Sen muziko vivo estus eraro.
Nietsche, Krepusko de la idoloj
Señora, donde hay musica no puede haber mala cosa.
(Sinjorino, kie estas muziko, ne povas ekzisti malbona afero)
Miguel de Cervantes, Don Quijote

La kantaro

Ĉi tie vi trovos tradukitan kantaron. Plejparte el la itala, sed ne nur. Se vi trovos kantojn en kiuj ne estas signitaj la kantistoj aŭ la tradukintoj, bonvolu reti la ekzaktajn; same se vi trovos erarojn. En la steletsignitaj kantoj la silaboj de kelkaj versoj ne estas tute ĝustaj, mi tamen enlasis, tiel, ke volontemuloj povu korekti, se ili povas. La kolekto estas unu el la plej riĉaj, sed se vi trovas, ke mankas kelkaj, kiujn vi posedas aŭ ĉar vi mem tradukis, aŭ ĉar vi posedas pro ia kialo, bonvolu sendi al mi, kun la necesaj informoj (kantisto, tradukinto) kaj mi povos aperigi en la paĝo. Same se vi ŝatus, ke oni traduku iun kanton, bonvolu reti kaj oni klopodos aperigi la plej elektitajn.
La listo de la kantoj estas ordigitaj laŭ itala titolo kaj laŭ esperanta titolo (espereble iam ĝi estos utila). Mi ne enmetis liston de kantistoj: se vi serĉas, vi povas trovi per viaj foliumiloj serĉante la nomon. Plie la kantoj estas grupigitaj en paĝoj laŭ la kantisto. Do se vi malfermas kantopaĝon vi povas trovi ĉiun kantojn (tradukitajn) de tiu kantisto.

Estas kantoj kiuj estis kantitaj de pluraj kantistoj kaj mi klopodis ilin enmeti en specialan kategorion: se ili estas tre tradiciaj mi enmetis ilin kune en unu paĝon, se ili estis kantitaj dum festivaloj ĉu sanremaj ĉu diverstipe someraj, mi enmetis ĉiujn kune en alian paĝon. Aliflanke, certe kiam estos pluraj kantoj de sama kantisto, tre verŝajne mi kunmetos ilin en unu sama paĝo.
Vi rimarkos ke ne temas nur pri italaj kantoj sed ankaŭ pri aliaj tradukitaj ĉu de longe ĉu ĵuse.
Kiel supre dirite, se vi emas korekti aŭ anĸaŭ sendi novajn versiajn tradukojn de la kantoj, ni ĝojos, ĉefe se ili estos italaj (kompreneble ni akceptos volonte ankaŭ alilingvajn). Ni eĉ pli ĝojos se vi tradukos kantojn ankoraŭ ne tradukitajn.
Se vi estas italo kaj neniam tradukis, sed ŝatus, por ekscii fundamentajn konceptojn, estus bone, ke vi vizitu ĉi tiun TTT-paĝon.

Se vi ne estas italo, sed interesiĝas pri tradukado de kantoj ne italaj vi povas viziti la paĝon www.tekstoj.nl kie vi trovos utilajn ĝeneralajn konsilojn

Dankoj iru al la tradukintoj kaj aparte al Renato Corsetti kaj Antonio De Salvo, kiuj provizis min per plejparto el la tradukoj, kaj fine ankaŭ al Nicolino Rossi, kiu permesis, per siaj tradukoj, krei apartan paĝon pri napolaj kantoj.
Kompreneble, post la dankoj al la provizantoj, materie, de la tradukoj, ne povas manki la dankoj al la aŭtoro de la plej multaj modernaj kantoj, Giuseppe Castelli, sen kiu (mez)junuloj ne povus trovi en ĉi tiu kolekto la kantojn, kiuj akompanis ilian junecon.

Italaj kantoj laŭ Esperanta titolo - Italaj kantoj laŭ originala titolo

Neitalaj kantoj laŭ Esperanta titolo - Neitalaj kantoj laŭ originala titolo

La kantoj de la muzikalo Venu Rapide Homoj - La kantoj de la muzikalo Venu Rapide Homoj (origin.)

Iru al la enira paĝo - Iru al la itala versio