VIVO DANĜEROPLENA (Vasco Rossi)

Vita spericolata

- Trad. Giuseppe Castelli -

Mi volas vivon malbonkondutan
el tiuj vivoj fiaj kaj sen adres';
mi volas vivon kiu prifekas,
kiu prifekas pri ĉio, jes.
Mi volas vivon sen havi horloĝon,
sen iri dormi iam ajn;
mi volas vivon
en kiu ĉio estas ŝajn'.

Kaj ni troviĝos kiel kin-stelular'
kun glas' da viski' ĉe l' Roxy Bar,
aŭ renkontiĝos plu neniam ajn
pro ĉies maltraf' de ĉiu trajn':
al ĉiu lia vojo, ĉiu malsama
kaj ĉiu tre problema,
do sufiĉas jam...

Mi volas vivon danĝeroplenan,
mi volas vivon kiel tiuj en film';
mi volas vivon vere venenan,
mi volas vivon kiel Steve McQueen;
mi volas vivon sen havi horloĝon,
sen iri dormi iam ajn;
mi volas vivon
sen da prospero eĉ grajn'.

Kaj ni troviĝos kiel kin-stelular'
kun glas' da viski' ĉe l' Roxy Bar,
aŭ renkontiĝos plu neniam ajn
pro ĉies maltraf' de ĉiu trajn':
al ĉiu lia vojo, ĉiu malsama
kaj ĉiu tre problema,
do sufiĉas jam...

Mi volas vivon malbonkondutan
el tiuj vivoj jam sen adres';
mi volas vivon kiu prifekas,
kiu prifekas pri ĉio, jes.
Mi volas vivon sen havi horloĝon,
sen iri dormi iam ajn;
mi volas vivon:
vi baldaŭ vidos ĝin, kaj...

Kaj ni troviĝos kiel kin-stelular'
kun glas' da viski' ĉe l' Roxy Bar,
aŭ renkontiĝos plu neniam ajn
pro ĉies maltraf' de ĉiu trajn'.
Kaj ni troviĝos kiel kin-stelular'
kun glas' da viski' ĉe l' Roxy Bar,
aŭ renkontiĝos plu neniam ajn
pro ĉies maltraf' de ĉiu trajn'.

Mi volas vivon danĝeroplenan,
mi volas vivon kiel tiuj en film';
mi volas vivon vere venenan,
mi volas vivon kiel Steve McQueen.
Mi volas vivon malbonkondutan
el tiuj vivoj fiaj kaj sen adres';
mi volas vivon kiu prifekas,
kiu prifekas pri ĉio, jes.

immagine divisoria delle canzoni

Listo de la kantoj laŭ esperanta titolo - Listo de la kantoj laŭ originala titolo