GLORO (U. Tozzi)

Gloria

- Trad. Giuseppe Castelli -

Gloro
mankas tra l aero,
mankas vi al mano
kaj al ĝia sano,
mankas vi al buŝo
sen manĝo kaj sen tuŝo,
kaj dum la vic-amoro
mi ŝin nomadas Gloro.

Glor', sur viaj koksoj
mateniĝe brulas flamo,
la malamo iĝas amo
kaj ĝi nomiĝas Glor'.

Gloro
mankas tra l' aero,
mankas kiel salo,
mankas pli ol suno;
fandu tiun neĝon,
ĉesigu la sieĝon:
mi vin atendas, Glor'.

Gloro, Gloria
kampo kaj preĝejo, Gloria
akvo en dezerto: Gloria
pretas mia koro. Gloria
Fuĝu do de la laboro,
de la lito, de ŝtuparo,
de l' silento de altaro:
mi vin atendas, Glor'.

Gloro,
dum la tag-atendo
sendorma rememoro
similas al vidbendo
pri plonĝo inter papavar',
pri liberejo trans la mar',
for de nebula tero
kaj spiro de kolero,

por kiu kiel mi, sen Glor',
kun vi nuda sur balkono,
tondas stelojn el kartono
kaj pensas nur pri Glor'.

Gloro...

immagine divisoria delle canzoni

TI AMO (U. Tozzi)

Ti amo

- Trad. Giuseppe Castelli -

Ti amo, monero
ti amo, aere
ti amo: eble rezultos
ke vere sufiĉas, ni lasu nin.

Ti amo - mi estas -
ti amo - kaj restas
nur homo tute ne kor-frostiĝema
kaj en la lit' regas mi,
sed tremas
se via brust' venas:
malame ti amo
dum papili' mortas kaj batas siajn flugilojn.

De l' amo kaj de la amor'
mi rajtas je la duon'.
Hodiaŭ reen al ŝi:
maj-unua paŝo plua

ĉar ti amo
kaj endas pardono;
memoru pri l' sono,
venu tra l' pordo necesejpapera soldato, kaj

invitu min per la vino
farita dum la abstino
kaj la littukoj el lino
por la dormo de infano:

ĝi "ta" sonĝas
ĉevalojn kaj plonĝas.
Iom da laboro:
endas brakumi virinon kantantan, gladantan.

Eltenu nur iom da moko
antaŭ la eko de l' peko;
vestu koleron per paco,
kaj de l' jupo jen la vico

ĉar ti amo
kaj endas pardono;
memoru pri l' sono,
ti amo, ti amo, ti amo, ti amo, ti amo.

Invitu min per la vino
farita dum la abstino
kaj la littukoj el lino
por la dormo de infano:

ĝi "ta" sonĝas
ĉevalojn kaj plonĝas.
Iom da laboro:
endas brakumi virinon kantantan, gladantan.

Eltenu nur iom da moko
antaŭ la eko de l' peko;
vestu koleron per paco,
kaj de l' jupo jen la vico

ĉar ti amo,
ti amo, ti amo,
ti amo, ti amo,
ti amo, ti amo, ti amo, ti amo, ti amo...

immagine divisoria delle canzoni

Listo de la kantoj laŭ esperanta titolo - Listo de la kantoj laŭ originala titolo