ISTANBUL' (LITFIBA)

Istanbul

- Trad. Giuseppe Castelli -

Mi vojaĝis en frosto...
Mia ombro antaŭ mi
ĵetis sin en la blankon,
en la vualon de l' tempo.

Istanbul', Istanbul'.
Istanbul', Istanbul'.

Mi vojaĝis en frosto,
sen vizaĝo kaj sen aĝ';
kaj mi stiris je
korpo sen gvidilo al

Istanbul', Istanbul'.
Istanbul', Istanbul'.
Istanbul', barilo sankta por
kruciĝo de la rasoj kaj de la homar',
brulos for...

Mi ĝin serĉis en frosto,
sole staris tie ĝi:
en kot' mia vizaĝo.

Istanbul', Istanbul'.
Istanbul', Istanbul'.
Istanbul', barilo sankta por
kruciĝo de la rasoj kaj de la homar',
brulos for...

Nigra fort' en Istanbul'.
Istanbul', Istanbul'.

immagine divisoria delle canzoni

REĜO DE L' SILENTO (LITFIBA)

Istambul

- Trad. Giuseppe Castelli -

Mi vin rigardadis en silento:
la sento de la spaco nin dividas jam.
Mi haltas tie apud tiu muro
kaj ĉiu vorto ne pezas pli ol aero
konfuza ene nin.

Kaj vi ne spiru dum tiu ĉi moment' sen aĝ',
dum ia sent' de malplen' nin kolorigas:
bonvolu lasi min sola!

Mi: salto sen la flugo.
Mi: koro sen la amo.
Mi: reĝo de l' silento.

Malproksimegas la ĝoj' kaj la melankoli'
kaj ĉiu penso ne pezas pli ol aero
konfuza ene min, kiam ĉio nigras, ĉio ne moviĝas...
Kompaton - ho ne, mi nur petas: ĉio povu plu forpasi;
ĉar mi ne scias ami!

Mi: salto sen la flugo.
Mi: koro sen la amo.
Mi: koro sen la amo.
Mi: reĝo de l' silento.

Flugo, flugo, flugo, flugo,
flugo, flugo, flugo, flugo,
falo!...


immagine divisoria delle canzoni

Listo de la kantoj laŭ esperanta titolo - Listo de la kantoj laŭ originala titolo