44 gatti
- Trad. Pier Luigi Cinquantini -
En iu kelo apud la strato
estis fiksita granda debato
de la kvartalaj senmastraj katoj
pri la plej taŭga iniciato.
Da katoj kvardekvar’,
en vico po ses kun la resto: du.
Samkiel soldatar’,
en vico po ses kun la resto: du.
Lipharoj bonkombitaj,
en vico po ses kun la resto: du.
La vostoj memtorditaj
en vico po ses kun la resto: du.
Ses sepoble jen kvardek du plus du faras kvardekkvaron.
Nu, ili petos al infanetoj
simpatiantaj al la katetoj
potagan manĝon kaj ĉe okazo
ĝui fotelon kiel oazon.
Da katoj kvardekvar’,
en vico po ses kun la resto: du.
Samkiel soldatar’,
en vico po ses kun la resto: du.
Lipharoj bonkombitaj,
en vico po ses kun la resto: du.
La vostoj memtorditaj
en vico po ses kun la resto: du.
Ses sepoble jen kvardek du plus du faras kvardekkvaron.
Kaj, interŝanĝe, ĉiuj infanoj
rajtos la vostojn de ili tireti
ĉiumomente; laŭplaĉe ankaŭ
kun ĉiuj ili longe ludeti.
Da katoj kvardekvar’,
en vico po ses kun la resto: du.
Samkiel soldatar’,
en vico po ses kun la resto: du.
Lipharoj bonkombitaj,
en vico po ses kun la resto: du.
La vostoj memtorditaj
en vico po ses kun la resto: du.
Ses sepoble jen kvardek du plus du faras kvardekkvaron.
Kiam ĉe l' fino de la debato
jen difiniĝis l' iniciato,
estis transiro kuna al strato
de l' tuta grup' da senmastraj katoj.
Da katoj kvardekvar’,
en vico po ses kun la resto: du.
Samkiel soldatar’,
en vico po ses kun la resto: du.
Lipharoj bonkombitaj,
en vico po ses kun la resto: du.
La vostoj rektigitaj
en vico po ses kun la resto: du.
Ses sepoble jen kvardek du plus du faras kvardekkvaron.
