnazaj: ne eblas vin elteni!
Mi povas vin mortigi kaj vian malhumilon;
en ĝin mi trafe ŝovos ĉu glavon ĉu skribilon.
Bonvolu proksimiĝi: vi indas nur je moko,
poetoj senutilaj de nia merdepoko,
aĉuloj sinvivtenaj per versoj sen efiko:
ne mankas mon' kaj gloro, sed mankas la fortiko.
Do ĝuu la sukceson dum via tag' prospera,
ĉe spektantar' dresita kaj tute ne danĝera;
kaj flugu eksterlanden por fuĝi de l' impostoj
kun via rid' lertula, filistroj ĝis la ostoj...
Kaj mi, mi estas nura kadet' el Gaskonio,
sed malŝategas homojn sen am' kaj fantazio;
tre for de la batalo por mon' kaj pov' mi kuŝas,
kaj cele de l' licenco mi senpardone tuŝas.
Mi senpardone, senpardone tuŝas.

Kaj vi, politikistoj, bonvolu proksimiĝi,
vi, novaj ĉefrolantoj kapablaj tre prestiĝi,
alvenu sakportistoj, flatistoj, duonuloj
kaj teleĵurnalistoj, falsistoj sen skrupuloj,
vi, kiuj el ajnismo sukcesis fari arton:
kuraĝu, liberistoj, malkovru vian karton,
ne timu elĉerpiĝon de la voĉdon-viando
en tiu ĉi benita absurda Bela Lando!
Kaj mi prifekas ĉion, eĉ mian propran dramon:
mi ŝatas malŝatiĝi kaj amas la malamon;
malam' al la ruzuloj en mi de longe puŝas,
kaj cele de l' licenco mi senpardone tuŝas.
Mi senpardone, senpardone tuŝas.

Kelkfoje, dum mi solas kun monstra nazo mia
(alvenas mi je l' kvara kaj ĝi jam je la tria)
foriras la kolero kaj restas la memoro:
"Am-revi mi ne rajtas", mi pensas kun doloro.
Mi ne kalkulis kiom da inoj ĉe mi pasis:
ĉu kulpas la destino, ĉu mi, ni nin forlasis;
kaj se tro forte pezas sur mi ĉiama solo,
mi min enŝlosas hejme kaj verkas por konsolo.
Sed sentas mi interne: ekzistas granda amo;
mi amas tute pure, sed min bruligas flamo;
Roksana tro malsamas, tro plenas je gracio:
mi provos ekparoli al ŝi per poezio.

Alvenu malplenuloj, sufiĉas jam pri tio,
vi, pastroj, vi, vendistoj de vivo-iluzio:
se vere via Dio ekzistas en senfin',
rigardu vian koron: vi jam perfidis lin.
Kaj vi, fanatikuloj de la materiismo,
tutcertaj ke ni solas en tiu ĉi abismo,
gustumu viajn glanojn kaj serĉu sur la tero
la veron, kiel porkoj: mi flugas tra l' aero.
Reiru hejmen, nanoj vivantaj senpasie:
gigantojn mi bezonus, foriru de ĉi tie;
per viaj antaŭjuĝoj kaj dogmoj mi ne fuŝas,
kaj cele de l' licenco mi senpardone tuŝas.
Mi senpardone, senpardone tuŝas.

Mi tuŝas malamikojn per nazo kaj per glavo,
sed nun mi ne plu trovas la vojon al la savo;
mi ne kapitulacos al la malbon': mi certas
ke vi min povas savi, kaj tion mi asertas,
ke devas esti loko, ĉiele aŭ surtere,
por vivi en la justo, por vivi sensufere!
Ne ridu pri ĉi tio, tro akrus tia puno:
mi estas nura ombro, Roksana, vi, la suno.
Sed certe vi ne ridas, dolĉega sinjorin',
kaj nun sub via domo mi ne plu kaŝas min.
Ne estis senutila por mi sufero tia;
subskribas mi, Cirano, kaj restos plu nur via...

immagine divisoria delle canzoni

DIO MORTIS (F. Guccini)

Dio è morto

- Trad. Giuseppe Castelli -

Mi vidis
homojn de mia sama aĝo, kiuj iris
laŭ tiuj vojoj kondukantaj al nenio;
ilia revo al frenezo ilin tiris,
dum ili serĉis tiun ion netroveblan
en ĉi tiu laca mond',
laŭ noktoj kiujn malsekigas alkoholo,
en tiuj ĉambroj transformitaj per pilolo,
en tiu ĉi tutmonda urbo, ties nuboj, ties fum',
ĉu kontraŭstari aŭ engluti nian civilecon plu?
Kaj Dio mortis,
ĉe l' randoj de la stratoj Dio mortis,
ĉe l' partpagitaj aŭtoj Dio mortis,
ĉe la someraj mitoj Dio mortis.

Mi aŭdis
ke tiu ĉi generacio ne plu kredas
je ĉio, kio de tro longe nin obsedas,
eternaj mitoj de herooj kaj patrujo,
ĉar estas tempo jam por nei la malveron,
ĉiujn kredojn tiajn ĉi,
kredojn faritajn el kutim' kaj malespero,
la politikon nuriĝintan kariero,
la dignon plenan je malpleno,
la burĝan penon por la mono,
la hipokriton de l' fidelaj
subtenantoj de la bono;
kaj Dio mortis,
en ĉiu koncentrejo Dio mortis,
kun ĉiu rasa mito Dio mortis,
en ĉiu partiejo Dio mortis.

Mi pensas
ke tiu ĉi generacio estas preta
por nova mondo, por espero ĵus naskita,
por estonteco jam ĉemana, por senarmilaj ribel-agoj,
ĉar ĉiuj ni jam scias bone ke Dio mortas dum tri tagoj
kaj revivas,
en nia nura kredo Dio vivas,
en nia nura volo Dio vivas,
en la morgaŭa mondo Dio vivas.

immagine divisoria delle canzoni

LIBERA NOS DOMINE (F. Guccini)

Libera nos Domine

- Trad. Giuseppe Castelli -

De morto nigre seka, de morto industria,
de morto malnatura, de morto malgracia;
per mano policista aŭ de general’ mania,
pro voja akcidento aŭ pro venen’ ĥemia;
de la kugloj sencelaj de idealo ĉia,
de ĉiuj ĉi fiaĵoj kaj ĉiu ajn alia

libera, libera, libera, libera nos, domine.

De l’ tuta kretenaro el ĉiu ajn koloro,
de l’ inkviziciistoj kaj ties fiodoro,
frenezaj jakobenoj kaj mastroj de doloro,
martiroj de malamo, revantoj de teroro;
de tiuj, kiuj murdas kun pio kaj fervoro
kaj sin nomumas juĝi pri ĉies mens’ kaj koro

libera, libera, libera, libera nos, domine.

De l’ netoleremuloj malriĉaj je spirito,
de l’ ŝajn-intelektuloj kaj ĉiu ties mito,
de ĉiu konkeranto, de ĉiu enlumito,
de ĉiu aroganto, de ĉiu parazito,
de ĉiu ajn cinika amaso aŭ elito,
de l’ egoismo ŝmira, sklaviga je l’ profito

libera, libera, libera, libera nos, domine.

De vi, de viaj bildoj, de via mallibero,
de l’ pastroj ĉiakredaj kaj ties malsincero,
de vivo paradiza, de vivo en infero,
de l’ trompoj por forgeso de morto kaj sufero,
de ĉia krucmilito, de ĉia bibliero,
de ĉiu obsedita soldato de la Vero

libera, libera, libera, libera nos, domine.

immagine divisoria delle canzoni

LA LOKOMOTIVO (F. Guccini)

La locomotiva

- Trad. Pier Luigi Cinquantini -

Pri la vizaĝ' sen kono
mi estas kaj pri lia voĉo
kaj eĉ pri lia nomo
pri kie estis lia loĝo
pri la kolor' de liaj haroj
pri kiom estis li jam aĝa
sed en la fantazio
mi havas bildon lian:
heroo estas juna, kuraĝa

Sed tamen la epokon
mi konas kaj lian profesion:
l' unuajn jarcentjarojn
estro de lokomotivo.
Epoko kiam komenciĝis
de l' mizeruloj milit' sankta
la trajn' faris l'impreson
de mito de progreso
tra kontinent' rapidiranta

Kaj la lokomotivo
timigis kiel monstr' arkana
regata de la homo
per lia pens' kaj lia mano
rorante, per sia veturo
postlasis ĝi distancojn infinitajn
ĝi montris per si, kura,
potencon obskuran
la saman forton kiel dinamito

Krom tiu granda forto
ekflugis tiam idealo
diranta: "En la mondo
la homoj estas egalaj"
kaj kontraŭ reĝoj kaj tiranoj
eksplodis kun defio
la proletara bombo,
forigis ĉiun ombron
la torĉo de la anarkio

En ĉiu tago trajno
transiris lian stacidomon
tre luksa vagonaro
al fora celregiono
li vidis homojn respektitajn
en la veluroj kaj valoroj
li pensis pri l' mizero
de la homarcetero
pri trajno plena je sinjoroj

Okazis tiam io
kaj tio estis por li sprono
kolero eble olda,
generaciojn sen blazono
kriantaj al la venĝo
blindigis l(i)a(n) animon
forgesis pri l' kompat'
li kaj pri l' karitat'
armilo lia: jen la vapormaŝino.

Kaj sur la trako staris
la lokomotivo:
maŝin' pulsanta ŝajnis
ĝi estaĵ' en vivo.
Pro forto blinda de fulmego
ĝi ŝajnis juna ĉevalido
kun emo l ribelo
voranta for la relon
liberigite ĵus el brido

Kaj dum normala tago
sed kun en korp' pli da kolero
ripari majustaĵon
li pensis trovi manieron.
Li vekis la dormantan monstron
klopodis li forigi l' timon
kaj antaŭ ol konscio
pri la operacio
la monstro kuris jam en malproksimo

L' alia trajn' kuradis
sen sci' rapide kiel sago
neniu tiam pensis
ke tiu estis venĝotago
sed ĉe l' bolonja stacidomo
eksplodis la novaĵo kiel sago
"Novaĵo tre tre hasta
ekagu senprokrastaj
lanĉiĝis frenezul' kontraŭ la trajno

Sed dume kuras kuras
kuras la lokomotivo
kun siblo de vaporo
estaĵo ŝajnas ĝi en vivo
kaj ŝajnas diri al kurbaj kamparanoj
la fajf' difuziĝanta temerara:
"Ne estu timaj, fratoj,
ĉar kuras mi al fato,
triumfu la justico proletara".

Ĝi kuras kuras kuras
kun pli da forto
kaj kuras kuras kuras
ĝi al la morto
nenio plu povas deteni
senliman forton detruantan
nur restas la eksplodo
kaj poste l' epilogo
de l' morto, juĝo egaliganta

Rakontas historio
pri l' fino de la fakto:
devojigita estis
maŝin' sur parkad-trakon
per sia lasta sufera bleko
vulkane la maŝino erupciis
eksplodis ĝi al suno
vualon sternis fumo
post frapego li ankoraŭ plu konsciis

Sed ni daŭrigas pensi
pri li ĉe la motoro
dum veturigas li plu
maŝinon per vaporo
kaj ke alvenu ree
novaĵ' el tiu speco
pri lokomotivo
kiel estaĵ' en vivo
armil' kugleca kontraŭ maljusteco.

immagine divisoria delle canzoni

MALJUNULO KAJ INFANO (F. Guccini)

Il vecchio e il bambino

- Trad. Renato Corsetti -

Jen iris du homoj maljuna kaj juna
promene renkonte al horo vespera
Pulvora kurteno ruĝigis la fonon
dum brilis la suno per lumo malvera
la vasta ebeno senfine ebenis
ĝis homa okulo sukcesis alveni
malestis homspuroj la tutan ĉirkaŭon
nur sombraj konturoj de turoj el fumo

La du plupromenis la tago forsvenis
kaj la maljunulo plorante parolis
kun fora animo malsekaj okuloj
postvagis memorojn pri tagoj pasintaj
maljunuloj suferas ruinojn pro aĝo
ne povas distingi realon de revoj
maljunuloj ne scias en sia memoro
distingi en revoj malveron de vero.

Kaj li diris plue pri tiu ebeno:
"Imagu ĉi tion kovrata per greno
imag la fruktojn imagu la florojn
kaj ĝuu la voĉojn la buntajn kolorojn
ĉi tie ĝis vido en foro sin perdis
kreskadis la arboj kaj ĉio brilverdis
kaj falis la pluvo kaj markis la sunoj
la ritmon por homoj kaj por la sezono"j.
Ekhaltis la knabo kun stranga mieno
ĉar antaŭ li estis tutnova mirsceno
kaj la maljunulon li petis rev-voĉe:
"Mi ŝatas fabelojn, nun pliajn rakontu".

immagine divisoria delle canzoni

OFELIA * (F. Guccini)

Ofelia

- Trad. Francesco Pignatelli -

Kiam vespero
ekfarbas per stranga
kolor' sunsubira
kastelan turaron
Ofelia la eta
en vesto purblanka
aliras la nokton
nudpiede leĝera

En mano ŝia
bukedo da floroj
en bril' okula
briladas la revoj
en pens' misteraj
mil' da koloroj
pri vivo pri morto
pri veko pri dormo

Ofelia
pri kio penso via
dum voĉo de remparo
anoncas pri
la temp-alven'
kaj tago foren glitas

Ofelia
Rigardas vi la verdon
de l' akvo de la foso
ekravas vin
la truto-glim'
kaj ties kolorŝanĝoj

Kial vi metis
vestaĵon plej puran
kial vi kombis
la nigran hararon
eble pri edzo
ekkaptas teruro
ke li ĝin trovus
ne longa ne bela

Kian sekreton
de vi lipo kaŝas
kiu poeto
aŭ kia poemo
respondas la birdoj
en flugo rapida
aŭ nur respondas
de frenezemo

Ofelia
en silk' en nigra ombro
vi dormas en la ĉambro
en la silent'
ekaŭdos vi
ludadon de liuto

Ofelia
ne konas vi la kvanton
de travivaĵoj mondaj
aŭ konas ja
kaj kantos vi
per vortoj sorĉ-magiaj

Ofelia
de vi la vort' en vento
perdiĝas en la tempon
ĝin aŭdos jam
nur ema hom'
en milda fortintado

immagine divisoria delle canzoni

LA PENSIULO (F. Guccini)

Il pensionato

- Trad. Giuseppe Castelli -

Mi povas aŭdi ĉion tra ĉi tiu mur' maldika
kaj flari la odoron de manĝaĵo tre malŝika;
mi vidas lin ĉe l' lumo de lampeto apenaŭa
min rememoriganta pri la tempo hieraŭa.
Mi vidas liajn meblojn el epoko tute fora,
gazetojn jam malnovajn en angulo polvodora,
dum li plenumas rite la kutimajn programerojn:
tagmanĝi, reordigi, lavi manojn kaj telerojn.

Mi aŭdas revenante hejmen, lace dum mateno,
malfermon de fenestro kaj fortiron de kurteno;
kaj dum mi unu plian lastan cigaredon prenas,
li paŝas per hejmŝuoj al la tago kiu venas.
Mi rerenkontas lin post mia revekiĝa horo:
li diras malnovstile "Bonan tagon, profesoro"
kaj distras min per sia babilado strange plaĉa
pri mia in', pri katoj, pri vetero daŭre aĉa.

Li diris jam centfoje tra la ret' interĝardena
pri sia kat' iama, pri najbaro tiom ĝena;
aŭ flustre li rakontas pri epoko sia juna
dum kiu eĉ Bolonjo aĝis malpli ol la nuna.

Mi aŭdas lin kaj pensas pri la vic' de liaj aĝoj,
pri lampa duonlum' sur tuta aro da vizaĝoj,
pri la odor' obstina de la polvo kaj la ŝimo,
pri sup' revarmigita sur la stov' laŭ la kutimo,
pri la vekil' tiktaka kiu la sekundojn plektas,
pri kiel de ĉi tie la ekstera mond' aspektas,
pri longa viv' malmola kaj pri kiel ĝi forglitis,
pri kiel tiujn murojn ankaŭ histori' vizitis...

Mi aŭdas nekomprene, mi rigardas ĉirkaŭmire.
"La vivo, ja ĝi estas tia" pensas mi senspire:
la temp', la manieroj, la memor' kaj la forges',
elektoj kaj decidoj, la hazardo, la neces'...
Kaj mi demandas min, ĉu iam trafis lin la ĝojo,
ĉu iam li dubemis, ĉu li timis laŭ la vojo,
ĉu li dubemis ofte, aŭ ne tiom, aŭ sufiĉe,
ĉu vere vivi estas nur ĉi tio, malfeliĉe?

Nur poste mi konstatas, kiom tiaj pensoj stultas;
la sola senkulpigo: ke la temp' al mi tro multas,
sed vere mi ne povas taksi, restas mi senscia:
ĉu malpli elteneblas lia solo aŭ la mia?

Ni miros iun tagon: "Li aspektis tiel sana...".
Anĝel' al li ne mankos sur la tomboŝton' kristana.
Ne helpos plu la mono rezervita pro la timo,
ke iam trafos lin domaĝ', aŭ nur pro la kutimo.
Malgaje nin salutos nekonata parencaro:
"Mi ĝojas"... "Reciproke"... "Ĉu vi estis la najbaro?"...
Komencos malrapide forviŝiĝi la impreso
pri li el niaj mensoj; fine, restos nur forgeso.

immagine divisoria delle canzoni

RENKONTIĜO (F. Guccini)

Incontro

- Trad. Renato Corsetti -

Ŝi renkontis min kurante en la halo
kaj nenio ŝajne novis nun ĉe ŝi
la malĝojo ĉirkaŭvolvis nin miele
pro la tempo forglitinta sur ni du
kaj dum la suno iris suben
estis ruĝa nia urbo
jam nia kaj nune
malvarma kaj fremda kaj fora
kvazaŭ vidita jam momento
kvazaŭ ombro de juneco
nin ĉirkaŭvolvis nebulo
En silento gapis nin parkitaj aŭtoj
de la muroj herooj de la nuno
kaj dek jaroj rakontendaj reciproke
sed la frazoj haltis ene en ni mem
"Kion vi faras? Vi memoras?
Estis bela nia tempo
mi skribis de jaro
laŭdire vi foris ankoraŭ".
Sed vespermanĝos vi ĉe mi
mia nova komplezem'
manĝiloj: kolor' nostalgia
La paroloj kvazaŭ de du maljunuloj
kiuj celas al la temp' malantaŭ si
kaj en estis fine tiuj ĉi speguloj
kaj la bildoj, ornamaĵoj, famili'
niaj mortintaj mitoj kaj
la malkovr' de Hemingŭej'
kaj senti sin novaj
la aĵoj revitaj, viditaj.
Usono ŝia kaj de mi
kiuj iĝis en la strato
la urbo kutima, malĝoja.
Flugas vento kaj papero stacidome
la malvarmo kaj la lampoj nur por ni
kaj finfine ŝia vivsituacio
egalas ĝi je pli ol unu film'
Kiel en libro misverkita
li sin murdis dum kristnasko
sed ŝian rakonton nun ŝajnis eksorbi malhelo.
Vi bedaŭrinda amikino
via vivo en parolo
la mia en unu saluto
Kaj mi pensis ŝanceliĝe en vagono
"Amikino, donas, prenas ĉiam la temp'"
Dum ni kuras daŭre al direkto ajna
sed neniu scias pri la fina cel'
Restas la revoj ekster tempo
la impresoj de momento
la lumo en mallumo
en domoj viditaj el trajno.
Nu, nestabilaj estas ni
kapoj plenaj je iluzi'
simbole tre plenas la koro.


immagine divisoria delle canzoni

Listo de la kantoj laŭ esperanta titolo - Listo de la kantoj laŭ originala titolo