Il cielo in una stanza
- Trad. Piervittorio Orlandini -
Dum estas vi kun mi
tiu ĉambro ĉi ne havas murojn sed arbojn nur
arbojn nenombreblajn.
Se mi sentas vin apud mi
jen, la plafon' viola ne, ne ekzistas plu
ĉiel' nun estas super ni
kiuj tie ĉi forgese restas
kiel se jam ekzistus plu
nenio en la mondo
buŝharmonika son' orgeno ŝajnas
kiu vibras por vi kaj mi
en la senlimo de l'ĉielo
por vi kaj por mi en ĉiel'.
La gatta
- Trad. Pier Luigi Cinquantini -
Temas pri iu katino, kun sur la muzelo
nigra makulo, pri eta mansardo tuj ĉe la
maro kun unu fenestro je paŝo de l' ĉielblu'.
Se la gitaron mi ludis, ŝi milde komencis ronroni,
el supre steleto fariĝis proksima proksima,
ĝi min alridetis kaj resupreniris ĝi.
Nun ne plu loĝas mi en ĝi.
Ŝanĝiĝis ĉio, ne loĝas mi en ĝi.
Domon grandan mi havas nun
belegan laŭ via plaĉ.'
Sed mi memoras katinon kun sur la muzelo
nigra makulo, kaj etan mansardon tuj ĉe la
maro kun unu fenestro je paŝo de l' ĉielblu'
Sapore di sale
- Trad. Giuseppe Castelli -
La guston de salo,
la guston de maro
vi havas surhaŭte,
vi havas surlipe
kiam vi elakviĝas
kaj vi venas kuŝiĝi
flanken de mi,
flanken de mi;
la guston de salo,
la guston de maro,
maldolĉajn memorojn
de aĵoj perditaj,
de aĵoj lasitaj
tre fore de ni,
kie ĉio malsamas
ol tiu mond' ĉi.
La tempo enestas
la tagojn malemajn,
lasantajn enbuŝe
la guston de salo;
vi ĵetas vin akven
kaj min lasas rigardi,
kaj mi restas tutsola
inter sablo kaj suno.
Vi poste revenas
kaj vi lasas vin fali
ĉi tien sursablen
kaj en miajn brakojn;
kaj dum mi vin kisas,
la guston de salo,
la guston de maro,
la guston de vi...