ADIAŬ... ADIAŬ... (D. Modugno)

Addio... Addio...

- Trad. Luigi Minnaja -

Ridetoj miaj, viaj
estingiĝis.
Ni promeadas kune,
tamen solaj;
nun restas al ni nure
longaj silentoj,
kun la signif'...
Adiaŭ... adiaŭ...

REFRENO
Ĉi nia amo
akvo de maro
nun jam fariĝis salo;
ĉi niaj lipoj
elsekiĝintaj
ne havas plu parolojn.
Vidu min... vidu min...,
vi scias:
ne estas vere,
ne ne vere,
ke finiĝis nia amo.
Adiaŭ! Adiaŭ!
Adiaŭ! Adiaŭ!
...........
..........
Vidu min... vidu min...,
aŭskultu min,
haltu vi.
Ne, ne vere,
ĉar vi estas ploranta,
ĉar ni ja bone scias,
ke ni nin interamas,
ke ni nin interamas...
kaj nin forlasas.
Adiaŭ! Adiaŭ!
Adiaŭ! Adiaŭ!

immagine divisoria delle canzoni

FLUGADI [En blu' farbite je blu'] (D. Modugno)

Volare [Nel blu dipinto di blu]

- Trad. Luigi Minnaja -

Pensas mi: sonĝo tiela revenas ne plu
miajn vizaĝon kaj manojn mi farbis je blu'
poste subite mi estis de l' vento rabita
kaj ekflugadis mi tra la ĉiel' infinita

Flugadi o ho kantadi o ho ho ho
en blu' farbite je blu' restante ĉiele kun ĝu'
mi flugadis, flugadis feliĉa pli alten ol suno pli alten kaj plu
dum la mondo laŭgrade foriĝis malsupre sub mi
kaj muziko tre dolĉe sonadis nur sole por mi
Flugadi o ho kantadi o ho ho ho
en blu' farbite je blu' restante ĉiele kun ĝu'

Sed ĉiu sonĝo forsvenas ĉe l' taga fruhor'
ĉar subirante la luno kunportas ĝin for
sed mi plurevas en viaj okuloj brilhelaj
bluaj samkiel ĉielo puntita je steloj

Flugadi o ho kantadi o ho ho ho
en blu' en via okulblu’ restante surtere kun ĝu'
mi daŭrigas flugadi feliĉa pli alten ol suno, pli alten kaj plu
dum la mondo laŭgrade foriĝas en via okulblu’;
via voĉo, jen dolĉa muziko sonanta por mi...

Flugadi o ho kantadi o ho ho ho
en blu' en via okulblu’ restante surtere kun ĝu'
Kun vi

immagine divisoria delle canzoni

LAZZARELLA (D. Modugno)

Lazzarella

- Trad. Luigi Minnaja -

Kun libroj sub la brako
kaj la bluzo el muslin',
kondutas fraŭlinete
ĉe l' lernejo ankaŭ vi,
vi prenas cigaredon
el la paĉja provizar',
vi ŝminkas la vizaĝon
same laŭ la panja far',
Lazzare'!

Sed, Lazzarella bubinet',
al mi vi plaĉas ĉiam pli,
mi venas ĝuste tien ĉi
por diri tion nun al vi.
Vi male min respondas: "Ja:
ĉu mi aŭskultu guste vin?
Por mi atendi povas am',
mi tute ne bezonas ĝin".
Ha, Lazzarella,
ventado de printempo,
ĉe l' vitrinoj ĉiumatene
vi spegulas vin dumpromene,
unu nur komplimento ruĝigas vin...
Sed, Lazzarella bubinet',
pri mi vi tute pensas ne,
per rido komprenigas vi,
ke perdas tempon mi, ho ve...

Nun ofte studenteto
ĉe l' lernej' atendas vin,
por vi ĉiam pli striktas
via bluzo el muslin',
vi prenas vangofrapojn
de la patro je konstat'
pri kaŝa letereto
alsendita de l' amat'...
Lazzare'!

Sed, Lazzarella bubinet',
nu enamigis ankaŭ vi:
pro amo vi ne manĝas plu,
vi tre suferas nun sen ĝu'.
Kaj foje vi lin diras: "Ne",
kaj foje vi lin diras: "Sed";
sed se li volas kisi vin
kapjesas vi, sen vortodir'...
Ha, Lazzarella,
la tempo kiel flugas:.
Nun vi trovas ĉiun matenon
larmoplena vian kusenon...
eĉ ne amiketo konsolas vin!
vi spegulas vin dumpromene,
Sed, Lazzarella bubinet',
nun ja ŝanĝiĝis ankaŭ vi
kaj jam pretiĝas al destin'
por fine iĝi vi edzin'.

Lazzarella,
perdas tempon mi kun vi...

immagine divisoria delle canzoni

LIBERA (D. Modugno)

Libero

- Trad. Luigi Minnaja -

Tagiĝas.
Sur maro plene spiras jam
la blankaj veloj.
Aŭskultas voĉon dolĉan
mi vokantan:
Viv' ĝi estas... vokanta min!...

Libera
volas vivi mi,
kiel hirundet'
sen dezir' reveni nesten.
Libera
volas iri mi,
libera,
vi ne serĉu min!
Rememorojn... rememorojn...
Mi ĵetas al la mar'!

Kuras
la velo mia,
kuras
sur mia maro,
tre rapide, sen baro.
Kuras ĝi,
kuras ĝi,
kuras ĝi,
kuras ĝi,
glitas ĝi,
glitas ĝi,
glitas ĝi,
kaj iras per
vento al la liber'

Libera
volas vivi mi:
tre mirige ja,
kaj kredeble ne!...
Libera... libera... libera...

immagine divisoria delle canzoni

LA MALPROKSIMO (D. Modugno)

La lontananza

- Trad. Renato Corsetti -

RECITE:
Mi memoras, ke nia interparolo
estis interrompita pro sireno,
kiu kuris malproksimen ien ajn;
ĉar kiam mi aŭdas tiun sonon,
mi pensas pri io serioza,
do mi ne konsciis,
ke por mi kaj por vi
nenio pli serioza povis okazi
ol nia disiĝo
tiam kaj nun.

Ni rigardis nin
kaj ni volus resti
brakumantaj sed male
kun rideto mi akompanis vin
laŭ la kutima vojo
mi kisis vin kiel kutime
kaj mi diris al vi dolĉe
la malproksimo, nu, similas venton
estingas fajrojn etajn
fortigas fajrojn egajn

KANTE:
La malproksimo, nu, similas venton
pro ĝi oni forgesas neamaton
pasis jaro kaj grandas jam brulego
nun forŝiranta min

mi pensis, ke mi estas la plej forta
mi pensis, ke mi simple vin forgesos
male, jen mi ĉi tie vin sonĝanta
kaj memoranta vin
La malproksimo, nu, similas venton
pro ĝi oni forgesas neamaton
pasis jaro kaj grandas jam brulego
nun forŝiranta min

kaj  pasis senespere longa tempo
mi donus mian vivon por  renkonto
por vidi vin refoje nur momenton
dum vi pardonas min

mi ne komprenis ion pri la amo
kaj forĵetis mi vane, senutile
solan aferon veran de la vivo:
vere vi amis min

RECITE:
Ĝis, mia amo
ĝis, ne ploru
vi vidos: revenos mi
mi promesas: revenos mi
mi ĵuras, mia amo: revenos mi
ĉar vin mi amas
mi amas vin
revenos mi
ĝis, mia amo
ĝis
mi amas vin.

immagine divisoria delle canzoni

PLUVAS (D. Modugno)

Piove

- Trad. Luigi Minnaja -

Mil violonoj ludataj de l'vento,
ĉiuj koloroj de l'arko ĉiela
celas haltigon de pluv' el arĝento...
sed pluvas, pluvas al nia am'...

REFRENO

Knabin', adiaù,
kiseton plian,
por ĉiam poste
mi perdos vin!
Kiel fabelo
pasadas amo:
ĝi estis foje,
poste ne plu.

Sed kio tremas
sur vango via:
ĉu pluv' aù ploro?
diru al mi.
Mi volus trovi
parolon novan,
sed mi, dum pluvas,
ploras kun vi

FINALO

.........................

Knabin', adiaŭ,
ho ne turniĝu,
ne eblas diri:
"Vi restu plu".
Mi volus trovi
parolon novan
sed pluvas pluvas
al nia am'.

immagine divisoria delle canzoni

RESTU KUN MI (D.Modugno)

Resta cu' mme

- Trad. Luigi Minnaja -

"Mi amas... Mi amas... Mi amas"
Nure tion diras mi
kiam estas mi ]e vi:
"Mi amas
mi amas
amas nur vin
vin
vin
vin
vin...

Restu kun mi,
ne iru for!
"Restu kun mi"
petas la kor'...
Estas turment'
vivo por mi,
estos kontent'
se estos vi.
Por mi la mond'
estas nur vi,
vivo de vivo mia...
La pasinton ni forgesu,
nun vi amon al mi jesu...
restu kun mi
kun mi!


immagine divisoria delle canzoni

Listo de la kantoj laŭ esperanta titolo - Listo de la kantoj laŭ originala titolo