INOJ (Zucchero)

Donne

- Trad. Giuseppe Castelli -

Inoj, du du du, kun problembezon' - dum daŭre ne sonoras la telefon'.
Inoj, du du du, sur la trotuar', - inoj perditaj kaj sen kunular'.

Okule jen la konsilaroj - kaj la aventura emo,
kaj se multis la eraroj - ili plenas nun je timo;
vi vidas ilin dum tag' hela - kune paŝi laŭ la vojo
aŭ dum posttagmez' malbrila, - sen doloro kaj sen ĝojo.

Inoj: du du du, planedo tre fora, - por la planedo vira tre mistera.
Inoj, du du du, eterne amikaj, - inoj laŭmodaj, inoj tute malŝikaj.

Okule jen aviadiloj - por flugado senrevena
al aero pli spirebla - kaj al viv' ne tro malplena;
vi vidas ilin dum tag' hela - kune paŝi laŭ la vojo
aŭ dum posttagmez' malbrila, - sen doloro kaj sen ĝojo.

Inoj, inoj, inoj...

Inoj, du du du, kun problembezon' - dum daŭre ne sonoras la telefon'.
Inoj, du du du, sur la trotuar', - inoj perditaj kaj sen kunular'.

immagine divisoria delle canzoni

Listo de la kantoj laŭ esperanta titolo - Listo de la kantoj laŭ originala titolo