GRANDA GRANDA GRANDA (Mina)

Grande grande grande

- Trad. Piervittorio Orlandini -

Kun vi batali devas mi, ĉar vi ne estas simpla tute ne
Difektojn havas vi tiome nombrajn: ilin konas eĉ ne vi.
Kaprica bubo estas vi, kaj ĉiam ĉiam pravi volas vi
ja la plej egoista, plej trudema kiun konis mi ĝis nun...
sed veras tamen ke ĝustamomente vi sukcesas transformiĝi
en momento tuj vi... fariĝas granda granda
kaj la penojn jam ne plu memoras mi

Mi vidas ĉiujn miajn amikinojn, ili vivas en trankvil'
ne devas ili ĉion pridiskuti kiel faras vi kun mi
Donace ili havas ruĝajn rozojn por naskiĝotago sia
Ĉiam diras jes ja... ne havas ili zorgojn
kaj nur pensas: estas tio ĉi la viv'
Sed tamen ne, sed tamen ne la veran vivon donas vi al mi
batalo ĉiutaga min vivigas ĝuste kiel volas vi
Jen amon, jen malamon ja mi amon kaj malamon, vere amon
tamen sentas por vi... ĉar granda, granda, granda
kiel vi nur estas granda sole vi...

immagine divisoria delle canzoni

NENIU (Mina)

Nessuno

- Trad. Luigi Minnaja -

Ni estas eĥo de la sama voĉo,
l' kuloj ni de la rigardo sama,
kaj ni flugiloj de la sama flugo,
ni estas lumo de unu granda am'.

Neniu, mi ĵuras, neniu,
eĉ ne la destino
nin povas disigi,
ĉar amo, per kiu
ĉiel' ligas nin,
vivos sen fin'.
Neniu, mi ĵuras neniu
al mi povas doni,
kun tuta la vivo,
la ĝojon senfinan
sentatan kun vi,
sole kun vi.

Nur vi,
tre dolĉa trezoro,
nur estas vi
estint' kaj futuro.
Tutmondo mia
naskiĝas de vi,
finiĝas kun vi.

Neniu, mi ĵuras, neniu,
eĉ ne la destino
nin povas disigi,
ĉar tiun ĉi amon
prilumos sen ĉes'
la eternec'.

Neniu, neniu, neniu
disigos nin plu.

immagine divisoria delle canzoni

SE TELEFONANTE (Mina)

Se telefonando

- Trad. Giuseppe Castelli -

La mirigo de la nokto
malfermita sur mar'
kaptis nin dum ni ankoraŭ
estis fremdaj al ni.
Tra l' mallumo viaj manoj
miajn manojn prenis, kaj
eble iom tro rapide
en ni kreskis la am'.

Se telefonante
mi vin kapablus adiaŭi,
mi telefonus;
se vin renkontante
mi certus vin ne suferigi,
mi vin renkontus.
Se rigardi vin sufiĉus
por diri ke sufiĉas,
mi tion farus...
Kiel mi klarigu
pri nia am' ĵus naskiĝinta
kaj jam finita?


Listo de la kantoj laŭ esperanta titolo - Listo de la kantoj laŭ originala titolo