MALPROKSIME, TRE FOR (L. Tenco)

Lontano, lontano

- Trad. Pier Luigi Cinquantini -

Malproksime, tre for en la tempo
io en la okuloj de viro
vin pensigos pri miaj okuloj
pri l'okuloj vin tiom amantaj

Malproksime, tre for en la mondo
en rideto sur la lipoj de alia
tiun saman timemon vi trovos
kiel mia pri kiu vi mokis.

Malproksime, tre for en la tempo
la esprim' de vizaĝo hazarde
pri la mia vin rememorigos
la mien' trista de vi amata.

Malproksime, tre for en la mondo
kun alia vi estos vesperon
kaj subite sen ia motivo
vi trovos vin parolanta pri mi
kaj pri amo jam tre malproksima.

immagine divisoria delle canzoni

VI VIDOS (L. Tenco)

Vedrai, vedrai

- Trad. Pier Luigi Cinquantini -

Kiam vespere mi revenas hejmen
kaj mi ne emas eĉ paroli
min ne rigardu kun tia tenereco
kvazaŭ estus mi knabo revenanta senreva
scias mi ke iam mi ne revis ĉi vivon
por nia kuna estontec'.
Vi vidos, ke ŝanĝiĝos nia viv'
mi ne konas la kiamon, sed ŝanĝiĝos iam ĝi

Preferus mi vin vidi ploranta
kaj riproĉanta min pro l' senrevigo
kaj vin ne vidi ĉiam tiel dolĉa akceptanta de mi ĉion kio okazas
min senesperigas la pensado pri vi kaj pri mi nekapabla doni pli.

Vi vidos, ke ŝanĝiĝos nia viv'
mi ne konas la kiamon, sed ŝanĝiĝos iam ĝi
Vi vidos, ke ne elĉerpiĝis mi,
mi ne konas la kiamon, sed ŝanĝiĝos iam ĝi.

immagine divisoria delle canzoni

Listo de la kantoj laŭ esperanta titolo - Listo de la kantoj laŭ originala titolo