DANKON AL LA VIVO * (V. Parra)

Gracias a la vida

- Trad. Francesco Pignatelli -

Dankon al la vivo, ĝi tre malavaris
ĝi donis okulojn kaj kiam malfermas
ilin distingas mi nigron de blanko
kaj en alto ĉielo nokton stelplenan
kaj en granda amaso viron al mi karan.

Dankon al la vivo, ĝi tre malavaris
ĝi donis la sonon kaj la skribkapablon
kune kun la vortoj pensataj plengorĝe
filo panjo amiko lum' kaj esperanto
kaj l' anima vivo de mia granda amo.

Dankon al la vivo, ĝi tre malavaris
ĝi donis flugilojn al miaj piedoj lacaj
per ili vizitis mi marojn kun landoj
urbojn dezertojn arbarojn kaj montojn
kaj la straton vian la korton vian hejmo.

Dankon al la vivo, ĝi tre malavaris
ĝi donis la koron kiu forte pulsadas
kiam miras mi fruktojn de l' cerebro homa
kiam miras mi bonon disde la malbono
kiam miras mi la fundon de rigard' via klara.

Dankon al la vivo, ĝi tre malavaris
ĝi donis la ĉielon kaj sub volvo ĝia
matene vespere kantas fringeloj
paseroj kardeloj hirundoj kaj griloj
kaj la dolĉa voĉo de mia vir' amata.

Dankon al la vivo, ĝi tre malavaris
ĝi donis la ridon kaj ĝi donis ploron
mi tiel distingas de l' ĝojo doloron
la du elementojn naskantajn mian kanton
kaj la kanton de vi mem kaj mian saman kanton
kaj la kanton de ĉiuj ĝi estas mia kanto.

immagine divisoria delle canzoni

JA NI VENKOS (Inti Illimani)

Venceremos

- Trad. Renato Corsetti / Gianfranco Molle / Mauro Latorre -

Ja ni venkos, ja ni venkos,
ĉenoj mil jam ekpretas por romp':
ja ni venkos, ja ni venkos,
malriĉecon pelos ni for.

De la grundo patruja profunda
nun leviĝas popola la kri';
anonciĝas la nova erao
kaj ekkantas la tuta Ĉili'.

Memorante la bravan soldaton
kiu glore batalis ĝis mort'
ni unuaj la morton alfrontos,
al patrujo nenia perfort'.

Ja ni venkos, ja ni venkos,
ĉenoj mil jam ekpretas por romp':
ja ni venkos, ja ni venkos,
malriĉecon pelos ni for.

Kamparano, soldato, virino,
de l' patrujo student', laborist',
agu ĉiu por nia nacio,
ankaŭ vi oficist' kaj minist'.

Kaj la gloron ni semos en tero
komunisma ja estos la mond'.
Kune ni historion estigos
de la estont', de la estont', de la estont'.

Ja ni venkos, ja ni venkos,
ĉenoj mil jam ekpretas por romp':
ja ni venkos, ja ni venkos,
malriĉecon pelos ni for.

immagine divisoria delle canzoni

LA NIGRA BLATO

La cucaracha

- Trad. ? -

La nigra blato, la nigra blato
jam ne povas iri plu
ĉar ĝi ne povas
ĉar al ĝi mankas
el la postaj kruroj du.

Al maljunulino petis
maljunul' aferon seksan,
sed la virino respondis
mi pri tio estas eksa.

La nigra blato, la nigra blato
....

Oni diras ke la vento
same kiel virin' estas
ĉar ĝi ĉiam iras tuje
kien pli da varmo nestas

La nigra blato, la nigra blato
....

Ie meze de l'arbaro
juna paro de amantoj,
kiam ili sin kisadis
aŭdis sonojn de fekantoj.

La nigra blato, la nigra blato
....

immagine divisoria delle canzoni

EL PUEBLO UNIDO JAMÀS SERÀ VENCIDO (Inti Illimani)

El pueblo unido jamàs serà vencido

- Trad. Renato Corsetti -

El pueblo unido jamàs serà vencido

Ekstaru, kantu vi pri la triumf'
elmarŝas jam la flag' de l'unuec'
kaj venos vi kaj marŝos apud mi
kaj niaj kantoj kaj la flagoj estos nova flor'.
La lum' de ruĝa helaŭror'
heroldas pri alven' de nova viv'.
Popolo, marŝu ataŭen al triumf'
sen dubo venos pli bone en estont'
por la akir' de vera la feliĉ'
kaj en brueg' mil voĉoj batalpretaj levas sin
por kanto pri la liberec'
kaj venkas jam patrujo pro decid'.

Popolo, ĝi nune sin levas batale
per voĉo giganta "antaŭen!" krianta

El pueblo unido jamàs serà vencido

Patrujo strebas al popolkunec'
de nord' al sud' mobiliziĝas ĝi
ekde minejoj sunaj de la sal'
ĝis arbaj aroj en la sudo, kune al
batalo kaj labor' por l'evolu'
proksimas nun por ĝi estonta glor'
ekstaru, kantu vi pri la triumf'
miloble homoj petas pri la ver'
de ŝtalo jen hardita batalrot'
kun ili nin alvenas la justeco kaj la bon'
virin' kun fajro kaj insist'
apudas ŝi ĉe brava laborist'

Popolo, ĝi nune sin levas batale...


immagine divisoria delle canzoni
Listo laŭ originala titolo - Listo laŭ Esperanta titolo

Listo de la italaj kantoj laŭ originala titolo - Listo de la italaj kantoj laŭ Esperanta titolo