Kiam mi volis komenci traduki kantojn, mi komencis esplori la rilatan literaturon, kaj mi rimarkis ke, kvankam ekzistas diversaj artikoloj pri poezitradukado, ne ekzistas teknikaj konsiloj por komencantoj.
Ĉi tie komencantoj espereble povos trovi la teknikajn rudimentojn por traduki. Certas, ke ĉi tie vi ne trovos manierojn traduki kaj konsilojn pri stilo: tio dependos de via sentemeco. Se vi volas scii pli pri tiu temo, vi povas legi konsilojn ĉe ĉi tiu TTT-paĝo.
Aliflanke, kiel diris fama kanto de Bennato: ili estas nur kantaĵoj kaj do sufiĉas ke ni povu amuziĝi kunkantante la italajn kantojn kiujn ni plej ŝatas.
Por komenci, oni diru ke la metrikoj esperanta kaj itala estas malsamaj: la unua estas pieda kaj la dua akcenta (ikta). Se vi havas iom da orelo, ne gravas ĉi tiu diferenco: mi jam diris ke mi volas ke oni akiru la rudimentojn kaj ne la tutan poezian arton.
En la itala poezio, kiel supre dirite, estas sistemo de iktoj (ĉefaj akcentoj), kaj do por krei versojn aŭ traduki, oni devas atenti pri ili.
En la tuta teksto la vokaloj kie situas la akcentoj estos grase kursive skribitaj, la licenco, sinalefo (vi legos pri ĝi poste) estos markita per "_" inter la du vokaloj.
Tanto gentile e tanto
onesta pare
la donna mia quand'ella altrui saluta
ch'ogni lingua deven tremando muta
e li occhi no l'ardiscon di guardare
En la ĉi-supra famega (por ni italoj) strofo la ĉefaj akcentoj estas reliefigitaj. Se vi celus ĝin traduki esperanten vi devus meti en la lokojn reliefigitajn fortajn akcentojn. Tio ne signifas ke la aliaj akcentoj ne validas, sed almenaŭ en la signitaj lokoj devas fali unu akcento, alie ne estus dekunusilaba verso. Por traduki kantojn oni ne devas koni multe da metriko. Sufiĉas havi sufiĉe bonan orelon (en kelkaj kondiĉoj eĉ ne tiun) kaj koni kelkajn fundamentajn licencojn, ĉefe por kalkuli la versajn silabojn.
Silaboj, se vi frekventis elementajn lernejojn, vi scias kio
estas,
alie malfacilas ilin difini. Silabo estas
fonemo aŭ fonemaro
formanta stabilan kaj ripetiĝantan grupon en la parolata ĉeno
(se
vi ne komprenis, ne gravas, vi certe kapablas rekoni silabojn).
Nu, tamen, por kalkuli kiom da silaboj estas en unu verso oni devas
koni fundamentajn licencojn de itala lingvo.
Ekzemple, en la supre citita ekzemplo de Dante, la unua verso
entenas 13 silabojn, la dua 14, la kvara 12, kaj tamen temas pri soneto
kaj oni scias ke itala soneto estas formata de dekunusilabaj versoj.
Kio
okazis?
Okazis, ke danke al licenco nomata sinalefo,
se unu vorto
finiĝas per vokalo kaj la sekva komenciĝas per vokalo, oni povas legi
la du vokalojn kalulkante ilin kiel unu silabon.
En la supra ekzemplo la du vokaloj e (gentile_e)
kaj la du vokaloj o (tanto_onesta)
kuniĝas
kaj formas unu silabon. La samo okazas en la dua verso kun la vokaloj a
(ella_altrui) kaj en la kvara verso kun la
vokaloj i
kaj o (li_occhi).
En la dua (unuavide 14-silaba), krome, estas alia fundamenta licenco:
la sinerezo, simila al la sinalefo, sed
la kunaĵo de la du
vokaloj okazas ene de vorto: la vorto mia
estas kalkulata
kiel unusilaba, kvankam duvokala, kaj same pri la vorto altrui
en kiu -ui estas unusilaba. Do rekalkulante
la silabojn atentante la du licencojn, ni havos la kanonajn
dekunusilabajn versojn.
Pri la kalkulado de la silaboj, oni krome diru, ke ne ĉiam la
du
formoj (poemo kaj kanto) paralelas, samas: en la itala metriko la
finaĵoj kiel -io, -ia
estas ĝenerale kalkulataj regule kiel dusilabaj kaj nur de tempo al
tempo oni aplikas la sinerezon. En la kantoj estas la malo, ĉefe kiam
ili situas fine de verso, de muzika frazo. Do plej ĝenerale oni
kalkulas ilin kiel unusilabajn kunaĵojn, kvazaŭ la lastaj vokaloj estus
duonvokaloj kiel en Esperanto.
Kiel malkovri tion? Nu, vi devas aŭskulti la kanton. Ne sufiĉas legi
nur la tekston se vi ne konas la melodion.
Plie kiam vi skribas la strofojn, se vi kopias, aŭ aŭskultas rekte el
la kanto, klopodu enordigi ilin, finigante la verson kie estas la rimo
(kutime), ĉar ofte la tekstoj ne estas skribitaj laŭ ordo.
Ĉi tiu ekzemplo montras ke la lasta vorto: via estas formita de du silaboj sed kalkulita kiel unu silabo dum kantado (kaj fakte se oni kontrolas la muzikan partituron oni povas rimarki ke tiu vorto sidas sur unu noto), kaj do en ĝia loko devas troviĝi eliziita vorto aŭ vorteto:
Traduko:
Sablo malseka, kaj letero de la vento kunportata for
Male en la versoj:
E del sole che trafigge i solai che ne sai
e di un mondo tutto chiuso in una via
e di un cinema di periferia
(Pensieri e parole – Lucio Battisti)
Ĉi tie, kiu jam kantis la kanton de Battisti, povas rimarki ke tiu via (same kiel -ria) malsamas ol la via de Ruggeri, fakte tiu via de Battisti sidas sur du malsamaj notoj.
Sed la vorto sai sidas sur unu noto kaj fakte estas kalkulata kiel unu silabo:
Ĉu pri suno subtegmenton pikanta scias vi?
Ĉu vi scias pri mondeto unustrata
kaj kinej' en kvartalo proleta?
Le bionde trecce e gli occhi azzurri e poi
le tue calzette rosse,
e l'innocenza sulle gote tue,
due arance ancor più rosse.
(La canzone del sole – Lucio
Battisti)
En la supraj versoj vi vidas ke, ĉiuj kunaĵoj de du vokaloj en kantoj povas fariĝi unusilabaj, kaj tiel devas esti kalkulitaj: vidu ekzemple la finajn vortojn poi kaj tue sur kies lokoj estas vortetoj kiel kaj kaj du, unusilabaj.
Lazur' okula, blond' plektaĵa kaj
ŝtrumpetoj viaj ruĝaj,
kaj la naiv' sur viaj vangoj du:
oranĝoj des pli ruĝaj.
Kutime la kantoj ne ĉiam sekvas la metrikajn formojn de itala poezio kaj do oni devas kalkuli ĉiam la silabojn de ĉiu verso.
Kiel supre dirite, vi povas kalkuli la silabojn en kantaj
versoj
eltirante ilin el iliaj tekstoj, sed ofte la kantistoj ne estas kaj ne
volas esti perfektaj kaj povas esti ke en grupo de versoj kun po certa
kvanto da silaboj ili povas enmeti verson kun unu plia aŭ malplia
silaboj.
En ĉi tiu kazo, mia konsilo, kaj sinteno, estas ke, se temas pri kanto
sufiĉe regulstrofa, oni estu pli perfektaj ol la kantisto kaj oni
daŭrigu laŭ la ritmo ĝenerala (ekzemple oni tion faru ĉe kantoj de
Guccini aŭ De André, kiu laŭverse estas tre regulaj).
Kial tio? Ĉar povos okazi ke tiuj kantoj estu kantitaj de
eksterlandanoj aŭ de ne bonaj konantoj de la kantoj, kaj do, se ili,
post kelkaj strofoj, kunkantas ĉar tuj kaptis la melodion estus ne bone
ke ili trovu de tempo al tempo esceptajn versojn kantendajn kun aliaj
ritmoj. Pli bone sekvi regulan ritmon kvazaŭ en poemo.
Do, kanto ne estas poezio, en la senco ke ne sufiĉas nur legi ĝin por kompreni, oni devas ankaŭ aŭskulti muzikon por precize koni ĝin.
Mi tre multe parolis pri ritmo ĉar en kanto, kie muziko estas tre grava, ĝi estas la ĉefa parto. Legante poezion, vi povas malrapidi aŭ plirapidi, kiel vi volas, vi ne devas obei strikte al iu regulo, sed se vi devas sekvi melodion vi ne povas atendi, plilongigi, mallongigi, vi devas precize sur la notojn meti la ĝustajn silabojn. Aldonu al tio, ke se iu ne konas bone la kanton certe ne bone kunkantos kun la aliaj kiuj konas ĝin.
Nu, nun vi scias kiel kalkuli la silabojn, sed nun vi devas
ekkoni
alian gravan koncepton, kiu kune kun la ĝusta silabnombro permesas
kanti glate kanton: la situo de la akcentoj. Por ke dekunusilabo
estu nomata endecasillabo
ne sufiĉas enmeti dek unu silabojn
(kiuj, interalie, ofte estas pli aŭ malpli).
Tio kio montras ke ĝi estas endecasillabo
estas la pozicio de
la akcentoj en la verso.
Unu deviga akcento estas la lasta de la verso, kiu ĉiam
devas
situi sur la 10a silabo.
Krome, alia akcento
devas fali sur la 4a aŭ sur la 6a
silaboj (aŭ sur ambaŭ).
Domani ritorno_a casa più tardi
Ĝi ne estas verso: ĝi havas la ĝustajn akcentojn nek sur la 4a nek sur la 6a silabo.
Domani vado da Roma_a Napoli
Ĝi ne estas verso ĉar ĝi ne havas la akcenton sur la 10a silabo (sed sur la 9a).
Nu, tio estu ĉio, momente pri poezia arto.
En la kantoj ne estas devigaj metrikaj formoj, ĉiu verso dependas de la muziko. Do la akcentoj ne dependas de la versaj formoj sed de la taktoj de la muziko.
Ili ĉiam devas fali sur fortaj taktoj.
Kiuj estas la fortaj taktoj?
Pri tio tamen vi devas havi iom da orelo, aŭ koni muzikon kaj rigardi
la partituron, alie ne ĉiam eblas kompreni kie estas la fortaj akcentoj.
Kaj se vi ne havas muzikan orelon?
Nu, ni diru ke tamen la afero fareblas, kondiĉe ke vi havu
kunlaboranton kiu havas muzikan orelon kaj skribu por vi la muzikan
skemon de la kanto (pri tio poste).
Ni diris ke ni devas koni la situon de la fortaj akcentoj, ekzemple en la sekva fama verso:
Fratelli d'Italia, l'Italia s'è destaLa fortaj akcentoj tiel situas:
Fratelli d'Italia, l'Italia s'è destaSe vi volas traduki ĝin vi devas almenaŭ meti sur tiujn lokojn silabojn akcentitajn
Italaj gefratoj, patrujo vekiĝis
Facila ekzemplo (malbona traduko... sed ne gravas) ĉar malnovaj kantoj havis regulajn strukturojn kaj la muziko ĝuste taŭgis por tio.
Kantistoj kun, ĝenerale, regulritmaj kantoj estas Francesco Guccini kaj Fabrizio De André.
Jen ekzemplo de la unua:
E correndo m'incontrò lungo le scale
quasi nulla mi sembrò cambiato in lei
(Incontro - Francesco Guccini)
Ili ne estas versoj kiuj povas referenci al iu ritma poezia
formo,
do nur legante ilin oni ne povus traduki bone, pro la fakto ke oni ne
scius kiuj estas la fortaj akcentoj: oni eble paŭsus la vortojn, sed
tio fariĝus vere malfacilega tasko.
Male konante la kanton kaj, konsekvence, la muzikon, oni povas eltiri
la strukturon.
Jen la ĉefaj akcentoj (kaj la sinalefoj):
E correndo m'incontrò
lungo
le scale
quasi nulla mi sembrò
cambiato_in lei
La unua verso havas dek du silabojn, la dua dek unu (estas sinalefo kaj sinerezo ĉe la fina vorto: lei), do en traduko ni povas preterlasi la aliajn akcentojn kaj atenti nur la ĉefajn (kiuj situas sur fortaj taktoj):
Ŝi renkontis min kurante
en la halo
kaj nenio ŝajne novis
nun ĉe ŝi
La tradukinto (aŭ la kunlaboranto) bone elektis kalkuli la lastan vorton kiel unusilaban, kaj la du versoj havas la saman ritmon.
Jen alia ekzemplo, el Gianni Morandi:
Fatti mandare dalla mamma a prendere il latte
(Fatti mandare dalla mamma a prendere il
latte – Gianni
Morandi)
Ĉi tie la afero iom pli komplikiĝas (ne multe).
Unue la nombro de la silaboj. Se oni nur legus la unuan
verson, oni
povus kompreni ke temas pri dekkvarsilaba verso ĉar oni aplikus la
licencon sinalefon, kaj oni kalkulus la lastan vokalon de mamma
kaj la postan a kiel unu silabon (kaj same
la fino de prendere kaj il).
Sed se oni aŭskultas la kanton, oni rimarkas ke inter mamma
kaj a estas cezuro
(eta
intervalo), kaj do oni devas rigardi la verson kiel dupartan:
1) Fatti mandare dalla mamma (9-silaba)
kaj
2) a prendere il latte (6-silaba –
sinalefo inter -e
kaj i-).
La akcentoj: Kiu kelkfoje kantis kaj havas
muzikan
orelon, povas tuj rimarki ke la fortaj taktoj kaj sekve la akcentoj
situas tiel:
Fatti mandare dalla mamma - a prendere il latte
La akcentoj de la aliaj vortoj ne gravas por la tradukado, kaj fakte, jen la rezulto:
Sendigu vin de via panjo - aĉeti la lakton
Vi povas rimarki ke la fortaj akcentoj estas sur la samaj lokoj (kiel la originalo), la kromaj kelkfoje estas eĉ sur aliaj lokoj kaj tamen ne gravas por la kantebleco.
Same pri ĉi tiu kanto de Lucio Dalla: se oni legus nur la tekston oni tre verŝajne metus la akcentojn sur malĝustajn lokojn:
Santi che pagano_il mio pranzo non ce
n'è
(Piazza Grande – Lucio Dalla)
Ĉi tie, nur legante la verson, oni tiel strukturus ĝin:
12 silaboj, sinalefo, plus sinerezo en mio
(se oni bone pristudus ĝin), kun la sekva ordo de akcentoj:
ÒOOÒOOOÒOOOÒ
Sed konante la melodion, oni povas rimarki, ke la ĉefaj akcentoj estas sur
Santi che pagano_il mio pranzo non ce n'è
sed estas kroma iom pli malforta akcento sur santi, sed ne kiel logike sur la vokalo a, sed sur la lasta: i, kvazaŭ oni legus ĝin santì, kaj fakte en la traduko (unu el la plej lastaj el la kantaro) la skemon de la akcentoj vi povas mem rimarki, ĉi-sekve:
Sanktuloj pagas mian manĝon, certe ne
Por la malfeliĉuloj kiuj ne havas muzikan orelon, kiel mi
diris pli
supre, la pordoj ne estas tamen fermitaj, kiel pruvas unu el la plej
fekundaj nuntempaj kantotradukantoj (kiu ne estas Giuseppe Castelli...).
Sufiĉas nur ke vi havu kunlaboranton kun tia doto kaj ke li skribu por
vi la strukturon de la versoj de la kantoj, kiel vi povis vidi iom pli
supre kaj ĉi-sekve.
Ekz.
Fatti mandare dalla mamma - a prendere il latte
OOOÒOOOÒO –
OÒOOÒO
Kie la O (aŭ kiun ajn simbolon vi volas) estas la silaboj ne akcentitaj kaj la Ò la silaboj akcentitaj.
Regulo pli malpli sekvenda: ne meti vortetojn sur fortakcentajn lokojn.
Ĉi tiu regulo bedaŭrinde ne estas tre obeata kaj oni povas sin
trovi
kanti kantojn kun akcentoj sur artikoloj, prepozicioj, konjunkcioj, ktp.
Tio estas evitinda, ĉar, kiel mi jam
plurfoje diris,
se kantas ilin kantantoj kiuj ne konas bone la kantojn, estas influataj
meti la akcentojn sur la ĝustajn vortojn kaj ne sur la malĝustaj.
Vorteto ĝenerale ne kunportas akcenton: se vi legas la frazon aĉeti
la lakton nekonanto de la lingvo aŭdus nur du vortojn: aĉeti
kaj lalakton, do, ĝenerale la inklino ne portas
nian
legmanieron halti sur vortetoj, kaj do, eĉ malplie dum oni estas
kondukataj de melodio.
Nu, tradukado estas malfacila arto kaj oni povas kompreni ke kelkfoje oni ne havas ĝustajn solvojn por transkribi versojn kaj oni emas utiligi la vortetojn en tiuj lokoj. Tamen, laŭ mia vidpunkto tio estas tute ne akceptebla certe en kantoj de vi, eventuale, komponitaj.
Kompreneble por traduki kantojn (aŭ poemojn, krom koni la lingvon bone – tio estas inter la fundamentaj ecoj de tradukonto - oni devas koni ankaŭ la diversajn licencojn utiligeblajn).
La ĉefaj esperantaj licencoj (benitaj helpoj por la ŝparo de silaboj) estas:
Verdire ekzistus ankaŭ kromaj licencoj por gajni silabojn, sed pli bone ne utiligi en kantoj, ĉar kiel mi diris pli supre, estus pli malfacile por novaj kantantoj.
Nu, iom malmulte, ĉu ne? Sed sciu ke ili sufiĉas por tio kion ni devas fari.
Iom pli grava problemo prezentiĝas pro la strukturo de itala lingvo.
Itala lingvo havas diversakcentajn vortojn: piana
(=paroksitona) -> finèstra,
tronca
(=oksitona) -> città,
sdrucciola
(=proparoksitona) -> tàvolo,
bisdrucciola
-> facciàmoglielo,
trisdrucciola
-> spàzzolaglielo,
quadrisdrucciola
-> fàbbricamicelo.
Pri la lastaj tipoj: bi-,
tri-
kaj quadrisdrucciola,
ni povas ne paroli.
Espereble sanmensaj kantistoj ne utiligos ilin.
Pri la aliaj oni devas paroli, ĉefe kiam ili estas ĉe la fino de verso.
Strukturo de Esperanto estas paroksitona: ĉiuj vortoj havas akcenton sur la antaŭlasta vokalo. Sed Zamenhof, kiu longe antaŭplanis la lingvon ankaŭ el poezia vidpunkto, kreis ĝin, tiel ke ĝi estu tamen sufiĉe elasta kaj malpli monotona, kaj pro tio enkondukis la licencon pri la elizio de la substantiva finaĵo kaj do la lingvo havas la eblon reprodukti ankaŭ vortojn oksitonajn. Problemo naskiĝas kiam versfine estas proparoksitona vorto. Kiel traduki ĝin?
Mi parolis intence pri versfinoj, ĉar se ĝi estas meze de la verso, oni povas aranĝi tiamaniere ke nova vorto komenciĝu post la proparoksitona.
Bone, estas pluraj manieroj por traduki proparoksitonan vorton ĉe la versfino.
La unua maniero estas utiligi vortetojn post la fino de la lasta paroksitona vorto:
En la sekva verskunaĵo la tria finiĝas per proparoksitona vorto: vivere.
Finché luce d'amor
sul mondo splenderà
finché m'è dato vivere...
(L'edera – Nilla Pizzi)
Jen kiel estis tradukita de Luigi Minnaja:
Ĝis la lumo de am'
plubrilos sur la mond',
ĝis lastan spiron rajtos mi...
Simile:
in un supremo anelito
voglio offrirti con l'anima...
en plej supera spiro mi
donas for kun l' anim' al vi...
Alia truko estas ĉirkaŭiri la
vorton, trompi la orelon.
Se vi rimarkas, kiam ni prononcas vortojn proparoksitonajn efektive ni
aŭdigas la ĉefan akcenton kaj ankaŭ duan akcenton ĉe la fina vokalo:
ekz. en incredibile
estas la ĉefa akcento
sur la dua i kaj
pli malforta akcento sur la
fina e, kaj do,
ne tro emfazante la unuan
akcenton oni povas traduki italan vorton proparoksitonan per esperanta
paroksitona eliziita (oksitona):
Prendi questa mano zingara
(Zingara – Bobby Solo)
fariĝas, simple,
Prenu mian manon ciganin'...
Sed por ke la truko eĉ pli bone sukcesu, oni devus utiligi kunmetitan vorton, tiel ke la unua akcento falu sur la prefikso, sur la flanka vorto aŭ sur vorteto:
Femmena,
tu si' 'na malafemmena
(Malafemmena – Antonio de Curtis)
fariĝas
Fivirin',
vi estas vera fivirin'...
La unua, ĉefa itala akcento, falas sur flanka vorto de du
kunmetitaj
(ĉikaze prefikso),
kaj la dua sur nia ĉefa akcento.
Daŭrigante laŭ la kanto, jen la tuta refreno:
| Fivirin', | Femmena |
| vi estas vera fivirin'; | tu si' 'na malafemmena; |
| ĉu vi ne tro plorigis min | chist' uocchie hae fatto chiagnere |
| je larmoj kaj malben'? | lacreme e 'nfamità |
| Fivirin', | Femmena |
| vi pli malbonas ol vipur', | si tu peggio' 'e 'na vipera |
| kaj mi ne povas vivi plu | m'entuzzicato l'anema |
| kun tiu ĉi venen'. | nun puozzo cchiù campa'. |
| Fivirin', | Femmena |
| dolĉegas kiel la miel' | si' ddoce come 'o zzucchero |
| vizaĝo via de anĝel', | ma chesta faccia d'angelo |
| sed trompas la mien'; | te serve pe' 'nganna |
| Fivirin' | Femmena |
| virin' plej bela estas vi; | tu si' 'a cchiù bbella femmena |
| mi amas vin malame, | te vojjo bbene e t'odio |
| vi min ligis per ĉen'. | nun te pozzo scurda' |
Tra la tuta refreno vi povas rimarki la variecon de manieroj de tradukado.
Ni jam parolis pri vortkunmeto kun prefikso:
fivirin'; malben'
Almeto de vorteto ĉe la fino:
Plorigis min; vivi plu; estas vi
Memoru ke la uzo de la vortetoj en (duon)fortaj taktolokoj estas la nura pli malpli akceptebla.
Jen la vorta elemento kiu pli belsonigas kanton, kaj tamen la elemento kiu certe pli portos vin blasfemi dum viaj tradukadoj.
La rimo estas la sameco inter du versfinoj, de la lasta akcenta vokalo kaj de ĉiuj ĝin sekvantaj sonoj.
Nur tia sameco ĉe la fino povas nomiĝi rimo.
Esperanto, pro sia strukturo (per unu radiko oni povas formi dekojn da vortoj), ne posedas multajn eblojn, kaj do oni devas elturniĝi alimaniere.
Antaŭ ol komenci paroli pri ĉi tiuj manieroj, tamen, oni metu fiksajn kaj firmajn palisojn: sufiksoj ne formas rimojn inter si. Do, vortoj kiel manĝema-dormema, drinkulo-belulo, ktp ne estas rimoj ili estas vortoj egalaj. Iam en la komenca periodo de nia lingvo ili estis tre ofte uzataj en poezio, kaj Grabowski la unua ilin kondamnis kaj donis al ili la nomon: Adasismo de la oftaj rimoj konstruataj: manĝadas-vidadas, per la sufikso -ad-. Tiuepoke, tio eĉ estis iom komprenebla, pro malriĉo de vortotrezoro, sed nun ili estas evitendaj je prezo esti konsiderataj poetaĉoj – tradukistaĉoj.
Jen tio, kion diras Kalocsay:
Poste, vin gardu, kiel de abismo,
de la mucida, teda adasismo.
Amplena kaj revplena ĉu do rimas?
Amema kaj revema same ŝlimas.
(Arto poetika – K. Kalocsay)
Italoj havas tre striktan ideon de rimoj. Ni havas nur 5
vokalojn
tre bone elparolitajn same kiel vortojn, do oni ne povas maski finaĵojn
per ne klara prononco.
En Esperanto estas same.
Tamen en aliaj lingvoj tio ne okazas kaj, ĉefe sub influo de rusoj, en
kies lingvo la postakcentaj vokaloj estas ofte
pli-malpli konfuze
prononcataj oni allasis
je la fino de du versoj vortoparojn
kiel nia-akademio aŭ vundo-profunda. Ili
estas nomataj abortaj
rimoj.
Oni evitu ilin.
Krom ilin, la rusoj alportis ankaŭ alitipajn misrimojn, kiujn mi ne
citu, ĉiukaze por italoj ili estas tiom for, ke en ilian kapon neniam
venos la ideo utiligi.
Kromaj sonoj similaj al rimoj uzeblaj por riĉigi la rimtrezoron estas:
La rimo de akuzativa kun nominativa
pluralo: ekz. domojn-homoj.
La rimo de aŭ-vorto kun plurala adjektivo, ekz:
morgaŭ-zorgaj.
La rimo de am- aŭ om-adverbo kun akuzativa
adiektivo aŭ
substantivo, ekz. tiam – ironian; kiom –
anarkion.
Krom la rimojn oni povas utiligi aliajn sonrimedojn:
La rimoido, rimo,
en kiu la postakcentaj
konsonantoj nur similas inter si, ekz. aĵo-paŝo, vintro-vindro,
tondro-ondo k.s.. Ju pli najbaraj ili estas, des pli agrabla la rimoido.
Same opinias Kalocsay kiu konsilas rimigi konsonantojn parencajn: b-p,
d-t, f-v, g-k, l-r kaj ŝ-ĵ, ĉ-ĝ, s-z, m-n.
La agordo, rimo, en kiu la akcentaj vokaloj mem nur similas inter si, ekz. arbo-korbo aŭ: celinda-plenda k.s. Kiel oni povas mem rimarki, estas dezirinde, ke la vokaloj estu same sonoraj (a-o, o-u) aŭ same akutaj (e-i), kaj ke ili estu akompanataj de pli ol unu konsonanto”.
La asonanco, sameco de la solaj akcenta kaj postakcenta vokaloj, sed ne de la konsonantoj: ekz. tamen-klare aŭ kria – iras.
Tio apartenas al evangelio de poezia arto. Mi jam ripetis plurfoje ke temas nur pri kantaĵoj, kaj mia orelo ne ĉiam konsentas kun la ortodoksa traktado de la rimoj, kaj mi povas imagi ke italaj oreloj same ne tiom konsentas.
Kiam oni parolas pri parencaj konsonantoj oni parolas pri konsonantoj, kiujn oni elparolas sammaniere:
ekz. b kaj p estas labialaj, d-t dentalaj, g-k velaraj, ktp
Mia orelo pli proksimaj sentas kelkajn voĉajn aŭ senvoĉajn konsonantojn. Do por mi rimsonas pli bone kanto-kampo-planko ol kanto-skando; simile: lango-bambo-rando ol lango-planko, ĉefe kiam oni elparolas sufiĉe rapide kaj kun muziko sube. Do, laŭ mi, oni estu liberaj ĉi kampe obei ne tute la poetikan arton sed nian orelon.
Granda problemo naskiĝas kiam oni devas komenci tradukon kun rimoj. Se oni tradukas senrime la problemo estas mapli granda, ĉar vi devas okupiĝi nur pri la ĝustaj akcentoj kaj la longo de la verso. Sed se estas ankaŭ rimoj, kuniĝas unu kroma varianto, kaj vi devas atenti ankaŭ pri ili. Krom la fakto ke se vi elektas unu vorton por rimi, ne ĉiam la eblaj rimoj povas kongrui kun la senco de la teksto.
Jen kelkaj etaj teknikaj konsiloj por komenci.
Unue vi traduku proze la kanton:
Questa di Marinella è la storia vera
che scivolò nel fiume a primavera
ma il vento che la vide così bella
dal fiume la portò sopra una stella.
(La canzone di Marinella – Fabrizio
de André)
(Ĉi tiu historio estas) Temas pri la vera historio de Manjo
kiu englitis en la riveron dum printempo
sed la vento kiu vidis ŝin tiel belan
de la rivero portis ŝin sur stelon.
Ne gravas ĉu la traduko estas perfekta, pli gravas, ke la senco estu ekzakta.
Unue oni pristudu la ritman strukturon.
De André kutime estis sufiĉe regulritma en siaj kantoj, kaj ĉi tiu konfirmas tion:
La kanto havas ĝenerale la ĉi-sekvan strukturon:
ÒOOOOÒOOOÒO
(la versoj estas poezie strukturitaj kiel dekunusilaboj - estas po unu sinalefo en ĉiu verso - kun fiksaj akcentoj sur la 1a, 6a kaj 10a vokaloj – mi kroman fojon memorigas ke vokaloj, en Esperanto, estas mezuro ankaŭ de silaboj).
Nur la unua verso estas iom escepta kaj havas kroman silabon kantendan iom pli rapide. Laŭ miaj pli supraj konsiloj, mi preferus reguligi ĝin kaj igi ĝin dekunusilaba, sed tio estas afero de sentemo kaj elekto de la tradukanto. Ĉi-kaze, vi vidos, ke la tradukanto elektis lasi la saman strukturon, kaj do la unua verso havas dek du silabojn kaj la lasta akcento falas sur la 11a vokalo.
Questa di Marinella_è la storia vera
che scivolò nel fiume_a primavera
ma_il vento che la vide così bella
dal fiume la portò sopra_una stella.
Nun oni pristudu la strukturon de la rimoj:
temas pri la t.n. (en la itala) rima baciata (en Esperanto: kontinua): ĉiu malpara verso rimas kun sia posta para: vera-primavera, bella-stella (aa-bb).
Kiam temas pri tradukado kun rimoj vi devas komenci de la versfinoj: de la rimoj mem.
Oni traserĉu nian prozan tradukon por trovi radikojn (mi
substrekas radikoj)
kiuj povus rimi.
Ni italoj estas bonŝancaj ĉar multaj vortoj similas al la Esperantaj,
kaj do estas pli facile trovi rimojn.
En nia provizora traduko ni trovos en la unuaj du versoj:
ver- kaj river-Do ni metu ilin ĉe la fino de la versoj
ÒOOOOÒOO(O)O ve-r-
ÒOOOOÒOO ri-ve-r-
La tradukanto parafrazas la originalan tekston tiel
Jen diros mi pri Manjo
la tutan veron:
ŝi falis dum printempo
en riveron;
Li sukcesis krei perfektan rimon utiligante en ambaŭ versoj la akuzativon, kaj lasis preskaŭ la saman sencon kiel la originalaj versoj.
Se oni elektus reguligi la
verson, ĉi-kaze oni povus ellasi la artikolon antaŭ tutan
veron:
Jen diros mi pri Manjo tutan veron:
La ritmo perdus nenion kaj ĝi estus pli facile kantebla unua-aŭskulte, ĉar pli regula.
En la posta versparo, jen la feliĉo de la italoj, kiuj ofte havas vortojn tre similajn al esperantaj, ni ne devas multe serĉi la eblajn rimojn ĉar ili estas jam sur siaj lokoj: bel- kaj stel-
ÒOOOOÒOOO be-l-
ÒOOOOÒOOO ste-l-
kiam la vento vidis
ŝian belon
el la river' ĝi portis
ŝin sur stelon.
Vi povas rimarki kiel la tradukanto en ambaŭ versparoj konstruis la frazojn tiel ke la du adjektivoj fariĝu substantivoj por bone rimi inter si: veron kaj belon. Kaj la senco nenion perdis. Kompreneble ne ĉiam vi estos tiel bonŝancaj kaj vi devos ĵongli per la vortoj por konservi kiel eble plej multe la sencon de la kanto. Sed tion, bedaŭrinde, mi ne povas instrui al vi, vi mem devos lerni per longa sperto kaj ekzercado.
Fine, lasta konsilo. Mi devas agnoski ke Esperanto, pro iaj kialoj ne estas tiel taŭga kiel la itala lingvo por kantado. Tio ĉefe ĉar en la itala preskaŭ ĉiuj vortoj finiĝas per vokaloj, kaj do same la versoj. Ofte dum la fino de kantoj oni metas longan noton sur kiu oni tenas vokalon longe:
ekz.
Nell'immensitaaaaa
Nenio eksterordinara por itala lingvo.
Se oni tradukus ĉi tiun versfinon en Esperanto, oni kantus
En la senlimeeeeec'
Kaj tre verŝajne okazus ke tiu lasta c
preskaŭ
perdiĝus por orelo en la muziko.
Kiel eviti tion?
Unue oni devas koni la kanton kaj scii kie la notoj daŭras sur unu
vokalo, kaj tiam klopodi meti sur tiujn lokojn vokalojn akcentitajn,
sen kroma konsonanto post ĝi.
Ĉiuj kantoj pri kiuj oni parolis estas troveblaj en ĉi tiu hejmpaĝo
Kiel finon mi volas aldoni kelkajn pripensojn de itala tradukisto, "serioza" (pro tio ke li kutime tradukas pli profundajn kontribuojn de itala literaturo), pri la arto kaj la amo traduki. Mi eltiris ilin el Interreta Dissendolisto pri Itala Kulturo en Esperanto.
"Mi estis vortaristo, recenzisto,
organizanto, sed tradukado estis la fako kiu plej min fascinis kaj kiu,
laŭ mi, pli proksimas al la spirito de Esperanto: interkomunikigi
homojn malsamlingvajn. Kaj fine de la batalo, kiam oni sukcesis traduki
frazon aŭ verson klopodante rezigni kiel eble plej malmulte kaj doni la
maksimumon de esprimpovo, oni kontentas. Sed tio, ne post horo da peno,
sed forlasinte la problemon kaj repensinte pri ĝi post semajno, kiam
ekaperas, en via menso, evidenta solvo tre longe serĉata sed ne trovita.
Necesas tempo kaj ĉefe pasio por la aŭtoro tradukata kaj por la lingvo
en kiun oni tradukas, por sukcesi dirigi Esperante al la aŭtoro tion,
kion li dirus se li konus Esperanton.
Necesas tempo por kompreni nuancon de vorto, konstruon de verbo,
eventualan poezian licencon, por krei komparojn, por serĉi similajn
ekzemplojn, por adapti vortojn al ritmo (eĉ en prozo), kaj por finfine
senti ke la vortoj facile fluas sur la ritmo, sur la melodio kaj
taŭgas, kvazaŭ la kanto, la poemo, la prozaĵo estus verkitaj originale
en Esperanto. Tio kontentigas, tio donas al vi la sensacion ke vi kreis
ion.
Kiu legis mian vortaron, certe rimarkis mian pasion por frazeologio kaj
divenis kiom da tradukado estas malantaŭ ĝi.
Mi amis Goldoni, kiun mia patrino voĉlegis al mi kaj al mia frato dum
nia infanaĝo post la manĝoj (tiam ne ekzistis "Beautiful"); mi amis
Gozzano, kies naivan kaj fluan melodion mi kundividis kun mia tiama
fianĉino kaj edzino dum 16 jaroj; mi amis Manzoni, kies malrapidan kaj
muzikan frazadon mi komprenis kaj ekŝatis danke al karega Clelia
Conterno; mi amis Pascarella, kiu rememorigas min pri la neforgesebla
Gaudenzio Pisoni, pri lia spirito, lia optimismo kaj lia belega amikeco
per kiu li honoris min; mi ĵus komencis ami Machiavelli kiun mi legis
iam nur supraĵe" (Carlo Minnaja).
Iru al la enira paĝo - Iru al la itala versio