Il poeta
- Trad. Giuseppe Castelli -
Dum kafeja vesper' kun amikoj,
babilante pri in' aŭ motoroj,
oni diris: "jen ĝoj', jen doloroj".
Li plorante parolis pri vi.
Se ni iris vilaĝen por danci,
ni alcelis la inojn plej belajn;
li kalkulis la stelojn ĉielajn
kaj suspire parolis pri vi.
Pri kartludoj li estis grandulo:
ni lin nomis "la ĉef' de l' kvartalo".
Nur vesperon fuŝiĝis kalkulo
ĉar li estis diranta pri vi.
Fine, nokton, li do sin mortigis:
lia menso ne estis bonfarta.
Bedaŭrinde: li estis aparta
kiel liaj paroloj pri vi.
Onidire li estis poeto
kaj parolis pri amo tre lerte;
sed ĉu gravas? Li mortis kaj certe
ne plu povas paroli pri vi.