Etiko sen dio

Ĉu povas ekzisti etiko sen Dio?

Ĉu etiko povas sendependiĝi de religio?

En ĉi tiu artikolo ni klopodos pruvi ke etiko, se oni volas ke ĝi estu universala, ne povas dependi de Dio aŭ de religio.

Kial?

Se etiko devas utili al ĉiuj, ĝi devas naskiĝi de malalte kaj ne povas esti donita de iu supera instanco. Ĉar se oni prenas siajn fundamentojn el Dio, minimume tio ekskludos la ateistojn, kaj do ĝi certe ne povos esti universala kaj kundividita de ciuj.

Tio estas unu el la ĉefaj kialoj.

Sed, ni supozu ke ĉiuj kredas je la sama Dio. Ĉu tio sufiĉus?

Unue, por ke ĉi tiu hipotezo fariĝu reala, oni devus elekti Dion rivelitan. Sed kiun elekti? Ĉu la Dio de Abramo? Sed eĉ la tri grandaj abramidaj religioj ne konsentas inter si kaj havas grandajn etikajn diferencojn: unu ekzemplo por ĉiuj la poligamio en islamismo.

Do, eble, por havi kundividitan etikon, derivantan de Dio, necesus ankaŭ ke ĉiuj estu kredantoj de sama religio.

Do, estas evidente ke etiko fondita sur Dio, povas esti nur relativisma kaj dependa de la identecoj, de ĉiuj religioj, kaj tia afero ne povus ne konduki al batalo inter la diversaj identecoj. Krome ni devas diri ankaŭ ke la rivelitaj moraloj montriĝis nepovaj alfronti multajn novajn demandojn pri etiko, kaj eĉ apartenantoj al samaj religioj atingas malsamajn solvojn: vidu kristanojn antaŭ problemoj kiel eŭtanazio; aŭ oni devus atendi ofte interpretojn de iu hierarkie pli alta, kiel ekzemple povas esti la papo.

Supozo de unu dio

Sed ni supozu, absurde, ke ekzistas Dio kaj ke ĉiuj kredas je unu Dio. Tiakaze ni devus tamen ankaŭ kredi ke tia Dio ne nur kreis la mondon sed ankaŭ similas al ni pri rezonado kaj volo1.

Nun ni devas kompreni, kial tiaj kredantoj, ĉi-kaze, taksus la vivon etika nur se oni devenigas etikon el tia Dio.

Do, unue ili opinias ke nur devenigante la etikon de Dio oni povas doni firman fundamenton al la etiko; due ili opinias ke nur ekkoninte la planon de Dio pri la mondo, oni povos trovi la fundamentajn leĝojn inspirontajn nian etikon: la natura leĝo.

La unuaj rimarkoj pri tio estas ke eĉ en kristanismo oni ne konsentas pri tio, kio estas la morala instruo. Eĉ pri la kristanaj instruoj oni ne akordiĝis: kiu estas la vera interpretisto de la volo de Dio? Katolikoj diras la Papon, protestantoj la kredantojn mem. Se ne paroli pri bioetikaj aferoj: eŭtanazio, geedziĝo de samseksuloj, kontraŭkoncipiloj. Kaj similaj malakordoj ekzistas en la du aliaj monoteismaj religioj.

Ni supozu, tamen, ke ĉiuj kredas je unu Dio, ĉiuj estas kredantoj de la sama religio kaj ke ĉiuj konsentas pri la samaj moralaj leĝoj (en la realo iom absurda, sed ni hipotezu)

Unua hipotezo: nur deveno de Dio donas fundamenton al etiko

Kial konduto ordonita de iu aŭtoritato devus esti pli morala?

Taksi etika konduton ĉar donitan de iu aŭtoritato estas kiel forpreni de tiu konduto la moralan valoron. Kio estas pli morala? Se via filo ne faras ion maljustan ĉar vi admonis lin kaj minacis per puno aŭ se li ne faras ĉar li mem decidis aŭtonome, sen ke vi admonu aŭ sugestu?

Konduto estas morale bona sendepende ĉu temas pri ordono. Perforto kontraŭ homo estas malbona sendepende ĉu temas pri ordono de iu pli alta aŭtoritato. Sklavismo estas malbona kvankam Biblio neniam kondamnis ĝin.

Male, se oni fondas la bonon de tia ago sur la fakto ke ĝi estas tia, ĉar ĝi estas ordono de Dio, oni reduktas tian bonan agon al nur obeo de komando2, forprenante aŭtonomecon al individuo.

Tiel oni reduktas la moralecon al io simila al reguloj de etiketo, validaj inter la membroj de societo aŭ inter iuj, kiuj agnoskas la saman aŭtoritaton.

Do, tiaj agoj perdas la universalecon de sia justeco en si mem.

Se oni serĉas la justecon de ia ago en la obeo de ia supera aŭtoritato, ne ekspluatante sian aŭtonoman forton decidan, en la momento en kiu malaperas la aŭtoritato, oni falas en la niĥilismon de la fama frazo: “Se Dio mortis, ĉio estas permesata”.

Dua hipotezo: ekkoni la planon de dio kaj malkovri la naturan leĝon

Kiel pli supre dirite, kredantoj opinias ke eblas trovi la justan etikon (la dian) en la legôj de naturo. Kaj en la legô de naturo Eklezio asertas trovi la respondojn por administri la seksan vivon, familion, manierojn naski filojn, manierojn morti kaj manierojn kuraciĝi, ktp.

Sekvi la fluon de la naturo kaj ĝiajn leĝojn estas sufiĉe sensence, ankaŭ ĉar la naturo entenas ĉion: de murdistoj ĝis sanktuloj, de egoistoj ĝis donacemuloj. Difini sian moralon kiel naturan, por la homo, kutime signifas klopodi difini naturan aŭ laŭ naturo decidon akordan al tio, kion oni volas malhelpi, kondamni aŭ koncedi.

Ankaŭ malsanoj estas naturaj kaj oni devus lasi sin porti de la fluo de la naturo kaj kuraci sin nur per naturaj rimedoj? Gejeco estas tute natura (oni povas trovi en ĉiu speco de besto, sed ŝajnas ke ĝi estas kontraŭ iu leĝo natura, almenaŭ kiel difinita de Katolika Eklezio), ĉasteco male estas la plej kontraŭnatura konduto (en neniu besto ĝi troveblas), sed tamen ĝi estas konsiderata virto de Eklezio.

Diveni la naturan leĝon signifus malkovri tion, kio okazas, sed etiko okupiĝas pri tio, kio devus esti, aŭ pri tio kiel devus esti nia estonteco, pri tio kio estas bona aŭ malbona, por tiel klopodi plibonigi la vivon evitante suferojn kaj emon damaĝigi unu la alian.

Se ni nur serĉas la naturajn leĝojn ni pasive akceptas valorojn kiuj devus gvidi niajn elektojn en situacioj ĉiam novaj kaj malsamaj ol la pasintecaj.

Nekohereco de tiu, kiu kredas ke ne ekzistas etiko sen Dio

Se oni kredas je Dio, ĝenerale oni atendas ankaŭ “premion” de ia morala vivo, kaj male punon pro malbona konduto. Kaj do etika konduto neniam povos esti neprofitema, male ol tiu kiu kondutas bone kaj ne kredas je iu puno aŭ premio.

Efektive minaco de puno fare de Dio estas kroma ilo por tiuj, kiuj volas trudi iun etikon al popolamaso, tiel kontrolebla per ĉi tiuj punoj.

Moralo fondita sur dio unuigas moralon kaj leĝon

Se oni ligas moralon al Dio, oni emas taksi justa la trudon de la moralo (la nura moralo) per leĝa forto. Kaj do trudi sian moralon al aliaj nekredantoj aŭ kredantoj je alia Dio estas tute juste.

Kiu taksas moralon kiel serion de absolutaj komandoj devenantaj rekte de Dio, ne povas akcepti ke Ŝtataj leĝoj estu kontraŭ tia moralo, kaj pro tio sentas sin pravigita faligi tian ŝtaton per iu ajn perforta maniero. Oni komparu la nuntempajn instigojn de la papo al apotekistoj ne vendi kontraŭkoncipilojn aŭ pilolon de la posta tago3.

La interrilato, do, de tiu kiu kredas ke propra moralo devenas de Dio ne povas ne esti netolerema4.

Se oni opinias ke etiko fundamentas en la volo de Dio, ne ekzistos areo de homa vivo kie ĝi ne validos. Ĉiuj etikoj fondiĝantaj sur religio estas la plej invadaj vivkontrolaj. Sufiĉas legi la sanktajn librojn de la monoteismo por rimarki kiel ĉiu plej malgranda parto de homa vivo estas okupita de devoj: vestoj, manĝaĵoj, higieno, ktp. Daŭre nun katolika eklezio preskribas seksajn kondutojn de propraj kredantoj, eĉ se plenkreskaj, kaj ne damaĝajn por aliaj.

La distingo inter moralo kaj juro havas sian bazon en la fakto ke kondutoj ne damaĝaj por la aliaj ne devas esti punataj kiel krimoj; maksimume oni povas aprobi aŭ malaprobi. Kaj oni ne rajtus devigi homojn al ia konduto kun la preteksto ke tio estas bona por li, kvazaŭ patrece. Ni rimarku la kondutojn rilate naskon, morton kaj kuracadon flanke de Katolika Eklezio. Ĝi pretendas trudi al ĉiuj, por ilia bono, la manieron kiel naski filojn, kiel formi familion, ktp.

Psikologiaj konsekvencoj

Dum kiu ne kredas je Dio havas neniun influon sur propra morala karaktero, kredi la malon igas kreski kun la opinio ke ĉiu ago estas kontrolita kaj ke oni devas konduti iel ĉar estas supera ordono, kaj devojigas la menson el la efektivaj suferoj de la aliaj. Oni nur pensu pri la malpermesoj en la seksa kampo, ekzemple en la masturbado kie, kvankam oni damaĝas neniun, oni ricevas malaprobon.

La fideleco al dia leĝo malhelpos, unuflanke ke propra etika konduto estu orientita tuj kaj rekte de sentemeco al suferoj de siaj similuloj, kaj aliflanke malhelpos ke tiu sentu sin respondeca de siaj elektoj. Do tiu pli zorgos obei la leĝon ol malpliigi la suferojn de aliuloj.

Kreo de etiko sen referenco al dio

Kaj nun, post la “detruo” ni klopodos konstrui manieron krei etikon neligitan al Dio.

Ĝenerale nekredantoj aŭ tiuj kiuj ne fidas je ekstera aŭtoritato por serĉi pravigojn de siaj moralaj principoj povas serĉi libere kaj sen antaŭjuĝoj tion, kio valoras por distingi la bonon de la malbono.

Kiel jam dirite: nur kiu liberiĝas de religiaj dogmoj povas esti en la kondiĉo akiri moralan respondecon.

Do, unue oni devas liberiĝi je eksteraj kondiĉadoj: gepatroj, geamikoj, majstroj, ktp (Mi faris tion ĉar ordonis tiu…)

Nur kiam oni prenas sur sin la respondecon de tio kion oni faris, kiam oni klarigas siajn kialojn pro la faro de io, oni aliras la moralan sferon.

Granda diferenco inter la religia kaj la morala perspektivoj kuŝas en la konsciiĝo esti aŭtonoma, libera individuo, male ol la religia perspektivo kiu kondamnas tion, kiel orgojlan pekon.

Aŭtonomeco, konsciiĝo kaj respondeco

Do, por komenci, ĉi tiuj tri kvalitoj estas fundamentaj. Kompreneble ili ne sufiĉas, necesas serĉi regulojn kaj kriteriojn etikajn agnoskeblajn kiel niaj por legitimi nian konduton.

Krome, ĉi tiuj kvalitoj devas esti agnoskataj al ĉiuj membroj de nia specio (kaj eĉ al kelkaj simioj).

Do, etiko sen Dio agnoskos ekziston de granda nombro de personoj morale respondecaj, kaj pro ilia aŭtonomeco kaj libero ni devos kalkuli je granda diverseco en la manieroj konduti morale kaj respondece.

Sentemeco al komuna homeco kaj justosento

Realigo de plena persona kresko, ne pasas nur tra la aŭtonomeco kaj libero, sed ankaŭ tra sentemo kaj atentemo al la aliaj.

Etiko ligita al Dio konsciigas homojn pri agnosko de morala graveco de la aliaj, startante de koncepto ke homoj apartenas al homa genro kreita de Dio kun privilegia statuso.

Scienco kaj studoj pri evoluo portis nin al pli naturisma klarigo de la kialo de la memkonsciiĝo de morala respondeco al propraj similuloj.

Kiam ni konsciiĝas pri nia aŭtonomeco de morale respondecaj estaĵoj ni komencas percepti la gravecon de suferoj kaj doloroj de aliuloj kaj tia percepto transformiĝas al instinkta partopreno en la sufero, kiu fariĝas malpliigenda aŭ forigenda. Tio ne postulas nian apartenon al speciala loko en la universo, kiel asertas religio. Sufiĉas la natura simpatio (en fizika senco) kun la emocioj de la aliuloj. Tia simpatio moviĝas pli senpere kaj rekte al personoj apartenantaj al nia cirklo, por plilarĝiĝi al la tuta homa specio ĝis partopreno en la suferoj de la aliaj bestoj.

Tia natura simpatio estas science pruvita. Psikologiistoj de evolu­aĝo dokumentis ke jam trijaraĝe membro de homa specio, sen afekciaj problemoj, ne nur reagas emotive kiam ĝi vidas alian infanon plori, sed li emas helpi, eĉ se ne tute kongrue, ekzemple donacante sian pupon.

Tia partopreno en la emocioj de aliuloj transformiĝas en justosento: same kiel ni sentas negativaj kaj evitindaj dolorojn kaj suferojn kaj ni ĝuas kiam ili malpliiĝas, pro egaleco ni ne povas resti indiferentaj antaŭ doloroj kaj suferoj de aliuloj.

Tia nocio de justeco ne trovas pravigon en obeo de leĝo de supera aŭtoritato, valida por ĉiuj homoj ĉar kreitaĵoj de Dio, sed ĝi estas nia instinkta partopreno en la kondiĉoj de tiuj agnoskataj kiel niaj similuloj, kiu devus ankaŭ plivastiĝi al alia bestoj suferipovaj.

Do la kapablo distingi inter bono kaj malbono, justo kaj maljusto estas enradikiĝinta en la homa naturo5.

Etiko sen Dio havas la kapablon korektiĝi kaj plivastiĝi surbaze de niaj apartaj spertoj pri la efektivaj kondiĉoj de niaj similuloj. Ĝi transformiĝas konstante: torturo, perforto, egaleco de ĉiuj homoj, krueleco kontraŭ bestoj, estas kondutoj kiuj ŝanĝiĝis nature, kvankam dum jarcentoj, kun la samaj sanktaj libroj, ili neniam povis ŝanĝiĝi. Fakte moralo fondita sur religio restas fiksa kaj devigas al penaj interpretaj rezonadoj por registri la transformojn, kiuj tute nature signas la homan historion.

Kaj utiligante simple siajn kutimajn emociojn, sentojn, rezonadon kaj pripensadon oni povos agnoski la principojn, la regulojn kaj normojn inspirantajn moralan vivon. La premio ne estos loko en ia paradizo, sed la konscio ke oni faris ion justan, bonan kaj devan. Kaj se oni rimarkos ion maljustan kontraŭ si aŭ kontraŭ aliaj, oni engaĝiĝos por malhelpi ĝin, ne povante kontentiĝi je ia eventuala postviva ekzisto.

Alia grava punkto en la kontraŭstaro inter la kredanto kaj la aŭtonoma kaj respondeca laikulo estas ke la religia koncepto implicite bezonas formi fanatikulojn, t.e. homoj absolute konvinkitaj de praveco de siaj principoj kaj valoroj, kaj do tute ne disponeblaj al iliaj modifoj aŭ pridiskutoj, ĉar devenantaj de dia volo. La kredanto inklinas konformigi siajn moralajn emociojn al tio kio estas preskribita de propra religio, kaj konsekvence li inklinas kundividi nur kondutojn inspiritajn al tiel konstruitaj sentoj. Liaj moralaj emocioj malfacile estos influeblaj de kritika proceso celanta modifi la konduton surbaze de la sperto.

Alia trajto kutima de la religiaj etikoj estas la asketeco. La idealo de virto estas en la neo de ĉiuj korpaj plezuroj, dum la sendia etiko ne fondiĝas sur ia absoluta ideo de virteco. Konscia de la aŭtonomeco kaj libero karakterizanta la aŭtentikan moralulon, sendia etiko allasas ĉiun individuon elekti sian moralan karakteron.

La virto de la toleremo, do, anstataŭos tiun de la lojaleco al eternaj kaj absolutaj moralaj principoj kaj konsistigos la idealan karakteron moralan en ateisma perspektivo.

Certe ĝi preferos vivon kiu ne ekskludos plezurojn ĉiuspecajn, sed kiu ekskludos izolajn kaj asketecajn formojn.

Sendia etiko do povas ellaboriĝi nur eltirante siajn argumentojn el la homa naturo. Kaj, kiel indikas multaj filozofoj, sufiĉas la racio por havi moralan vivon. Fakte per rezonado oni povas krei regulon kiu esprimas aŭ defendas interesojn de ĉiuj.

Estas tempo forpreni etikon al transcendaj regnoj, kaj ne plu delegi niajn respondecojn al “deus ex machina” kies volo estas interpretata de speciala kasto, kiu, interalie, ne ĉiam defendas niajn bezonojn.

Universaleco kaj relativeco de etiko sen dio

Etiko ne plu ligita al komandoj de iu Dio estos pli taŭga por homo, ankaŭ ĉar formiĝos sur realaj spertoj de nia specio.

Fakte etiko fondita sur Dio devas doni absolutecon al abstraktaj moralaj principoj kaj adapti ilin al la elektoj kiujn iom post iom alfrontas la homo.

Tiaj absolutaj principoj ofte malhelpas la atingon de plej vasta envolvo de rajtohavaj6.

Dignecon de persono oni respektas defendante ĝiajn petojn kaj efektivajn bezonojn.

Nur nereligia etiko fondita sur la veraj spertoj de homo, povas agnoski historian kaj kulturan relativecojn de mondo kaj universaligi principojn kiel nekreado de suferoj nedezirataj al alia homa estaĵo. Temas pri universala regulo tute akceptebla obeante niajn sentojn kaj nian saĝecon.

Ene de natura etiko ni povas “kontroli” specifaĵojn kaj situaciojn de homoj en kiuj ili devas decidi fari ion aŭ morale juĝi. Do, ene de ĉi tiu perspektivo ne estos nekohereco en la diversaj manieroj decidi flanke de diversaj homoj. Ĉiu povas havi sian apartan situacion, kaj decidi iel aŭ alimaniere depende de la periodo kiam io okazas.

Tio kio legitimos konduton, estos ke ĝi ne privilegias unusence individuon, sed ke ĝi estas efektive inspirita de egala konsidero de interesoj de ĉiuj, kiuj estas envolvitaj en la elekto kaj decido. Tio donas la sigelon de nepartieco.

Male ol religiaj konceptoj kiuj defendas abstraktaĵojn kiel “komuna naturo de homa persono” aŭ “esenco de la homa naturo”.

La agnosko de universalaj rajtoj moralaj povas esti legitime ligita al nia historio anstataŭ al dia preskribo: estis danke al longa historia-kultura evoluo de nia specio ke nuntempe oni ne plu diskriminacias pro raso, sekso, monhavo, nacieco, sankondiĉo kaj opinioj. Se ni ligus la agnoskon de la moralaj rajtoj al Dio, oni certe enkrizigus kelkajn areojn de ĉi tiuj rajtoj, kiel ekzemple religia libero (aŭ senreligia libero), seksa libero, egaleco de virinoj, reprodukta libero, mortolibero, ktp, kiuj ene de kelkaj religiaj etikoj mankas.

Se oni enradikigas moralajn rajtojn en la historia kaj kultura procesoj, oni povas agnoski la diversecon de manieroj alfronti

Ateismo kaj nia loko en universo

Nuntempe ateismo povas respondi al multaj niaj viv-demandoj. Tio konsciante ke ĉiu klarigo aŭ respondo, originante el esploro, estos ŝanĝebla kaj parta, anstataŭ lasta kaj definitiva kiel pretendas kreismanoj.

 


 

1  Nuntempe oni scias ke universo estas formita de multegaj steloj. Nia galaksio havas inter 100 kaj 200 miliardoj da steloj, eĉ supozante ke nur po unu el miliardo havas planedon kun viva estaĵo, ni havus inter 100 kaj 200 planedojn. Ekzistas 100 miliardoj da galaksioj, do, ekstreme minimume almenaŭ miliardo da planedoj posedas vivajn estaĵojn. Ni scias kiel homo sur Tero formiĝis kaj venkis en la lukto por evoluo, kaj tia hazardo estas preskaŭ neebla en alia loko, do tio signifas ke homo sapiens estas apartaĵo ekskluziva por la Tero. Kaj tio ne ekskludas la ekziston de nenombreblaj aliaj vivestaĵoj raciaj en la universo, kiuj versâjne reproduktigâs, vivas, tute alimaniere ol ni. Do hipotezi etikon universalan donitan de Dio por tuta universo estus vere absurda ekzercado.

2  Multaj kredantoj kiam oni rimarkigas tion, asertas, ke ili kondutas bone ne pro komando de Dio, sed pro tio, ke ili konsideras ion justa. Nu, se estas tiel, signifas ke ili mem estas konvinkitaj ke etiko ne devas ligiĝi al Dio, kaj ke se ne ekzistus Dio ili povus konduti bone, kiel povus ĉiu ateisto.

3  Tia estas konduto de teokratiaj ŝtatoj, ĉu pli aŭ malpli fortaj: de Irano, ĝis la iama Eklezia Ŝtato, kiu nuntempe, sub alia nomo, klopodas adresi la leĝojn de fremda ŝtato kiel Itala Respubliko kaj ofte plifortigas siajn argumentojn nomante siajn valorojn “nenegoceblaj”.

4  Oni diru ke tia konduto en Italio estas pli konforma al katolikoj ol al protestantoj, kiuj subtenas plenan disigon de la religia povo disde la ŝtata.

5  Estas multaj esploroj pri tia pensmaniero. Iuj moralaj kondutoj estas komunaj al ateistoj kaj al kredantoj. Vd http://moral.wjh.harvard.edu/

6 Katolika Eklezio asertas ke homa persono komenciĝas de la koncipo kaj ĝia fundamenta valoro estas la digneco. Tio kreas, unue, konflikton inter samrajthavaj estaĵoj: virino perdas siajn rajtojn, kaj tute subordiĝas al viroj; due, atribuante abstraktan dignecon al homa persono (reprezentita ankaŭ de kelkaj ĉeloj) oni povas eltiri senfinajn malpermesojn, kiel ekzemple la asistitan fekundigon, kaj ĉiun ajn formon de diagnostika esploro sur kvalito de vivo naskiĝonta.

WordPress Plugin Share Bookmark Email

Lascia una risposta

L'indirizzo email non verrà pubblicato. I campi obbligatori sono contrassegnati *

* Copy This Password *

* Type Or Paste Password Here *

Unable to load the Are You a Human PlayThru™. Please contact the site owner to report the problem.