Ciao, mamma
- Trad. Giuseppe Castelli -
A le o o, a le o o
Ho kia bel' ĉi tiu homamaso
bonfartanta per muzik' sen ajna embaraso:
estas libido ja, estas revolucio
kiam simple per kantaĵo kompreniĝas ĉio.
Ho kia bel' se stadiono plenas,
kiam la muziko, la muziko ĉielemas:
estas libido ja, estas revolucio;
estas libido ja, estas revolucio...
Hej panjo, vidu, mi tre amuziĝas!
A le o o, a le o o
Kaj kiam venos la hor' de l' sunsubiro sur la urb',
nur unu animo, nur unu sola korp':
estas libido ja, estas revolucio;
estas libido ja, estas revolucio;
Hej panjo, vidu, mi tre amuziĝas!
A le o o, a le o o
Ho kia bel' ĉi tiu homamaso
bonfartanta per muzik' sen ajna embaraso:
Ho kia bel' se stadiono plenas,
kiam la muziko, la muziko ĉielemas.
estas libido ja, estas revolucio;
estas libido ja, estas revolucio...
Hej panjo, vidu, mi tre amuziĝas!