LASTA SPEKTAKLO * (R. Vecchioni)

Ultimo spettacolo

- Trad. Francesco Pignatelli -

Pripensu ĉu memoras vi l'alvenon
de l'ŝipo de l' fenico forrabanta
min kaj emon mian por verki kantojn
Dum mi vin ĝisis per okulo blua
per la lazura jam pri vi sopiris
kaj tremis arboj kaj mi vidis glavojn
kaj grekojn, fajrojn kaj soldatojn bravajn.

Mi vidis unuope ilin malfermante manojn
kaj montris ili propran sorton
kvazaŭdire ni kuraĝas, ni primokas dian forton
kaj ombro nigra pasis
jen kaj ride ĝi ripetis ne...

Imagu mi deziris kanti barde
virojn kuraĝajn en kirasoj glimaj
mi vidis virojn malgrandajn sange murdi
senesperulojn nudajn en la ŝlimo.
Mi tie konatiĝis kun aedo
kiu sin blindigis por restadi en sonĝo
okulo blua mia nunon vidas

Sed vi ne plu parolis
kaj la pensoj kiel lacertoj
tiris enen kapon sian
en la muron ĉar malfruas
ĉar malvarmas ĉar malhelas
solecas mi refoje jam
malantaŭ la silento-bar'.

Mi vidis amon inter lumo ora
kaj poste ekkuŝigis li surliten
amikon kun du glavoj en la koro
kaj larme kisis lin dolortrafite.
Revenis mi por vidi vin foriri
kaj dum forir' salutas vi rapide
vi povus eble vortojn ĝisajn diri
sed nur demandas vi pri cigaredo...

Mi cigaredojn bedaŭrinde havas ne
la kajon al Torino konas mi jes ja
sed io estas veni al la stacidomo
tute ne eblas ke mi portu vin altrajne.
Vi miras ke mi helpas vin je l'forveturo
ĉar tio ja neniel oftas por eksparo
sed mi ne pensis aĵo mia vin laŭ vero
vi vivas en via vivo, mi en fabelkastelo.

kaj la pensoj kiel lacertoj

en la muron ĉar malfruas
ĉar malvarmas ĉar malhelas
solecas mi refoje jam
malantaŭ la silento-bar'.

Soleco estas ne se iu vin forlasis
soleco estas kiam tiu ne venis
sed mi marŝante perdas pecojn surŝtupare
kaj perdas pensojn mi, kaj restas senparole
sed vi ne diru nun: "Pli bone vi forgesu,
laŭ via vojo devas vi progresi",
ĉar se ĉi-travivaĵo estus nur kanzono
kun ajna fino mia, forirus vi neniam.

immagine divisoria delle canzoni

REVAS MI * (R. Vecchioni)

Io vorrei

- Trad. Francesco Pignatelli -

Vi tre belas ankaŭ sen la rido
la malvenkon preskaŭ vi ne konas
sene de vi estas mi karcere,
via bildo ridas de la muro.

Revas mi
vin revidi almenaŭ tiel longe
kiel la tempon
dum mi vidis vin fote en florvazo.

Mi neniam emis vin tiel ame
Ĉu ne pensas vi ke tio konvenas
dum via vic' atendi kun angoro.

Veras ja
ke vi poste revenis al mi
sed interne
ade foren vi iras koŝmare.

Revas mi

vi surtrajne!
kaj la viron kiu kaptas vin vejne.

Revas mi
lin mortigi por ke vi revenu
al nia pord'
kun deziro komenci denove.

Eble pravas vi mi ege solas
al ĉielo flugi mi ne povas
mi malgrandas preskaŭ kiel infano
min vi povas teni en via mano.

Revas mi
vin revidi por ke ni amoru
ne nur sonĝe
kiam la sonĝ' je l' tagiĝo foriras.
Revas mi
esti ene de vi por kompreni
pri via mem'
kaj malkovri ke ni estas samaj.

Kaj mi volus harojn de via kapo
senerare nombri ĝis la lasta
nur por diri vin ke ili belas
ilin miksi al rekomenco posta.

immagine divisoria delle canzoni

SAMARKANDO (R. Vecchioni)

Samarcanda

- Trad. Pier Luigi Cinquantini -

Ridi kaj ridi kaj ridi ankoraŭ
nun la milito ne timigas nin
brulas l'uniformoj en la fajro vespera
brulas en la gorĝo, ĝis sateco, vin'
daŭris tutan nokton la muziko ekscita
la soldato kiu dancis ĉe l'banked'
vidis tiun sinjorinon nigre vestitan
lin serĉanta kaj lin kaptis la timeg'
"Savu min, savu min, landsuvereno,
helpu min por forfuĝ' de tie ĉi,
ŝi apudis min ĉe l'parad' dum mateno
kaj rigardis min kun mien' de defi'"
"Portu al li, tuj, rapidan ĉevalon
inda je reĝo de l'fulmo fil'
la plej eltenan beston el la stalo
eble ie fore por li estos azil'"
Kuru ĉevalo kuru mi petas,
mi ĝis urbo Samarkando gvidos vin,
neniam haltu, kuru, mi petas
nur kurado kiel vento savos min
Ho ho ĉevalo, ho ho ĉevalo, ho ho ĉevalo, ho ho ĉevalo, ho ho
Kampoj, riveroj, violis l'aŭroro
post la alven' al alia naci'
la nigran sinjorinon vidis li kun stuporo
kaj laca fuĝi sian kapon klinis li
"en la ĉefurbo estis vi inter personoj
kaj rigardis min kun mien' de defi'
mi forfuĝis tra riveroj kaj kanjonoj
mi forfuĝis tamen jen vi tie ĉi."
"Vi miskomprenis, trompiĝis, soldato,
mi rigardis vin ne kun mien' de defi'
la mia estis nur surpriza rigardo,
pasinttage tie kion faris vi?
Nune mi atendis vin en Samarkando,
vi antaŭ du tagoj estis tiel for,
timis mi ke pro l'aŭskulto de la bando
ne atingos vi la urbon je ĉi hor'.
Ja ne estas tiel fora Samarkando
Kuru ĉevalo, kuru kun hast'
kune kun vi kantis mi dum tuta nokto
lin konduku samarkanden sen prokrast'"
Ho ho ĉevalo, ho ho ĉevalo, ho ho ĉevalo, ho ho ĉevalo, ho ho

immagine divisoria delle canzoni

SEP MINUS UNU * (R. Vecchioni)

Sette meno uno

- Trad. Francesco Pignatelli -

Sep la kavaliroj
sep la ruĝaj jakoj
kaj sep hundoj iras
kvazaŭ deliraj.
Kaj de ili damoj
havas sep kolĉenojn
kaj kun sep' da viroj
amolascivojn.
Jen aŭdiĝas korno
anonciĝas morno
por vivant' sen kulpo:
ĉasata vulpo.

Nigra kiel ĉielo
hela kiel vualo
de la arbo krias
gufo ebria.
Pri ridad' enuo
pri trinkad' senĝuo
troas la kasteloj
kaj la dueloj.
Ili haltos lame
ili serĉos vane
sencon de la vivo
en pensodrivo.

Kaj rigardos ĉiuj ununura vidos,
kaj rigardos ĉiuj ununura vidos:
li revidos longajn manĝojn sub tilio
li komprenos pri ted' en vivo sia.
Kaj revenos ĉiuj ununura mankos,
kaj revenos ĉiuj ununura mankos:
kaj ne estos morto estos ne akcidento,
li kun sorĉistino kuros en la vento.

Sep la kavaliroj
sep la falsaj jakoj
kaj sent' efemera
tre malsinceras.
En la lumo taga
eĉ la korn' mensogas
estas vera eble
nure la vulpo.
Ili celas ponton
celas horizonton
iluzie fieraj
kaj mienseveraj.

Kaj revenos ĉiuj ununura mankos,
kaj revenos ĉiuj ununura mankos:
la ĉevalo lia restos ĉe la heĝo
oni trovos lian ganton en la neĝo.
Kaj revenos ĉiuj ununura mankos,
kaj revenos ĉiuj ununura mankos:
kaj ne restos spuroj en solec' konsterna
nigra falko flugos en silent' eterna.

immagine divisoria delle canzoni

VI MANKAS * (R. Vecchioni)

Mi manchi

- Trad. Francesco Pignatelli -

Kelkjare poste li malfermis manon
kaj tri moneroj false oraj estis
eble pro tio li ne ridis
eble pro tio li muta restis
refermis poste haste li la manon
por kaŝi ties malplenon

kaj pro ŝercado iĝis ŝi graveda
en vesto blanka jesis alaltare
kaj al fotiloj ŝi ridetis ade
sekvis la vico de malgajaj gastoj
kaj kukoj por la festo

vi mankas
vi mankas
al mi vi mankas.

Kaj kiam ŝi parolis pri malfruo
anoncante forrapidon
li pensis pri labora rendevuo
ne pri jardeko sen plu la revido
de tiam gajnis li en ĉiu vetludo
sed ne plu volis pensi

vi mankas
vi mankas
al mi
vi mankas
sed dum mi kantas vi ĉeestas
jaroj estas nur etaj momentoj
ĉiam por mi estis vi ĉeestanta.


immagine divisoria delle canzoni

Listo de la kantoj laŭ esperanta titolo - Listo de la kantoj laŭ originala titolo