BLONDULIN' EN GONDOLETO

La biondina in gondoleta

- Trad. Luigi Minnaja -

Blondulin' en gondoleto
kun mi venis por promen';
por l' plezur' la knabineto
endormiĝis sen reten'.
Ŝi dormadis sur ĉi brako;
mi ŝin vekis dum irado,
sed la barko, per lulado,
redormigis dolĉe ŝin.

Vualita estis luno
de la nuboj kun favor',
kaj senmova la laguno
dum la vento restis for.
Nur Zefiro petolema
flirte ludis tra la haroj,
kaj kaŝita per vualoj
ŝia sin' ne estis plu.

La belformojn kontemplante
de la kara amatin',
la liniojn rigardante
de l' vizaĝo kaj de l' sin',
mi sentadis en la brusto
agitadon kaj fermenton
unu specon de kontento
klarigeblan ne de mi.

Mi respektis longan tempon
ŝian dormon kun toler',
kvankam amo en la tenton
ofte ĵetis min en ver';
kaj mi provis ankaŭ kuŝi
en la barko iom time,
sed kun fajro tre proksime
ne ripozi povis mi.

Sed finfine, suferante
pro la longa dorma star',
mi kondutis arogante,
kaj ne pentis pri la far';
ĉar, Ho Dio, kiel bele
mi agadis kaj parolis,
kaj neniam min konsolis
poste horoj ĝojaj pli.

immagine divisoria delle canzoni

ĈE LA SABLEJO

ĈE LA SABLEJO

- Trad. Renato Corsetti - Giuseppe Castelli -

Ĉe la Renela…
da ligno flosas pli sur akvo ŝvela
kaj ĉiutage pli vi iĝas bela.

Alarme vokas nun la sonorilo,
la turkoj jam alvenas el la maro.
Ŝuaĉojn viajn fliku - jen konsilo,
de miaj jam finiĝis la riparo.

Kiel mi amu vin?
Kiel mi amu vin?
Kiam mi liberighos,
iu devos repagi min.

Amata, helpu min per vort' saluta.
En Sankta Mikaelo, mallibera
kaj forgesita de la mondo tuta,
mi restas kiel arbo senaera.

Kiel mi amu vin?
Kiel mi amu vin?
Kiam mi liberighos,
iu devos repagi min.

Alarme vokas nun la sonorilo,
la turkoj jam alvenas el la maro.
Vivu la brila Monti! Vivu Romo!
Vivu la transtibera junularo!

Kiel mi amu vin?
Kiel mi amu vin?
Kiam mi liberighos,
iu devos repagi min.

Se papo dirus: “Jen la urbo Romo",
kaj plu princo Borgese: "...kaj Mentano!
sed lasu tiun inon al vi aman!”
mi tuj respondus: “Ne, sanktula krono".

Kiel mi amu vin?
Kiel mi amu vin?
Kiam mi liberighos,
iu devos repagi min.
Kiam mi liberighos,
iu devos repagi min.

immagine divisoria delle canzoni

FLOROJ, FLOROJ

Sciuri Sciuri

- Trad. ? -

Floroj, floroj, floroj de tuta jaro
mi reen donas amon sen avaro.

Vi, amo, kulpas pro misfaroj miaj
ĉe mi la sensoj iĝis fantaziaj
mi jam forgesis pri la Patro Nia
por ne paroli pri preĝ' al Maria.

Mi plu ne konas religi-koncepton
preĝejen mi eraras pri la vojo
mi volas nun icevi duan bapton
ĉar turko iĝis mi pro ama ĝojo.

En majo rozoj floroj abundegas
ho ve, je viro fida je virino
ho ve, al tiu, kiu ino regas
ĉielen li ne flugos en la fino.

Grimpante supren floroj de jasmenoj
vi aŭdas mian kanton ne la penson
mi kantas ne pri amo aŭ pri penoj
sed nur por liberigi mian menson.

immagine divisoria delle canzoni

FLUGU, FLUGU

Voga, voga, tira a tera

- Trad. Karl Vanselow -

Flugu, flugu, barko mia,
Nina, Nina min atendas!
Eble el fenestro sia
ŝi jam elrigardon sendas.
Do rapidu al la celo,
portu, portu min al ŝi!
Estas ŝi radia stelo,
estas ŝi anĝel' por mi.

Vere, tie jam ŝi sidas
en atend' atenta muta.
Nun ŝi vidas, nun ŝi ridas
kun rigardo amsaluta.
Kaj la kor' en mi fieras,
ĉar neniu brila stel'
de l' vesperĉiel' superas
je beleco vin, anĝel'!

immagine divisoria delle canzoni

ĜIS LA REVIDO, ROMO

Arrivederci Roma

- Trad. Luigi Minnaja -

Ekmiras vi fremda turisto,
dum Romon vi ĝuas plenguste;
subite montriĝis majeste
fontano de Trevi jen tuta por vi!
Ekzistas legendo mondfama
pri tiu malnova fontano:
se tien vi ĵetas moneron
vi trudas destinon por via reven'.
Kaj dum monero kisas la fontanon
en via koro
sonas ĉi refren':

Ĝis la revido Romo...
vi restas en memor'
Ho bongusta manĝ' en Squarĉarelli
kun la dolĉa vino de Kastelli
kiel je la tempoj de Pinelli, dolĉa rev'!

Ĝis la revido Romo
mi ne forgesos vin
mi kunportas hejmen vian sunon
de subiroj ĝiaj la purpuron
ĉiujn viajn ĉarmojn mi forportas en la kor'!

immagine divisoria delle canzoni

HIMNO DE MAMELI (Itala nacia himno)

Inno di Mameli

- Trad. Renato Corsetti -

Italaj gefratoj,
vekiĝis la lando.
La kasko de Skipjo
atestas pri grando.
Sin klinu la Venko
al tiu ĉi domo,
ĉar sklava de Romo
ŝin kreis la Di'.

Ni vicu kohorte.
Ni pretas ĝismorte,
la land' vokis nin.

Nin oni jarcente
subpremis, detruis,
ĉar ni ne popolis,
ĉar ni ne unuis.
Kunigu nin flago,
la flag' unuiga,
espero kunliga.
Jam venis la hor'.

Ni vicu kohorte.
Ni pretas ĝismorte,
la land' vokis nin.

Ni kunu, ni amu,
kuneco kaj amo
indikas la vojon
de dia la flamo.
Ni portos liberon
al nia nacio.
Se kunaj, je Dio,
ni venkos sen pli'.

Ni vicu kohorte.
Ni pretas ĝismorte,
la land' vokis nin.

Tra tuta la lando
nun estas Lenjano,
kaj ĉiu de Feruĉo
nun havas la manon,
kaj eĉ al infanoj
ne mankas impeto.
El ĉiu trumpeto
sonoras ribel'-

Ni vicu kohorte.
Ni pretas ĝismorte,
la land' vokis nin.

La glavoj venditaj
similas al fumo.
La aglo aŭstruja
jam restis sen plumo.
Ĝin nutris la sango
itala kaj pola,
sed sango popola
ekbrulas ĉe l' kor'.

Ni vicu kohorte.
Ni pretas ĝismorte,
la land' vokis nin.

immagine divisoria delle canzoni

HO BELULIN'

Bella ciao

- Trad. Renato Corsetti -

Iun matenon, vekiĝis mi
ho belulin', belulin', belulin', ĝis, ĝis!
Iun matenon vekiĝis mi
kaj tie estis malamik'.

Ho partizano, forportu min
ho belulin', belulin', belulin', ĝis, ĝis!
Ho partizano forpotu min
ĉar mi estas ĉe la mort'.

Kaj se mi mortos kiel partizano
ho belulin', belulin', belulin', ĝis, ĝis!
Kaj se mi mortos kiel partizano
vi devos entombigi min.

Mia tombo estu sur la montaro
ho belulin', belulin', belulin', ĝis, ĝis!
Mia tombo estu sur la montaro
ĉe la ombro de floreg'.

Kaj la popolo tien ironta
ho belulin', belulin', belulin', ĝis, ĝis!
Kaj la popolo tien ironta
certe diros: "Bela flor'!"

Jen estas floro de partizano
ho belulin', belulin', belulin', ĝis, ĝis!
Jen estas floro de partizano
mortis li por liberec'.

immagine divisoria delle canzoni

HO GORICO, VI TRE MALBENINDA

o O Gorizia, tu sei maledetta

- Trad. Giuseppe Castelli -

Jam matene, aŭguste la kvinan
marŝis for la itala armeo
al Gorico, la urb' de pereo
kaj dolore ja kunmarŝis ni

Sub pluvego sitele pluvanta
hajlis kugloj de la malamiko
sur la montoj, en granda paniko
oni mortis je tiu ĉi kri':

Ho Gorico, vi tre malbeninda
por la koroj kun sana konscio
ni ekmarŝis kun tim-emocio
Kaj tro multaj revenos ne plu

Malkuraĝe vi kuŝas en lito
kun edzino kaj en varmaj domoj
vi mokantoj de ni, morto-homoj,
ĉi-milito nin puŝas al pun'

Vi ĝin nomas “honora la kampo”
jenan landon ja ekster la limo
sed ni mortas kriante pri krimo.
Malbenitaj pluestu nur vi

Mi, edzino, ĉu vi aŭdas min?,
kamaradojn petegas kun fido
pri protekto de eta la ido.
Mortas mi, via nomo en kor'

Perfidintoj, ho vi oficiroj,
Vi sinjoroj militdezirantoj
kaj malriĉajn junulojn buĉantoj,
detruantoj de la junular'

Ho Gorico, vi tre malbeninda
por la koroj kun sana konscio
ni ekmarŝis kun tim-emocio
Kaj tro multaj revenos ne plu.

immagine divisoria delle canzoni

IDEALO (Enrico Caruso)

Ideale

- Trad. Luigi Minnaja -

Mi vin sekvadis kvazaŭ pacindikon
tra vojoj de l' ĉielo:
mi vin sekvadis kvazaŭ torĉon viglan
en la nokta malhelo.

Mi sentis vin en l' aera lumeco,
en parfumo de l' floroj;
kaj pleniĝis la ĉambro en soleco
per viaj brilkoloroj.

En vi ravita per via voĉo-sono
dolĉe longe mi revis,
kaj de la tero ĉiu peno kaj malbono
en la rev' malaperis.

Venu, ho ideal', venu momente
rideti ankoraŭ,
kaj al mi rebrilos nun ĉe vi kontente
nova feliĉaŭroro,
nova feliĉaŭroro.

immagine divisoria delle canzoni

KANTI POR LA KANT' (E. Petrolini)

Tanto pe' canta'

- Trad. Giuseppe Castelli -

(Parolita) Estas kanto sen titolo. Simple por kantado, simple por fari ion.
Estas nenio eksterordinara: varo el nia vilaĝo (Blera).
Eblas kanti ĝin eĉ sen voĉo, sufiĉas la sano. Kiam estas la sano estas ĉio...
Sufiĉas la sano kaj paro da novaj ŝuoj, kaj vi povas iri la tutan mondon.
Kaj mi kantas memzorge...

Por malpezigi vivon ĝenan
aĉetis mi gitaron jenan,
kaj en la sunsubir-angoro
komencas kanti mia koro.
Malmulta voĉo, sed laŭtona:
por serenado subbalkona
ne taŭgas tro, sed dum vespero
sufĉas ĝi por rev-tempero.

Kanti por la kant',
ĉar mi eksentas tremon en la koro;
kanto de revant',
por ke en mia brusto floru floro,
floro de diant',
por ke ĝi portu min kun la memoro
al amatinaj voĉo kaj mieno:
ĝi per mensogoj igis min kreteno.

Kanto pasia kaj sincera,
vi memorigas min pri Blera;
kantata kun ioma spito,
sed certe ne kun hipokrito.
Mi kantas ne per voĉo plena,
sed kun animo pli serena:
foriras la ĉielkoloro
kun miaj solo kaj doloro.

Kanti por la kant'...

immagine divisoria delle canzoni

KIEL LA ROZOJ (G.Pasquariello)

Come le rose

- Trad. L. Minnaja -

Jen denove ekfloras la rozoj,
sub la dolĉaj karesoj de l' sun',
papilioj tra l' blu' sen ripozoj
festoplenaj tremflugas jam nun!...
Sed la rozoj ne estas la sama,
kiuj iam floradis por vi:
eble belaj pli ol la tiamaj,
sed ne havas parfumon por mi...
Pro viaj vortoj ĝentilaj
ne gajas plu mia koro...
kiel la rozoj aprilaj
la amo-favoro
jam mortis por mi...

Nunaj rozoj de l' suno kisataj
en silentaj krepuskoj el or'
ne aŭdadis pri l' vortoj amataj
kiujn flustris al mi via kor'!
Tiuj rozoj senvivaj jam restas
kiel revoj junaĝaj de mi...
Ĉiu roz' nur memoro nun estas!
Tiuj rozoj mutiĝis por mi!
Pro viaj vortoj ĝentilaj
ne gajas plu mia koro...
Kiel la rozoj aprilaj
la amo-favoro
jam mortis por mi...

Ne!... de l' pasinta vivbrilo
la ĝoja aprilo
revenas ne plu.

immagine divisoria delle canzoni

MARINA (R. Granata)

Marina

- Trad. Otello Nanni -

Mi arde enamiĝis al Marina
tre ĉarma kaj tre gaja brunulino...
Sed amon mian tute ŝi neglektas:
kiel konkeri ŝian koron do?

Ŝin iam mi renkontis tute sola,
rapida iĝis mia bato kora.
Kaj kiam aŭdis ŝi la amdeklaron,
ŝi kison al mi donis kun fervor'...

REFRENO

Marina, Marina, Marina
mi volas edziĝi al vi.
Marina, Marina, MArina,
mi estas freneza pro vi!
Brunulino kara,
ho belaĵo rara,
vi ne devas min forlasi
ho ne, ne, ne, ne, ne...
Brunulino kara,
ho belaĵo rara,
vi ne devas min forlasi
ho ne, ne, ne, ne, ne...

MIA MADONETO BELA

O mia bela Madunina

- Trad. Giuseppe Castelli -

Kantaĵoj onidire venas el Napol',
kaj certe parte pravas tio ĉi:
Sorenton, Merĝelinon - ĉiu ajn popol'
prikantis jam sendube fojojn mil...
Sed rajtu ni, sen pompo kaj trudem',
paroli ankaŭ iom pri ni mem.

Mia Madoneto bela,
vi imponas nin de for,
tiel ĉarma, tiel brila
per la bril' de via or';
sub vi oni vivas vivon
kaj aktivas ĉiu man'...
ĉiuj kantas "estus mort' for de Napol'",
sed venadas al Milan'!

Nuntempe modas Romo, modas la magi'
de Nina, la kupol' kaj Rugantin';
sin ĵeti en la Tibron, kia tragedi'!
Laŭ mi troigas tiu ĉi inklin'...
Nur mankus lasta ero vere fia:
kantaĵo kun la fraz' "Milano mia"!

Mia Madoneto bela,
vi imponas nin de for,
tiel ĉarma, tiel brila
per la bril' de via or';
sub vi oni vivas vivon
kaj aktivas ĉiu man'...
ĉiuj kantas "estus mort' for de Napol'",
sed venadas al Milan'!
Oni venu do sen timo
kaj nin premu per la man':
jes, la tuta mondo iĝis jam vilaĝ',
sed plej grandas nur Milan'!

immagine divisoria delle canzoni

NE FORGESU MIN (B.Gigli)

Non ti scordar di me

- Trad. Karl Vanselow -

La hirundaro flugis for
de mia lando, la nebuloplena,
for al printempo blua kaj serena
kun suna oro kaj viola flor'.
Ĉu, hirundeto mia, ankaŭ vi
sen adiaŭa kiso
vin turnas for de mi?

Lumo de mia kor'
ne ankaŭ vi nun iru for!
En griza la aŭtun'
ne lasu sola min sen sun'!
Mi vivas nur por vi,
kaj ĉiam preĝas mi, ke vi
per via sunrigard' karesu min
kaj ne forgesu min.

Ne iru for ankaŭ vi,
heligu vi la ombrojn de l' aŭtuno,
printempa floro kaj somera suno
en mia vivo restu vi por mi!
Trezoro mia, donu la destin'
ke via kor' amata
al mi returnu sin.

Ĉar se vi irus for,
la mondo estus sen valor'.
En griza la aŭtun'
ne lasu sola min sen sun'!
Mi vivas nur por vi,
kaj ĉiam, ĉiam preĝas mi,
ke via amo plu karesu min
kaj ne forgesu min.

immagine divisoria delle canzoni

NE POVAS MI RIPOZI

No potho reposar

- Trad. Renato Corsetti - Pier Luigi Cinquantini -

Ne povas mi ripozi, ho trezoro,
ĉar pensas mi pri vi ĉiumomente.
Vi ne malĝoju, bela aĵ’ el oro,
klopodu trankviliĝi senturmente
Konfidu do ke nur vin mi deziras,
mi amas vin treege, vin sopiras

Se povus mi fariĝi nun anĝelo,
kiel pura spirito mi mienus;
poste mi ŝtelus sunon el ĉielo
kaj ankaŭ grandakvante stelojn prenus,
kaj farus vian mondon ĝojoriĉa
por ke vi fine estu tre feliĉa.

Sed mia viv’ sen vi estas torturo,
ĉar foras vi de mi, amata koro.
Ne plu valoron havas la naturo
se ne ĉeestas vi, mia trezoro,
por doni al mi vian lumradion,
amata amatino pli ol dio.

immagine divisoria delle canzoni

NIGRULINETO

Faccetta nera

- Trad. Renato Corsetti - Giuseppe Castelli -

Sklavino nigra inter la sklavinoj,
rigardu de la montoj al la maro:
alvenas kvazaŭ revo jen ŝiparo
kaj flirtas trikolora flag’ por vi.
Nigrulineto, abisenino,
ne malesperu: de l’ atendo jen la fino!
Ni baldaŭ festos kune kun vi,
kun nova leĝo, novaj Reĝo kaj soci’.

Ĉe ni sklaveco eblas nur pro amo,
liberas ja la vivo kaj ideo.
Falintojn niajn venĝos la armeo,
sub nigra ĉemizar’ liberos vi.
Nigrulineto, abisenino,
eltenu iom: de l’ atendo jen la fino!
Vi baldaŭ havos nin ĉirkaŭ vi,
kun nova lando, novaj Reĝo kaj soci’.

Vizaĝo nigra de abisenino,
ni portos vin al Romo en libero:
vin kisos niaj suno kaj aero,
ĉemizo nigra kovros ankaŭ vin.
Nigrulineto, en tiu tago
vi iĝos Roma sub Itala nia flago.
Kun ni vi marŝos kun granda vant’
parade antaŭ niaj Reĝo kaj Gvidant’.

immagine divisoria delle canzoni

PANJO (B. Gigli)

Mamma

- Trad. Luigi Minnaja -

Panjo, mi estas feliĉa
ĉar mi revenas al vi...
Tiu ĉi tago fariĝas
plej bela tago por mi!
Panjo, mi estas feliĉa...
Kial foresti de vi?

REFRENO
Panjo...
Sole por vi mia kanzon’ parolas…
Panjo...
De nun kun mi, ne restos vi plu sola!
Kiom mi vin amegas...
tia parol’ de adoro
el fund’ venanta de l’ koro
eble ne sonas nun plu...
Panjo...
Mia kanzon’ plej bela estas vi nur!
Vi mia vivo,
kaj dum la vivo mi ne lasos vin plu!

Sentas mi manon tremantan
serĉi la buklojn el or’...
Sentas mi... voĉ’ al mi mankas,
la lulokanton jam for…
kaj vian kapon nun blankan
mi volas premi ĉe l’ kor’!...

REFRENO

Panjo... ne plu!

immagine divisoria delle canzoni

PANJO (B. Gigli)

Mamma

- Trad. Giuseppe Castelli -

Panjo, tiomas plezuro
pro la reveno al vi.
Finiĝis jam la sopiro:
plej bela revo por mi.
Panjo, tiomas plezuro;
sen vi sensencas la viv'.

Panjo, sole por vi flugadas mia kanto!
Panjo, por vi mi kantas eĉ en Esperanto!
Mi amas vin treege! Tiu ĉi frazo senpera
venas de koro sincera,
malgraŭ la moda forflu'...
Panjo! Vi restas mia kant' plej plena je ĝu';
vi estas vivo kaj dum la vivo ni disiĝos ne plu.

Via man' treme karesas
mian buklaron el or'.
Lulkanton mi ne forgesas
el tiu bebaĝa hor'
kaj vian kapon ne ĉesas
premi ameme ĉe l' kor'...

Panjo, sole por vi flugadas mia kanto!
Panjo, por vi mi kantas eĉ en esperanto!
Mi amas vin treege! Tiu ĉi frazo senpera
venas de koro sincera,
malgraŭ la moda forflu'...
Panjo! Vi restas mia kant' plej plena je ĝu';
vi estas vivo kaj dum la vivo ni disiĝos ne plu.

Panjo, ne plu!

immagine divisoria delle canzoni

PASIO

Passione

- Trad. Enrico Mingo -

Ju pli fore vi restas
des pli akre turmentas
min la sent' pri perdita
vivodona trezoro...

La veneno plej dolĉa
sangon mian penetris...:
ne plu vivo ja estos
por mi, vivi sen vi!

Al vi nun mi daŭre sopiras
mi revas... mi sentas... mi ardas...
tro longe, komprenu, tro lonte!
Sen suno restadis mi sola, sen vi...

Nun mi vagas... vagadas...
al nenio celante...:
ja mi estas ebria
ne trinkinte vinguton...

Unu voton mi faris
al Madono de l' Neĝo:
se ĉi febro fori?os
rarajn perlojn al ŝi

Al vi nun mi daŭre sopiras
mi revas... mi sentas... mi ardas...
tro longe, komprenu, tro lonte!
Sen suno restadis mi sola, sen vi...

Revenu! Mi petas, revenu:
neniom valoras la vivo, sen Vi!

immagine divisoria delle canzoni

PIEMONTANINO

Piemontesina

Adiaŭ ho tagoj pasintaj
mia ĉarma amikino mi nun lasas vin
La studoj jam estas finitaj
kaj same nun ĉesas la revoj kun vi.

morgaŭ sen vi
foriros mi
for kun ĉagreno en la kor'
donu al mi lastan kison tre zor'.
Certe mi ne forgesos
mia Torinaninon
stelon de mia animo
kiu brilados por mi.
Memoru tiun vesperon
ĉe l'bela Valentino
kiam ho karulino
mi tenis vin sur mia kor'.

immagine divisoria delle canzoni

PRINTEMPO

Primavera

Jam ekburĝonas floroj... Jen printempo...
Jam la hirundoj flugas tra l' ĉielo...
Kaj en la koron enpenetris ĝojo
kun milo da deziroj de mil kisoj...

REFRENO
...Amoro, venu kun rospetala vesto
per suno surbrodita, kaj mar', ĉiela blu'...
kaj por mi kantu nun kanzoneton
kaj al mi portu nun knabineton...
jes knabineton kun ĉarmo kaj allogo
dirantan: “Absolute mi vin ne lasos plu...”
Mi scias bone pri la mensogo,
sed montras kredi ĝin nur por vivesper'...
Ho kia printempa suno!
Sed poste morgaŭ... mister'... mister'...
Amoro, venu, l' aero estas dolĉa,
parfumaj la ĝardenoj, kantema estas la kor'...
Kaj al mi portu nun knabineton,
por ke ŝi kisu min kun fervor'...

Nuboj malpezaj iras tra l' ĉielo...
Venas de l' maro, ve, melankolio...
estas momento nur kaj jam revenas
en mian koron granda kisdeziro...

REFRENO

Por ke ŝi kisu min kun amfervor'...
Por ke ŝi kisu min kun amfervor'!...

immagine divisoria delle canzoni

ROMA GITARO

Chitarra romana

Sub ĉielo stelplena
Romon belan mi vidas
kaj soleca mia kor'
pro la amo jam for
amas kanti sen bru'
jen silenta domaro
kaj balkono en ĝi
nun vi roma gitaro
kunmuziku por mi

Plumuziku vi, gitaro
lasu plori mian koron
jam sen hejm' sen amfervoro
havas mi nenion pli.
mian voĉon iom dampan
akompanu kun sordino
mia bela amatino
ĉe balkon' ne montras sin

Ĉe river' dormas urbo
iras fluo sen fino
morbne sekvas mi ĝin
ĉar trenadas ĝi min
kaj ekdronas mia kor'
Hantas min ombra maro
kaj memoro pri ŝi
nun vi roma gitaro
kunmuziku por mi

immagine divisoria delle canzoni

LASOCIET' DE L'MANĜEGULOJ

La società dei magnaccioni

- Trad. Giuseppe Castelli -

Nin lasu pasi, ke alvenas ni,
la junularo de ĉi bela Romo:
ni estas knaboj per penik' faritaj
kaj la knabinoj tuj ekamas nin (kaj la knabinoj tuj ekamas nin);

kaj ni prifekas kaj ni prifajfas,
ĉu trinkejestro akvumis vinon:
al li ni diras, al li ni faras
"Vi metis akvon kaj ni ne pagas", tamen ni,
ni estas tiuj kiuj eĉ respondas ĥore:
"Pli bonas vino el la Kasteloj ol tiu ĉi soci' el rub'"

Kaj se hazarde mortas bopatrino
ni umas du spagetojn amatriĉajn,
ni trinkas kelkajn litrojn je mil gradoj,
ni ebriiĝas kaj ne zorgas plu (ni ebriiĝas kaj ne zorgas plu);

kaj reprifekas kaj reprifajfas...

Ni ŝatas la kokinojn, la kokojn kaj la ŝafojn:
ne havas ili dornojn kaj ne estas kiel fiŝ'.
La societ' de l' manĝeguloj, la societ' de la junular':
ni ŝatas manĝi, ni ŝatas trinki kaj eĉ ne pensi pri la labor' (estro!)

Portu alian litron, ke ni ĝin volas trinki;
kaj poste ni respondas "Kaj do? kaj do? kaj do?".
Kaj dum la vino do
la gorĝon frotas, do
ĝi nin dorlotas do
ĝis ni bankrotas; do
por ke ni baldaŭ atingu finon,
ho kara estro, portu tuj la vinon, la vinon, la vinon, o le!

Listo de la kantoj laŭ esperanta titolo - Listo de la kantoj laŭ originala titolo